Al la enhavo

Ĉu vi parolas Esperante al via(j) dombesto(j)?

de leporinjo, 2014-aprilo-25

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

leporinjo (Montri la profilon) 2014-aprilo-25 22:42:12

Mi parolas Esperante al mia hundo.

efilzeo (Montri la profilon) 2014-aprilo-25 23:05:33

Ne, sed mi insultas ĉiujn Esperante. kontraŭe mi ŝatas miajn bestojn

efilzeo (Montri la profilon) 2014-aprilo-25 23:05:48

kion vi diras al ili?

leporinjo (Montri la profilon) 2014-aprilo-26 00:23:56

"Bojan tagon Sinjorino Hundo, kiel balancas via vosto?"

antoniomoya (Montri la profilon) 2014-aprilo-26 04:33:10

leporinjo:"Bojan tagon Sinjorino Hundo, kiel balancas via vosto?"
Ne diru al mi ke via hundo komprenas tiom la gramatikon kiom la vortaron de Esperanto!

Amike.

antoniomoya (Montri la profilon) 2014-aprilo-26 04:37:02

efilzeo:Ne, sed mi insultas ĉiujn Esperante. kontraŭe mi ŝatas miajn bestojn
Jen, tiuj estas la instruadoj de Jesuo: "Insultu viajn homajn proksimulojn, kaj amu viajn bestojn". Instruinde.

Amike.

Ivalbe (Montri la profilon) 2014-aprilo-26 10:30:52

Jes! Kaj ĝi respondas!sed ĝi parolas esperanton pli bone ol mi :-/

Terurĉjo (Montri la profilon) 2014-aprilo-26 10:36:34

do, kiuj estas ordonoj (komandoj) por hundoj en Esperanto?

leporinjo (Montri la profilon) 2014-aprilo-26 10:51:54

Mi uzus:

"Sidu!"
"Venu!"
"Kuŝu!"
"Boju!"

kaj iun ajn ordonon, kiu nur 2-silabas. Fakte, por la hundo la "u" estas superflua.

Jen videoj pri personoj ordonantaj al siaj hundoj en Esperanto:

https://www.youtube.com/watch?v=_RdK803fR-E
https://www.youtube.com/watch?v=PEg8kXRtEzg

Mi fojfoje insultas mian hundon Esperante sed ŝi ne ofendiĝemas. Sed se mi mortigus ŝin por manĝi ŝin, tio verŝajne dolorus ŝin, kaj ŝi ne plu vivus malgajo.gif Mi scias nenion pri Jesuo.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2014-aprilo-26 13:47:56

Ni hejme parolas trilingve, do depende de la situacio mi riproĉas nian katon (oni povas ĝin nek laŭdi nek priordoni okulumo.gif) jen esperante, jen germane, jen pole.

Reen al la supro