ورود به محتوا

Novaj tradukoj

از Jorn644, 5 مهٔ 2014

پست‌ها: 15

زبان: Esperanto

sudanglo (نمایش مشخصات) 6 مهٔ 2014،‏ 10:40:50

In common usage, the term is often used in the context of professionals or skilled workers sent abroad by their companies
sed la kerna ideo (anglalingve) estas ke ili estas ekster la patrujo, ne ke ili estis igitaj tie esti.

En la vorto 'expatriation' kuŝas la ideo de iu igo, sed ne-necese en la vorto 'expatriates' (la uloj).

novatago (نمایش مشخصات) 6 مهٔ 2014،‏ 11:02:33

sudanglo:
In common usage, the term is often used in the context of professionals or skilled workers sent abroad by their companies
sed la kerna ideo (anglalingve) estas ke ili estas ekster la patrujo, ne ke ili estis igitaj tie esti.

En la vorto 'expatriation' kuŝas la ideo de iu igo, sed ne-necese en la vorto 'expatriates' (la uloj).
Ne laŭ mia kompreno. La kerna ideo estas ke ili estis senditaj eksterlanden. Kompreneble oni ne povas diri ke ili iras nevole sed verŝajne estas multaj malsamaj kazoj. Krome, esti ekster la patrujo estas la kerna ideo de ĉia migrulo, eĉ se tion okazigas propraj deziroj. Tial mi ne opinias taŭgajn la aliajn proponojn, se ne estus alia malsamo krom simple esti ekster la patrujo, la vorto expatriate ankaŭ ne ekzistus tiusence en la angla. Mi nur vidas necesan tradukon por expatriate, kiam oni parolas pri laboraj elpatrujigitoj, ĉar alie ili estas simple migruloj, ĉu pro ŝato aŭ ne, tio ne gravas.

Ĝis, Novatago.

novatago (نمایش مشخصات) 6 مهٔ 2014،‏ 18:02:38

Se ial oni ne volus klarigi aŭ pensigi ke oni migris eksterlanden pro entrepreno en propra patrujo, kaj oni ankaŭ ne volas pensigi ke oni estas migrulo sen alia eblo, oni povas priskribi sin per elpatrujiĝinto.

Rimarku sufiksojn -it kaj -int en elpatrujigito kaj elpatrujiĝinto.

Ĝis, Novatago.

Ondo (نمایش مشخصات) 7 مهٔ 2014،‏ 19:03:57

"Elpatrujigito" estas perfekta vorto por signifi "ekzilito". "Expat" estas io tute alia.

novatago (نمایش مشخصات) 8 مهٔ 2014،‏ 21:26:27

Ondo:"Elpatrujigito" estas perfekta vorto por signifi "ekzilito". "Expat" estas io tute alia.
Tial mi diris ke oni devus “helpi” ĝin per a-vorto kiel “labora” por ekspliki pri kio ĝuste temas. La angla vorto eble havas tre konkretan signifon sed mi, sen plia ekspliko, komprenus ke expatriate estas ekzilito. Aliflanke ekzilito ja havas tre konkretan signifon (ekzilito ne rajtas reiri sialanden memekzilito ne volas kaj eble ne rajtas), elpatrujigito ne havas tiel limigitan signifon.

Ĝis, Novatago.

بازگشت به بالا