Vai all’indice

sufikso -iĉo

di dtgallagher, 13 aprile 2014

Messaggi: 22

Lingua: Esperanto

akueck (Mostra il profilo) 17 aprile 2014 05:42:48

Kirilo81:Andreas, dum -iĉ- kompreneble estas (nerekte*) kontraŭfundamenta kun jam viraj esprimoj kiel patro, mi pensas, ke ĝi estas allasebla kun sekse neŭtraj esprimoj kiel najbaro.
Ĝi ne estas formo nova, ĉar ĝi ne estas sinonimo al viro, same kiel ino ne estas sinonima al virino, nome mankas la informoj [+plenkreska], [+homa].
Lau mi la novformeco konsistas el tio, ke vir-genreco entute estu markebla per nova sufikso. Bonvole memoru, ke formo nova ne chiam estas nur radiko; povas temi ankau pri nova regulo.

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Clarence666 (Mostra il profilo) 17 aprile 2014 11:17:06

Terurĉjo:piĉo
kaco + urino ridego.gif

puto -> putino ridego.gif

ASCarroll (Mostra il profilo) 01 maggio 2014 23:29:13

Mi uzas ĝin. Iuj diras, ke la problemo ne ekzistas. Iuj diras, ke uzantoj estas radikaluloj kaj konspiranoj. Sed mi malkonsentas. Se la problemo ne ekzistus neniu dirus pri ĝi. Ĝi klare estas problemo kun simpla solvo.

novatago (Mostra il profilo) 01 maggio 2014 23:49:44

ASCarroll:Se la problemo ne ekzistus neniu dirus pri ĝi.
Kia stultaĵo! Ne temas pri problemo sed pri malsamaj manieroj fari aĵojn. Kion vi diris estas kvazaŭ diri ke ruĝaj vestoj ekzitas ĉar bluaj vestoj estas problemigaj. XD XD XD

La afero estas la sama: STETIKO*. Do, ne estas problemo. Ne fuŝu Esperanton, bonvole. Lernu ĝin, aŭ ne lernu ĝin, sed nepre ne fuŝu ĝin. Se vi ne ŝatas ĝin elektu alian planlingvo. Tiel simple.

Cetere, pli bone lerni ĝuste kaj bone la lingvon antaŭ opinii. Kiel vi vidas, vi eĉ ne komprenas ankoraŭ pri kio temas la afero.

Ĝis, Novatago.

*Mi celis diri estetikon.

ASCarroll (Mostra il profilo) 02 maggio 2014 01:30:17

Mi ne diras, ke vi devas uzi la "aĉa sufikso". Mi nur diras, ke mi uzas ĝin kaj iuj akuzas rapide.

Ke signifas "stetiko"?

novatago (Mostra il profilo) 02 maggio 2014 02:26:53

ASCarroll:Mi ne diras, ke vi devas uzi la "aĉa sufikso". Mi nur diras, ke mi uzas ĝin kaj iuj akuzas rapide.

Ke (!!!!!) signifas "stetiko"?
Tamen mi ja diras ke vi ne parolas Esperanton se vi uzas ĝin. Estas Esperanto kaj aliaj aĉaĵoj, kiuj ne estas.

Mi mistajpis la vorton estetiko.

Ĝis, Novatago.

amigueo (Mostra il profilo) 09 ottobre 2014 14:12:04

mi proponas jenon:
1. gepatro>atro, atrino aŭ matro, atriĉo aŭ patro,
2. mi min miĉ, vi vin viĉ, li in iĉ, ni nin niĉ, ili iĉi ini

amigueo (Mostra il profilo) 09 ottobre 2014 14:16:05

Clarence666:
Terurĉjo:piĉo
puto -> putino ridego.gif
putino > pjuto pjutino pjutiĉo

hahaha en esperanto masklo prostituciita familie nomiĝas VIRPUTINO

robbkvasnak (Mostra il profilo) 09 ottobre 2014 14:37:08

Mi plejverŝajne uzus ĝin se mi sentus bezonon - mi ne nur sekvas la fundamenton blinde - sed je 99% la ideoj de la fundamento ne donas problemojn por ĉiutaga komunikado, male.

morfran (Mostra il profilo) 09 ottobre 2014 17:27:46

dtgallagher:Ĉu iu ajn usas iĉo por "viraj" vortoj?
Mi mem ne kutime specifas la sekson krom se ĝi rilatas al la temo de la interparolo, parte pro ke la sekso plej ofte ne gravas al mi, parte pro ke viro kiel preciziga antaŭelemento estas iom nelogika kaj eĉ eksterfundamenta en tio, ke ĝi ignoras la normojn de vortfarado kaj ŝanĝas sian signifon de viro (homo maskla kaj matura) al masklo (ia ajn ento maskla).

Kompreneble, ĉi tiu kutimo povas esti problemo se la leganto lernis Esperanton de fonto malnova, kie oni subkomprenas, ke kato estas virkato.

Se mi uzus Esperanton ekster ĉi tiu forumo, mi inklinus akcepti aŭ aliajn ajn masklan afikson nedubasencan, tiom kiom ĝia akcepto neambigue konstatus al la leganto, ke per kato mi aludas la specion, ne la sekson, kaj tiel plejparte liberigus min de la neceso uzi in iam ajn. okulumo.gif

Torna all’inizio