Więcej

Ĉu oni rajtas mortigi sin libervole?

od leporinjo, 5 maja 2014

Wpisy: 36

Język: Esperanto

Stefano888 (Pokaż profil) 25 maja 2014, 03:55:22

mihxil:
Stefano888:Miĥil, vi jam scias ke mi estas kredanto. Eble, mi estas stulta kaj malhonesta en viaj okuloj ĉar mi kredas kion mi kredas. Mi kontentas kun miaj kredoj kaj vi ne ŝangos ilin. Mi scias ke tuj post kiam mi faris religian komenton, vi volos argumenti kun mi. Rilate al la postvivo, vi eltrovos se efektive ekzistas unu post kiam vi mortos. Se unu ekzistas, vi scios tion fakte. Se ne, nu, vi ĉesos ekzisti. Mi ne volas argumenti pri tio ĉi.
Vi ne volas argumenti. Bone. Sed mi ja esperas ke vi ne malŝparos vian solan vivon. Via iluzio ke sekvos 'postvivo' povus kaŭzi ke vi malpli aprezas la nunan. Ekzistas neniu ajn evidento ke ekzistas postvivo, kaj mi simple avertas: ne kalkulu je tio!
Legu denove: "Rilate al la postvivo, vi eltrovos se efektive ekzistas unu post kiam vi mortos. Se unu ekzistas, vi scios tion fakte. Se ne, nu, vi ĉesos ekzisti." Neniu plua argumentado.

mihxil (Pokaż profil) 25 maja 2014, 17:47:44

Stefano888:Legu denove: "Rilate al la postvivo, vi eltrovos se efektive ekzistas unu post kiam vi mortos. Se unu ekzistas, vi scios tion fakte. Se ne, nu, vi ĉesos ekzisti." Neniu plua argumentado.
Mi ne komprenas vian admonon. Mi ne argumentis. Mi nur avertis ke oni ne kalkulu je io tre verŝajne ne ekzistanta. Tio ja estus domaĝa.

Guilllem (Pokaż profil) 26 maja 2014, 22:03:24

Mi ne esploris serioze ĉi tiun temon, sed ŝajnas al mi ke ĉiuj religioj kaj moralaj sistemoj konsideras la sinmortigon malbona kaj evitenda. Mi ne havas argumenton por devigi iun vivi, sed pro kultura selektado tiuj homgrupoj kiuj malpermesas sinmortigon postvivis. Verŝajne homgrupo malaperus aŭ iĝus malforta (sekve kun la tempo-fluo finfine malaperus) se ĝi permesus la sinmortigon.

Stefano888 (Pokaż profil) 27 maja 2014, 05:10:39

Tio estas interesa, Guillem. Sociologia argumento kontraŭ sinmortigo. Sociologio estas scienco ankaŭ. Eble scienco kaj religio povas konsenti pri io malgraŭ ĉio.

mihxil (Pokaż profil) 27 maja 2014, 17:00:55

Stefano888:Tio estas interesa, Guillem. Sociologia argumento kontraŭ sinmortigo. Sociologio estas scienco ankaŭ. Eble scienco kaj religio povas konsenti pri io malgraŭ ĉio.
Scienco ne 'konsentas' kun io ajn, nek sociologio argumentas kontraŭ aŭ por sinmortigo. Sociologio simple priskribas ke socioj en kiuj estas tabuo je sinmortigo tre povus esti pli sukcesaj. Tiel ĝi ankaŭ povus priskribi ke socioj kun religioj estas pli sukcesaj, pro similaj kialoj. Sed ne temas pri preskriboj.

Vi ne povas diri ke religio kaj sciencio 'konsentas' unu kun la alia, kvazaŭ temas pri kompareblaj aferoj. Religio estas temo de scienco, religio ne estas alternativo de scienco. Temas pri tuta alia tavolo. Religio estas konstruo de kaj en homaj socioj, kaj scienco estas maniero ekscii pri la realo. Scienco preskribas nenion pri moralo, kvankam religio tion povus fari. Oni povus science priskribi ke tabuo je sinmortigo certesence estas bona, sed scienco mem ne havas opinion pri tio aŭ iel 'konsentas' aŭ 'malkonsentas' tiuteme kun religio.

Salikoko (Pokaż profil) 27 maja 2014, 18:13:03

Kiam la sciencistoj sukcesos preni la softvaron aŭ programon kiu estas gravurita en niaj neŭronioj kaj meti ĝin en roboton, do ne plu ekzistos morto, kaj ĉiuj eklezioj oni rigados kiel patrofrostajn ludilojn, dume tie ni preĝu al la sankta virgulino.

Wróć do góry