Sadržaj

sufikso -iĉo

od dtgallagher, 13. travnja 2014.

Poruke: 21

Jezik: Esperanto

Clarence666 (Prikaz profila) 17. travnja 2014. 11:17:06

Terurĉjo:piĉo
kaco + urino ridego.gif

puto -> putino ridego.gif

ASCarroll (Prikaz profila) 1. svibnja 2014. 23:29:13

Mi uzas ĝin. Iuj diras, ke la problemo ne ekzistas. Iuj diras, ke uzantoj estas radikaluloj kaj konspiranoj. Sed mi malkonsentas. Se la problemo ne ekzistus neniu dirus pri ĝi. Ĝi klare estas problemo kun simpla solvo.

novatago (Prikaz profila) 1. svibnja 2014. 23:49:44

ASCarroll:Se la problemo ne ekzistus neniu dirus pri ĝi.
Kia stultaĵo! Ne temas pri problemo sed pri malsamaj manieroj fari aĵojn. Kion vi diris estas kvazaŭ diri ke ruĝaj vestoj ekzitas ĉar bluaj vestoj estas problemigaj. XD XD XD

La afero estas la sama: STETIKO*. Do, ne estas problemo. Ne fuŝu Esperanton, bonvole. Lernu ĝin, aŭ ne lernu ĝin, sed nepre ne fuŝu ĝin. Se vi ne ŝatas ĝin elektu alian planlingvo. Tiel simple.

Cetere, pli bone lerni ĝuste kaj bone la lingvon antaŭ opinii. Kiel vi vidas, vi eĉ ne komprenas ankoraŭ pri kio temas la afero.

Ĝis, Novatago.

*Mi celis diri estetikon.

ASCarroll (Prikaz profila) 2. svibnja 2014. 01:30:17

Mi ne diras, ke vi devas uzi la "aĉa sufikso". Mi nur diras, ke mi uzas ĝin kaj iuj akuzas rapide.

Ke signifas "stetiko"?

novatago (Prikaz profila) 2. svibnja 2014. 02:26:53

ASCarroll:Mi ne diras, ke vi devas uzi la "aĉa sufikso". Mi nur diras, ke mi uzas ĝin kaj iuj akuzas rapide.

Ke (!!!!!) signifas "stetiko"?
Tamen mi ja diras ke vi ne parolas Esperanton se vi uzas ĝin. Estas Esperanto kaj aliaj aĉaĵoj, kiuj ne estas.

Mi mistajpis la vorton estetiko.

Ĝis, Novatago.

amigueo (Prikaz profila) 9. listopada 2014. 14:12:04

mi proponas jenon:
1. gepatro>atro, atrino aŭ matro, atriĉo aŭ patro,
2. mi min miĉ, vi vin viĉ, li in iĉ, ni nin niĉ, ili iĉi ini

amigueo (Prikaz profila) 9. listopada 2014. 14:16:05

Clarence666:
Terurĉjo:piĉo
puto -> putino ridego.gif
putino > pjuto pjutino pjutiĉo

hahaha en esperanto masklo prostituciita familie nomiĝas VIRPUTINO

robbkvasnak (Prikaz profila) 9. listopada 2014. 14:37:08

Mi plejverŝajne uzus ĝin se mi sentus bezonon - mi ne nur sekvas la fundamenton blinde - sed je 99% la ideoj de la fundamento ne donas problemojn por ĉiutaga komunikado, male.

morfran (Prikaz profila) 9. listopada 2014. 17:27:46

dtgallagher:Ĉu iu ajn usas iĉo por "viraj" vortoj?
Mi mem ne kutime specifas la sekson krom se ĝi rilatas al la temo de la interparolo, parte pro ke la sekso plej ofte ne gravas al mi, parte pro ke viro kiel preciziga antaŭelemento estas iom nelogika kaj eĉ eksterfundamenta en tio, ke ĝi ignoras la normojn de vortfarado kaj ŝanĝas sian signifon de viro (homo maskla kaj matura) al masklo (ia ajn ento maskla).

Kompreneble, ĉi tiu kutimo povas esti problemo se la leganto lernis Esperanton de fonto malnova, kie oni subkomprenas, ke kato estas virkato.

Se mi uzus Esperanton ekster ĉi tiu forumo, mi inklinus akcepti aŭ aliajn ajn masklan afikson nedubasencan, tiom kiom ĝia akcepto neambigue konstatus al la leganto, ke per kato mi aludas la specion, ne la sekson, kaj tiel plejparte liberigus min de la neceso uzi in iam ajn. okulumo.gif

novatago (Prikaz profila) 9. listopada 2014. 19:20:32

amigueo:mi proponas jenon:
1. gepatro>atro, atrino aŭ matro, atriĉo aŭ patro,
2. mi min miĉ, vi vin viĉ, li in iĉ, ni nin niĉ, ili iĉi ini
Ĉi tiu loko estas por lerni Esperanton, ne por proponi vian lingvon kvazaŭ ĝi estus Esperanto.

Se vi volas paroli Esperanton, lernu kaj parolu Esperanton kaj forgesu proponojn. Se vi volas paroli pri aliaj lingvoj en Esperanto, parolu pri aliaj lingvojn en vera Esperanto.

Ĝis, Novatago.

Natrag na vrh