目次へ

Ĉu vi parolas Esperante al via(j) dombesto(j)?

leporinjo,2014年4月25日の

メッセージ: 17

言語: Esperanto

leporinjo (プロフィールを表示) 2014年4月25日 22:42:12

Mi parolas Esperante al mia hundo.

efilzeo (プロフィールを表示) 2014年4月25日 23:05:33

Ne, sed mi insultas ĉiujn Esperante. kontraŭe mi ŝatas miajn bestojn

efilzeo (プロフィールを表示) 2014年4月25日 23:05:48

kion vi diras al ili?

leporinjo (プロフィールを表示) 2014年4月26日 0:23:56

"Bojan tagon Sinjorino Hundo, kiel balancas via vosto?"

antoniomoya (プロフィールを表示) 2014年4月26日 4:33:10

leporinjo:"Bojan tagon Sinjorino Hundo, kiel balancas via vosto?"
Ne diru al mi ke via hundo komprenas tiom la gramatikon kiom la vortaron de Esperanto!

Amike.

antoniomoya (プロフィールを表示) 2014年4月26日 4:37:02

efilzeo:Ne, sed mi insultas ĉiujn Esperante. kontraŭe mi ŝatas miajn bestojn
Jen, tiuj estas la instruadoj de Jesuo: "Insultu viajn homajn proksimulojn, kaj amu viajn bestojn". Instruinde.

Amike.

Ivalbe (プロフィールを表示) 2014年4月26日 10:30:52

Jes! Kaj ĝi respondas!sed ĝi parolas esperanton pli bone ol mi :-/

Terurĉjo (プロフィールを表示) 2014年4月26日 10:36:34

do, kiuj estas ordonoj (komandoj) por hundoj en Esperanto?

leporinjo (プロフィールを表示) 2014年4月26日 10:51:54

Mi uzus:

"Sidu!"
"Venu!"
"Kuŝu!"
"Boju!"

kaj iun ajn ordonon, kiu nur 2-silabas. Fakte, por la hundo la "u" estas superflua.

Jen videoj pri personoj ordonantaj al siaj hundoj en Esperanto:

https://www.youtube.com/watch?v=_RdK803fR-E
https://www.youtube.com/watch?v=PEg8kXRtEzg

Mi fojfoje insultas mian hundon Esperante sed ŝi ne ofendiĝemas. Sed se mi mortigus ŝin por manĝi ŝin, tio verŝajne dolorus ŝin, kaj ŝi ne plu vivus malgajo.gif Mi scias nenion pri Jesuo.

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2014年4月26日 13:47:56

Ni hejme parolas trilingve, do depende de la situacio mi riproĉas nian katon (oni povas ĝin nek laŭdi nek priordoni okulumo.gif) jen esperante, jen germane, jen pole.

先頭にもどる