Novaj tradukoj
de Jorn644, 5 mai 2014
Contribuții/Mesaje: 15
Limbă: Esperanto
sudanglo (Arată profil) 6 mai 2014, 10:40:50
In common usage, the term is often used in the context of professionals or skilled workers sent abroad by their companiessed la kerna ideo (anglalingve) estas ke ili estas ekster la patrujo, ne ke ili estis igitaj tie esti.
En la vorto 'expatriation' kuŝas la ideo de iu igo, sed ne-necese en la vorto 'expatriates' (la uloj).
novatago (Arată profil) 6 mai 2014, 11:02:33
sudanglo:Ne laŭ mia kompreno. La kerna ideo estas ke ili estis senditaj eksterlanden. Kompreneble oni ne povas diri ke ili iras nevole sed verŝajne estas multaj malsamaj kazoj. Krome, esti ekster la patrujo estas la kerna ideo de ĉia migrulo, eĉ se tion okazigas propraj deziroj. Tial mi ne opinias taŭgajn la aliajn proponojn, se ne estus alia malsamo krom simple esti ekster la patrujo, la vorto expatriate ankaŭ ne ekzistus tiusence en la angla. Mi nur vidas necesan tradukon por expatriate, kiam oni parolas pri laboraj elpatrujigitoj, ĉar alie ili estas simple migruloj, ĉu pro ŝato aŭ ne, tio ne gravas.In common usage, the term is often used in the context of professionals or skilled workers sent abroad by their companiessed la kerna ideo (anglalingve) estas ke ili estas ekster la patrujo, ne ke ili estis igitaj tie esti.
En la vorto 'expatriation' kuŝas la ideo de iu igo, sed ne-necese en la vorto 'expatriates' (la uloj).
Ĝis, Novatago.
novatago (Arată profil) 6 mai 2014, 18:02:38
Rimarku sufiksojn -it kaj -int en elpatrujigito kaj elpatrujiĝinto.
Ĝis, Novatago.
Ondo (Arată profil) 7 mai 2014, 19:03:57
novatago (Arată profil) 8 mai 2014, 21:26:27
Ondo:"Elpatrujigito" estas perfekta vorto por signifi "ekzilito". "Expat" estas io tute alia.Tial mi diris ke oni devus “helpi” ĝin per a-vorto kiel “labora” por ekspliki pri kio ĝuste temas. La angla vorto eble havas tre konkretan signifon sed mi, sen plia ekspliko, komprenus ke expatriate estas ekzilito. Aliflanke ekzilito ja havas tre konkretan signifon (ekzilito ne rajtas reiri sialanden memekzilito ne volas kaj eble ne rajtas), elpatrujigito ne havas tiel limigitan signifon.
Ĝis, Novatago.