Al la enhavo

Ĉu Usono, laŭ rusa modelo, devus okupi Nordmeksikon?

de robbkvasnak, 2014-aprilo-24

Mesaĝoj: 82

Lingvo: Esperanto

baibaibibi (Montri la profilon) 2014-aprilo-26 14:29:33

robbkvasnak:Dum la lastaj jaroj de la 19a jarcento, kvanto da mormonaj usonanoj iris por vivi en Meksiko, aparte apud Ciudad Juarez. Ĝis hodiaŭ ili uzas la usonan (anglan) lingvon sed por sukcesi en meksika vivo, ili devus lerni ankaŭ la hispanan. Ĉu tio ne estas terura maljusto laŭ rusa pensmaniero? Eble Putin ŝatus subteni la ideon de usona okupado de Nordmeksiko laŭ rusa maniero en Ukrainio por protekti la povrajn ruslingvanojn tie.
Samtempe, mi proponas ke Hispanio postulu la okupadon de Miami kaj Fort Lauderdale ĉar tiom da homoj uzas la hispanan lingvon ĉe ni. Mi, ekzemple, legas hispanlingvan tagĵurnalon ĉiutage. Mi devus havi la rajton postuli ke mi nur uzu la hispanan en ĉiuj agadoj ĉi-tie kaj se ne, ke la hispana armeo venu por protekti min.
Ah, jes, kaj por subteni la ideojn de la eklezio en Ruslando, Putin disiĝis de sia virino. Certe tio estas nova dogmo de la katolikoj rusaj. Mi aplaŭdas ilian modernecon! Vere, oni devas havi razonecan mondon kaj nur la rusoj rajtas decidi kio estas rajteco. Da!
Ups! Mi ĵus rimarkis ke ne estas simpla akvo en mia glaso sed iu akvo kun la nomo Ruskova kaj oni notis ke tiu ĉarma akvo estas trifoje distilita. Bona akveto! Hick!Eble mi devus ŝanĝi al tekvilo aŭ burbonon por la resto de la nokto....
Por kio volas la usonanoj invadi krom nordan meksikon (kalifornio, teksaso, nevada, colorado, ktp. ankaŭ sudan meksikon? Ĉu ili ne havas jam sufiĉe da uson-meksikanoj en sia lando?

klmn (Montri la profilon) 2014-aprilo-27 15:27:58

Terurĉjo:
vincas:Kial neniu donis sankciojn al Usono?
Damne, kia ne justa mondo :]
ĥa-ĥa
ĉar eŭropo jam dum pli ol 50 jaroj kuŝas sub usono kaj kiel bonkonduta hundo sekvas la ordonojn de sia mastro
ja servisto ne kapablas apliki iajn ajn sankciojn al propra posedanto

tamen la mondo nuna estas ege justa, kaj la justeco baziĝas sur forto
Nu ke ne, krom Britio. Ĉu vi jam forgesis viajn fervorajn amikojn Francion kaj Germanion, kaj Berlusconi'n precipe?

klmn (Montri la profilon) 2014-aprilo-27 15:29:20

Lakiro:Por kio necesas tia ŝanco? ridulo.gif Basta! Vi armiligas, sed Rusio devas esti pacema stultaĉo, babilanta pri neekzistanta moralo. Ne ekzistas iu moraleco, ne ekzistas iu frateco. Ekzistas la lupoj kaj la ŝafoj. La lupoj ĉiam volas manĝi. Tio estas moderna moralo. Por ke pruvu necesecon de murdo la lupo devas konvinki la ŝakalojn en agresemo de la ŝafo.
Tre trafe vi priskribas Rusiajn pac-farantojn en eks-sovetiaj ŝtatoj

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2014-aprilo-27 21:01:02

externalImage.png

Grigorij Javlinskij - pri Putin kaj okazaĵoj en Ukrainio
https://www.youtube.com/watch?v=X9qQRXAm2LE

robbkvasnak (Montri la profilon) 2014-aprilo-28 01:09:25

Ŝajnas ke tio kio mankas al Esperanto estas senco de ironio. Mi estus tre feliĉa se Teksaso ne plu estus parto de Usono. Krom Teksaso, Arizono kaj Oklahomo povus disiĝi kaj ni havus pli progreseman landon. Mi celis ke tiuj kiuj permesas al Rusio okupi Krimion kaj samtempe malaprobas la okupadon de iu ajn lando aŭ regiono pro "protekto" de enmigrintoj iomete misrazonas. Tiel la angloj (anglaparolantoj) faris en Teksaso, jes, antaŭ pli ol cent jaroj - sed tamen ne estas aceptebla. Nu, oni povus paroli pri Meran kaj Bolzen en Italio, Sankt Eupen en Belgio, kaj, kaj, kaj.... eble pri la anglalingvanoj en Skotlando? Aŭ ĉu post tiom da okupadaj jaroj la nuntempaj denaskaj anglaparolantoj en Skotlando (aŭ Irlando) establis anglalingvan komunumon tiel ke la pralingvo (kaj kune prakulturoj) duenivelas tie? Kaj la aztekoj en Meksiko aŭ la majoj? La inkoj en Peruo kaj Ĉilio? La tupi-gvaranioj en Brazilo? Eble oni devus pridiskuti la homojn en Sudafriko - kiu estis tie unue? La prahomoj, certe, sed kiu reprezentas ilin, niajn verajn praulojn?
Kaj pri Putin - laŭ mia scio ortodoksa katolikismo estas formo de katolikismo - kaj se Putin rajtas disiĝi de sia edzino - por mi persone malgrava afero - sed por mia logiko estas hipokritaĵo fari tion kaj samtempe ataki Madonon ĉar ŝi en Rusio parolis pri homaj rajtoj aŭ por malliberigi la aninojn de Pussy Riot ĉar ili decidis kanti en preĝejo. Sinjoro Putin faras la regulojn dum la ludo kaj nur por plibonigi sian sorton - aparte ĉar li ŝajnas amasigi monon eksterlande. Mi tute ne komprenas kial mi ne rajtas "aŭskulti ĉe la domejĉambra porto" de Putin se li rajtus fari tion al mi se mi malbonŝance estus en sia lando (lando, kion mi certe nuntempe ne vizitus, malgrave kia Esperanto-kunveno okazus tie - simple ĉar mi ŝatas mian liberon kaj ne volas forvelki en iu malliberejo apud la maldova landlimo pro miaj agoj en hotelĉambro tie).
Se la loĝantoj de Esperantio vere - jes, vere - volas akcepti homojn el aliaj landoj, oni devas respekti ilian personan liberecon - sed ne iliajn diskrimnaciojn kontraŭhomrajtajn.
Sed ŝajnas ke kelkaj listanoj ne volus permesi al mi viziti siajn landojn kun mia laŭ brazila leĝo rekonata edzo. Do ili ne akceptas la leĝojn nek de Brazilo nek de Usono sed nur, nur, nur de siaj landoj - eĉ kiam tiuj leĝoj volas defini la liberecon privatan de kelkaj homoj escepte de si mem. Stranga kondiĉo por esti "internacie mensa" Esperantisto.
Ne timu, ni ne vizitos Rusion. Estas sufiĉe da landoj liberaj, kiel Kanado, Brazilo, Argentino, Sudafriko, Germanio, Francio, Hispanio, Portugalo, Danlando, Norvegio, Svedio, Islando, Nederlando, Luksemburgo, Belgio, Ĉeĥio, Novzelando ... mankas spaco por kompletigi la liston. ridulo.gif

Stefano888 (Montri la profilon) 2014-majo-11 02:24:14

Se Putin estas prava pri tio, kion li faris en Ukrainio, eble Svislando estu dividita inter Germanujo, Francujo, kaj Italujo, ĉu ne? La parolantoj de la germana, la franca, kaj la itala bezonas protektiĝi per tiuj tri landoj.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-majo-11 19:41:29

Stefano888:Se Putin estas prava pri tio, kion li faris en Ukrainio, eble Svislando estu dividita inter Germanujo, Francujo, kaj Italujo, ĉu ne? La parolantoj de la germana, la franca, kaj la itala bezonas protektiĝi per tiuj tri landoj.
Stefano, rakontu al mi kion faris Putin en Ukrainio. Mi nenion aŭdis pri tio ĉi. Ĉiuj diras, ke Putin ion faris. Kion? Ĉiuj diras, ke Rusio ne devas daŭrigi sian agadon en Ukrainio. Kian agadon?
Nur ne diru tion, kion vi ne scias ĝuste. Onidiroj ne taŭgas.

Stefano888 (Montri la profilon) 2014-majo-14 00:29:15

Lakiro:
Stefano888:Se Putin estas prava pri tio, kion li faris en Ukrainio, eble Svislando estu dividita inter Germanujo, Francujo, kaj Italujo, ĉu ne? La parolantoj de la germana, la franca, kaj la itala bezonas protektiĝi per tiuj tri landoj.
Stefano, rakontu al mi kion faris Putin en Ukrainio. Mi nenion aŭdis pri tio ĉi. Ĉiuj diras, ke Putin ion faris. Kion? Ĉiuj diras, ke Rusio ne devas daŭrigi sian agadon en Ukrainio. Kian agadon?
Nur ne diru tion, kion vi ne scias ĝuste. Onidiroj ne taŭgas.
Li sendis soldatojn en provincon de Ukrainio por igi ĝin iĝi parto de Rusio.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-majo-14 12:42:34

Stefano888:

Ĉu vi certas? Ĉu vi mem vidis? Ĉu vi pri tio aŭdis de mem Putin? Ĉu vi legis absurdaĵon de bulvarda gazetaro? Kial do neniu tion vidis. Ukrainiaj soldatoj ne renkontis niajn soldatojn, kaj silentas pri tio. Rakontu pri viaj "faktoj". Se temas pri marsoldatoj el Sevastopol, do ilin neniu sendis. Ili tie loĝas konstante. Esprimu viajn pensojn pli detale.

klmn (Montri la profilon) 2014-majo-15 08:39:27

Se vi legus mesaĝojn ankaŭ de aliaj, ne nur de si mem, vi entute ne demandus tiutipajn demandojn.

Mi nur povas kopii mian mesaĝon publikitan 19-an de marto, kiam ankoraŭ Putin ne konfesis tion kaj mensogis daŭre al okuloj de ĉiuj:

"Fuzzy skribis:
Rusio estas preta enirigi trupojn, se aperus vera danĝero al la rusoj, sed ankoraŭ ne faris tion."

-la krimeana sindefendo (sen apogo deRusio)havas armilan ekiparon, dazipojn, milithelikopterojn, desantistojn, karapac-ĵipojn "Tigr" kaj eĉ salvan artilerion "Uragan"??? "

Reen al la supro