Al la enhavo

Ĉu Usono, laŭ rusa modelo, devus okupi Nordmeksikon?

de robbkvasnak, 2014-aprilo-24

Mesaĝoj: 82

Lingvo: Esperanto

Lakiro (Montri la profilon) 2014-majo-15 11:31:48

klmn, mi volis, ke respondu Stefano. Viajn mesaĝojn neniu serioze perceptas, ĉar vi konstante kolektas fremdan absurdaĵon. Mi ne ricevis respondon. Putin diris pri okupado. Jes. Diris. Rimarku "Diris". Nu kaj kio? Kriĉu pri tio pli forte. Neniu malpermesas.
Respondu, kie vi vidis sur ukrainia teritorio rusan armeon? Pri rusia Krimeo ne temas. Forgesu Krimeon. Tiu ĉi temo ne estas diskutata.

klmn (Montri la profilon) 2014-majo-15 11:53:02

Lakiro:klmn, mi volis, ke respondu Stefano. Viajn mesaĝojn neniu serioze perceptas,
Kiel serioze ĉiuj perceptas vin, montris la fadeno pri Teorio de evoluo ridulo.gif

Lakiro:ĉar vi konstante kolektas fremdan absurdaĵon. Mi ne ricevis respondon.
Iu skribas sian opinion. Vi petas faktojn. Vi ricevas tiujn. Vi diras ke tio estas fremdaĵo. Vi denove petas opinion?
Ĉu via percepto de logiko entute funkcias?

Via histerio al faktoj montras ke vi ilin entute ne bezonas

Lakiro:Putin diris pri okupado. Jes. Diris. Rimarku "Diris". Nu kaj kio? Kriĉu pri tio pli forte. Neniu malpermesas.
Respondu, kie vi vidis sur ukrainia teritorio rusan armeon? Pri rusia Krimeo ne temas. Forgesu Krimeon. Tiu ĉi temo ne estas diskutata.
Bone ke lernu.net ne estas Rusio kaj mi ne devas iun ajn demandi kio estas diskutata, kio ne.
Ĉar historio en Krimeo estas nuntempo en Ukrajnia oriento.
Tempo montros.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-majo-15 17:03:30

Vi denove ne respondis anstataŭ Stefano pri ĉeesto de rusia armeo en Ukrainio. Por vi mensogoj estas normo.
La rusoj nomas tian konduton "словоблудие".

Stefano888 (Montri la profilon) 2014-majo-18 00:14:54

Lakiro,

Ĵurnalisto de FOX News (Lia nomo estas Shephard Smith.) en nia lando (Usono) iris al Krimeo kaj vidis per siaj propraj okuloj Rusiajn soldatojn, kiuj eniris konstruaĵojn kaj movigis la homojn, kiuj estis en ili, eksteren. Li diris ke Putin estis mensoganta al ĉiuj pri tio, kion li vere intencis fari rilate al Krimeo kaj Ukrainio. Ĉu Krimeo ankoraŭ estas parto de Ukrainio? Ĉu Krimeo estas parto de Rusio nun? Ĉu ĝi estas memstara lando nun? Kiam vi iris al Krimeo la lastan fojon? Diru al mi.

Jen ligilo en la interreto.

http://www.bbc.com/news/world-europe-26625476

Ĉu tiu ĉi estas vera? (Jen traduko.)

"Ukrainia milito diras ke oficiro estas mortigita dum atako kontraŭ fortikaĵo en Krimeo.
La Blankdomo vokas remkontiĝon de G7-estroj sekvan semajnon por diskuti la krizon.
La pafado okazis horojn post kiam Prezidento Putin subskribis traktaton por akcepti "La Respublikon de Krimeo" en la Rusian Federacion.
Malkontraŭ-Rusiaj soldataroj estas regintaj Krimeon ekde la malfruparto de Februaro.
Usono, la Unuiĝinta Reĝlando, Francujo, kaj Germanujo malaprobegis la agojn de Rusio kaj petegis fortan reagon."

Mi bedaŭras ke mi ne respondis pli baldaŭ, sed mi devas labori tre multe kaj mi ne havas ĉiam sufiĉe da tempo dum kutima tago por uzi la interreton kaj ankoraŭ plenumi miajn multajn devojn al mia adorantarejo (Tio kutime nomiĝas en Esperanto preĝejo, sed mi havas multajn preĝejojn en mia hejmo -- sidĉambro, kuirejo, litĉambro, ktp. Do, mi preferas nomi ĝin adorantarejo.), al mia dunginto, falĉi la greson, kaj aĉetadi bezonataĵojn, ktp.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-majo-19 19:32:50

Stefano, mi ne kredas al BBC. Mi konvinkiĝis, ke vi ne posedas situacion en Krimeo. Vi aŭskultas ĵurnaliston de FOX kaj rigardas per liaj okuloj. Ukrainoj kreis kondiĉojn por la referendumo en Krimeo. Ne Rusio kreis tiujn kondiĉojn. Ne rusiaj soldatoj voĉdonis, sed popolo de Krimeo. Kaj nun vi diras pri iu pereinto. Pri kio temas? La popolo de Krimeo elektis tiun vojon. Rusiaj soldatoj nur gardis la ordon kaj silentis. Neniu pafis.
Mi de tempo al tempo pensas pri sekva apartiĝo de aliaj provincoj disde Ukrainio. Kion vi diros, kiam sudaj ukrainiaj regionoj deklaros pri plebiscito? Ĉu vi denove kulpigos Rusion? Viaj ĵurnalistoj apogas usonan scenaron laŭ absorbado de Ukrainio. Via Hunter jam venis, ke prenu ukrainian nafton por usonaj bezonoj. Ukrainio por vi estas vica (polygon) pafkampo, kie vi lernas okupi aliajn landojn.
Kial vi silentas pri Kosovo? Kia ekzistas normo por apartiĝo? Ĉu multaj mortoj aŭ sensanga referendumo? Kiaj ekzistas normoj? Hodiaŭ ekzistas unu normo - aprobo aŭ neaprobo de Usono. Kaj via lando diktas al Mondo siajn regulojn. Vi forgesis pri aliaj vidpunktoj kaj opinioj. Rusio ne atakas Ukrainion, ĝi savis krimean popolon, kiu mem ekvolis apartiĝi.

Iippa (Montri la profilon) 2014-majo-22 05:51:49

kontraulega "anekso" kontrau volo de tataroj kaj ukrainanoj. Putina propagando kaj agresio.

alimales (Montri la profilon) 2014-majo-22 13:30:55

Terurĉjo:?
Interesa artikolo sed ĝi neniel rilatas al la temo de la fadeno!!!

klmn (Montri la profilon) 2014-majo-22 13:53:06

Terurĉjo:Finnoj okupis sameajn teritoriojn kaj ĉasas sameojn kiel sovaĝajn bestojn.

Finnoj malpermesas al sameoj paroli la nacian lingvon, instrui infanojn, havi domojn.

Finnoj venenas riverojn por ke sameaj boacoj pereu.

la nombro de sameoj malpliiĝas kritike.
interese, ĉu sameoj havas sian propran lingvon, aŭ parolas nur la dialekton de la rusa?

Stefano888 (Montri la profilon) 2014-majo-25 03:40:05

Lakiro,

Rusio havas longan historion dum kiu ĝi ekspansiis siajn limojn per milita rimedo. Kiam ajn Rusiaj soldatoj iras en alian landon, eksterlandanoj scivolas ĉu Rusio provas ekspansii siajn limojn denove. Mi scivolas ĉu Putin provos aneksi la Baltajn landojn nun. Memoru tion, kion Stalin kaj Hitler faris rilate al ili. Ili havis sekretan konsenton. Pro tiu konsento, tiuj landoj fariĝis parto de Rusio sen la konsento de la plejparto de sia loĝantaro. Post la Dua Mondmilito, Rusio invadis Pollandon kaj aliajn orienteŭropajn landojn por komunistigi ilin. Post kiam la Berlinmuro estis forigita, multaj el tiuj orienteŭropaj landoj fariĝis membroj de la EU kaj NATO. Neniu de la okcidentaj landoj iam sendis iujn ajn soldatojn en ilin por konvinki perforte ilin iĝi parto de la EU kaj NATO. Rusio formis la Sovetunion el venkitaj landoj. Putin ŝajnas esti faranta la samaĵojn, kiujn aliaj Rusiaj registarestroj faris antaŭe.

Eble nia lando estas kulpa rilate al la samaĵo aŭ io simila, sed du malpravagoj ne faras pravagon. Nia lando batalis en iuj stultaj militoj, la Milito de 1812, ekzemple, kaj en iuj justaj.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-majo-25 06:25:35

Stefano, vi ĉion skribas vere pri la historio. Tamen pri nuna tago vi iomete ruzas. Vi insiste provas karakterizi Putin(on) kiel konkeranto kun grandaj planoj laŭ invado en Eŭropo. Nu, mi tute ne dubas en vica metodo de antiputina propagando. Tio estas tre oportune por ke kaŝu aŭ masku proprajn negativajn planojn.
Mi certas, ke ĉefa kulpulo en ukrainiaj eventoj estas Obama. Ne. Eĉ ne mem Obama, ĉar li estas marioneto en oligarkaj manoj. Ekzistas unu usona plano - detruo de Ukrainio per manoj mem ukrainanoj. Usono devas nepre disvastigi NATOajn limojn al Oriento kaj posedi Ukrainion. Sed tiu malbona laboro devas esti bone maskita. Por tio viaj informorimedoj laŭte kriĉas pri rusia minaco al Okcidento. Vi lerte uzas socian opinion kaj manipulas ĝin. Mi bone memoras pri usona histerio en 80-90 jaroj. Vi akorde kriĉis "La rusoj iras!" Tamen la rusoj nenien iris. Vi instalas novajn raketojn en ĉiuj lokoj de l'mondo kontraŭ Rusio. Kion faras Rusio? Kie ĝi instalas raketojn? Kiom da militbazejoj havas Rusio apud Usono? Kiu estas konkeranto? Kiu mensogas? Ĉu povas esti vi volas diri, ke Rusio uzis ukrainian teritorion por propraj nukleaj raketoj? Ne! Sed Usono pri tio konstante revas. Kaj nun nur Usono penas konkeri Ukrainion.

Reen al la supro