Al la enhavo

Ĉu Usono, laŭ rusa modelo, devus okupi Nordmeksikon?

de robbkvasnak, 2014-aprilo-24

Mesaĝoj: 82

Lingvo: Esperanto

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-aprilo-24 01:53:53

Dum la lastaj jaroj de la 19a jarcento, kvanto da mormonaj usonanoj iris por vivi en Meksiko, aparte apud Ciudad Juarez. Ĝis hodiaŭ ili uzas la usonan (anglan) lingvon sed por sukcesi en meksika vivo, ili devus lerni ankaŭ la hispanan. Ĉu tio ne estas terura maljusto laŭ rusa pensmaniero? Eble Putin ŝatus subteni la ideon de usona okupado de Nordmeksiko laŭ rusa maniero en Ukrainio por protekti la povrajn ruslingvanojn tie.
Samtempe, mi proponas ke Hispanio postulu la okupadon de Miami kaj Fort Lauderdale ĉar tiom da homoj uzas la hispanan lingvon ĉe ni. Mi, ekzemple, legas hispanlingvan tagĵurnalon ĉiutage. Mi devus havi la rajton postuli ke mi nur uzu la hispanan en ĉiuj agadoj ĉi-tie kaj se ne, ke la hispana armeo venu por protekti min.
Ah, jes, kaj por subteni la ideojn de la eklezio en Ruslando, Putin disiĝis de sia virino. Certe tio estas nova dogmo de la katolikoj rusaj. Mi aplaŭdas ilian modernecon! Vere, oni devas havi razonecan mondon kaj nur la rusoj rajtas decidi kio estas rajteco. Da!
Ups! Mi ĵus rimarkis ke ne estas simpla akvo en mia glaso sed iu akvo kun la nomo Ruskova kaj oni notis ke tiu ĉarma akvo estas trifoje distilita. Bona akveto! Hick!Eble mi devus ŝanĝi al tekvilo aŭ burbonon por la resto de la nokto....

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-aprilo-24 09:00:17

male, la numero da mekisikanoj en la sudaj ŝtatoj kreskas senĉese. Jam en mia strato 30% da la enloĝantaro estas meksika. Feliĉe Enrique Nieto ne estas freneza je povo, nek Barack Obama. Nek unu nek la alia havas psikologan problemon pri sia vireco. Feliĉe ni estas ĉi-tie kaj ne tie. ridulo.gif

Lakiro (Montri la profilon) 2014-aprilo-24 11:34:12

robbkvasnak:male, la numero da mekisikanoj en la sudaj ŝtatoj kreskas senĉese. Jam en mia strato 30% da la enloĝantaro estas meksika. Feliĉe Enrique Nieto ne estas freneza je povo, nek Barack Obama. Nek unu nek la alia havas psikologan problemon pri sia vireco. Feliĉe ni estas ĉi-tie kaj ne tie. ridulo.gif
Fordonu aneksitan Teksason al Meksikio, ekzemple. ridulo.gif

Lakiro (Montri la profilon) 2014-aprilo-24 11:46:20

robbkvasnak:Mi, ekzemple, legas hispanlingvan tagĵurnalon ĉiutage.
En Ukrainio idiotoj-regantoj malpermesas diri kaj legi ruse, ekzemple. malgajo.gif

Lakiro (Montri la profilon) 2014-aprilo-24 11:54:42

robbkvasnak:Putin disiĝis de sia virino.
Tio estas ne via afero. Ne rigardu tra seruran truon de fremda pordo! Via Obama estas sama homo.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-aprilo-24 12:01:50

robbkvasnak:Certe tio estas nova dogmo de la katolikoj rusaj.
Putin neniam estis katoliko, li estas ortodoksulo.

Uridium (Montri la profilon) 2014-aprilo-24 12:08:53

Ilin ĵam ne faris tion, dum la Usona-Meksika milito en la okdeka jarcento?
Ŝajnas al mi ke ilin gajnis Arizono, Kalifornio, Nova Meksiko e aliaj 3 ŝtatoj se mi ne eraras.

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-aprilo-24 12:56:12

robbkvasnak:Ah, jes, kaj por subteni la ideojn de la eklezio en Ruslando, Putin disiĝis de sia virino
Versxajne ri volas kunedzigxi kun iu viro nun ridego.gif

klmn (Montri la profilon) 2014-aprilo-24 13:26:11

Lakiro:
robbkvasnak:Mi, ekzemple, legas hispanlingvan tagĵurnalon ĉiutage.
En Ukrainio idiotoj-regantoj malpermesas diri kaj legi ruse, ekzemple. malgajo.gif
Mi ne jam unuan fojon aŭdas tion de vi, kara Lakiro.
Ĉu vi povus argumenti vian tezon per ligiloj aŭ aliaj faktoj?

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-aprilo-24 13:43:22

Lakiro:En Ukrainio idiotoj-regantoj malpermesas diri kaj legi ruse, ekzemple
1. Ples versxajne Putina mensogo

2. Se tio estus vere, ekzistus tamen bonega elirejo: kvaku kaj mensogu nur Esperante ridulo.gif

Reen al la supro