前往目錄

Kion vi pensas pri Interlingua Projekto?

貼文者: pt321, 2014年4月11日

訊息: 24

語言: Esperanto

pt321 (顯示個人資料) 2014年4月11日下午2:35:11

Mi ŝercis pri Interlingua lingvo. Ĝi estas tre komprenebla.

Sed mi demandas al ĉiuj esperantistoj, se vi konas aŭ parolas tion lingvon, ke vi diru al mi vian opinion. Ĉu Interlingua estas pli bona lingvo ol Esperanto? Aŭ vi pensas ke Esperanto havas pli da avantaĝojn?

lagtendisto (顯示個人資料) 2014年4月11日下午3:33:07

pt321:Ĉu Interlingua estas pli bona lingvo ol Esperanto?
Ĉu vi difinus 'bonecon' pli detala? Parolite kaj sonate pli multe me ŝatas lingvon Interlingua ol lingvon Esperanto.

pt321:Aŭ vi pensas ke Esperanto havas pli da avantaĝojn?
En Eŭropo ekzistas multaj de Esperanto renkontiĝoj. Se tion plej gravas al vi, tiam lernus lingvon Esperanto.

efilzeo (顯示個人資料) 2014年4月11日下午5:44:28

Interlinguo estus perfekta lingvo por granda parto de Eŭropo. Se ekzemple la novlatinaj landoj instruus ĝin al siajn popolojn en malmulta tempo ili ĉiuj povus kompreni unu la alian. Sed Esperanto estas pli bona por la tuta mondo, ne nur por la novlatinaj.

bartlett22183 (顯示個人資料) 2014年4月11日下午7:34:14

Mi havas konon, pri kaj Esperanto kaj Interlingvao (kvankam mi ne asertas, esti spertulo pri ajna el la du). Miaopinie, ne estas "perfekta helplingvo." Iu helplingvo havas ĉi tiujn bonajn karakterizaĵojn, kaj alia helplingvo havas tiujn bonajn karakterizaĵojn. Mi estimas ambaŭ la du longvojn. (Mi koncedas, ke estas pli da uzantoj de E-o ol uzantoj de I-gvao.)

maratonisto (顯示個人資料) 2014年4月12日上午7:43:30

Terurĉjo:jes, ĝi estas pli bona lingvo ol e-to
ellernu ĝin tuj kaj estu feliĉa
Ĉu Via sarkasmo estas ĝustaloka?

Fenris_kcf (顯示個人資料) 2014年4月12日上午10:22:37

La ideo de zonaj planlingvoj estas tre interesa; ili rekunigas, kiun tempo disigis.

Iel la ideoj de Esperanto kaj de zonaj planlingvoj estas inversaj:

Zamenhof uzis la supre-malsupren-metodo: Konstrui lingvon por ĉiuj en sia mondo (kiu bedaŭrinde estis nur Eŭropo).

Zonaj planlingvoj celas al konkreta lingvaro (ekzemple la Latinida, la Slava, …) kaj provas trovi lingvon, kiu estas plej bona kompromiso inter la anoj de tiu lingvaro. Kaj se ekzistas zonaj planlingvoj por ĉiuj variantoj de pli granda lingvaro (ekzemple la Hind-Eŭropa), oni eble povas konstrui zonan planlingvon por tiu — malsupre-supren-metodo.

Sed bedaŭrinde ŝajnas ke la plejparto da homaro ne interesiĝas pri tio — same kiel ĝi ne interesiĝas pri Esperanto.

lagtendisto (顯示個人資料) 2014年4月12日上午10:57:27

Fenris_kcf:Zonaj planlingvoj celas al konkreta lingvaro (ekzemple la Latinida, la Slava, …) kaj provas trovi lingvon, kiu estas plej bona kompromiso inter la anoj de tiu lingvaro.
Zonaj planlingvoj celas kia aperi parenca al denaskuloj de pria lingvaro. Mi nun tralegis librojn de Teutonish-propono. Por mi estas interesa eksperimento. Mi volus sperti cŭ tion veras, ĉu intencis 'aha!'-komprenoefekto sen uzo de ia de vortaro aperos:

'...the ease of the suggestive action is strong in proportion to the number of times the words and ideas have been associated in consciousness...'.

Mia tradukpropono: '...La facileco de forta, emocia volado por akciu, tio estas fortece tiel al nombro de ofteco la vortoj kaj ideas ligilas/spertas en konscio...'.

Iu de (zona) planlingvo intencas provi por ligilu al forta, emocia volado por akciu oni simila enhavas en sia denaska lingvo. Estas diferenco, ĉu mi parolas denaske 'verpiss dich!', aŭ fremdlingve 'fuck off!' aŭ 'fikiĝu!'. Emocia, ĝin haltas min tre forte por parolu 'verpiss dich!' al fremda persono ol fremdlingve. Verŝajne 'fuck off!' kaj 'fikiĝu!' mi uzus netaŭge. (Ĝis nun mi ne ofendis fremdlingva iun tiel)

pt321 (顯示個人資料) 2014年4月12日下午2:23:45

spreecamper:
pt321:Ĉu Interlingua estas pli bona lingvo ol Esperanto?
Ĉu vi difinus 'bonecon' pli detala? Parolite kaj sonate pli multe me ŝatas lingvon Interlingua ol lingvon Esperanto.

pt321:Aŭ vi pensas ke Esperanto havas pli da avantaĝojn?
En Eŭropo ekzistas multaj de Esperanto renkontiĝoj. Se tion plej gravas al vi, tiam lernus lingvon Esperanto.
Kiam mi parolas pri "boneco", mi raportas al la maniero de lerni kaj uzi tion lingvon. Ĉu interlingua estas pli lernebla aŭ uzabla ol Esperanto, en via opinio?

lagtendisto (顯示個人資料) 2014年4月12日下午7:16:36

pt321:Kiam mi parolas pri "boneco", mi raportas al la maniero de lerni kaj uzi tion lingvon. Ĉu interlingua estas pli lernebla aŭ uzabla ol Esperanto, en via opinio?
Mi estas germana denaskulo. Por mi, kune, Interlingua kaj Esperanto ne estas facila lerneble. En ordo, por mi, kia germana denaskulo, Esperanto ŝajnas malgranda pli facila lernebla ol Interlingua. Sed dependas de lernmaterialo. En apliko, por mi, Esperanto ŝajnas pli profitiga ol Interlingua. Kontraŭe, Interlingua estas pli ekzotika, interesa al mi.

Provu mem, decido mem. En Interlingua la portuagla estas unu de 'kernfontoj' por selektu radikojn/vorttrunkojn. Dependas, kion vi volas fari kun lingvon Interlingua aŭ Esperanto.

Stefano888 (顯示個人資料) 2014年4月13日下午11:48:16

La ortografio de Interlingvo (Interlingua) estas neregula. Ankaŭ ĝi mankas sufiĉe da personaj pronomoj por eviti dubasenceco. Tamen, ĝi estas facila lerni kaj la gramatiko estas tre simpla.

回到上端