Ĉu oni rajtas mortigi sin libervole?
viết bởi leporinjo, Ngày 05 tháng 5 năm 2014
Tin nhắn: 36
Nội dung: Esperanto
Stefano888 (Xem thông tin cá nhân) 03:55:22 Ngày 25 tháng 5 năm 2014
mihxil:Legu denove: "Rilate al la postvivo, vi eltrovos se efektive ekzistas unu post kiam vi mortos. Se unu ekzistas, vi scios tion fakte. Se ne, nu, vi ĉesos ekzisti." Neniu plua argumentado.Stefano888:Miĥil, vi jam scias ke mi estas kredanto. Eble, mi estas stulta kaj malhonesta en viaj okuloj ĉar mi kredas kion mi kredas. Mi kontentas kun miaj kredoj kaj vi ne ŝangos ilin. Mi scias ke tuj post kiam mi faris religian komenton, vi volos argumenti kun mi. Rilate al la postvivo, vi eltrovos se efektive ekzistas unu post kiam vi mortos. Se unu ekzistas, vi scios tion fakte. Se ne, nu, vi ĉesos ekzisti. Mi ne volas argumenti pri tio ĉi.Vi ne volas argumenti. Bone. Sed mi ja esperas ke vi ne malŝparos vian solan vivon. Via iluzio ke sekvos 'postvivo' povus kaŭzi ke vi malpli aprezas la nunan. Ekzistas neniu ajn evidento ke ekzistas postvivo, kaj mi simple avertas: ne kalkulu je tio!
mihxil (Xem thông tin cá nhân) 17:47:44 Ngày 25 tháng 5 năm 2014
Stefano888:Legu denove: "Rilate al la postvivo, vi eltrovos se efektive ekzistas unu post kiam vi mortos. Se unu ekzistas, vi scios tion fakte. Se ne, nu, vi ĉesos ekzisti." Neniu plua argumentado.Mi ne komprenas vian admonon. Mi ne argumentis. Mi nur avertis ke oni ne kalkulu je io tre verŝajne ne ekzistanta. Tio ja estus domaĝa.
Guilllem (Xem thông tin cá nhân) 22:03:24 Ngày 26 tháng 5 năm 2014
Stefano888 (Xem thông tin cá nhân) 05:10:39 Ngày 27 tháng 5 năm 2014
mihxil (Xem thông tin cá nhân) 17:00:55 Ngày 27 tháng 5 năm 2014
Stefano888:Tio estas interesa, Guillem. Sociologia argumento kontraŭ sinmortigo. Sociologio estas scienco ankaŭ. Eble scienco kaj religio povas konsenti pri io malgraŭ ĉio.Scienco ne 'konsentas' kun io ajn, nek sociologio argumentas kontraŭ aŭ por sinmortigo. Sociologio simple priskribas ke socioj en kiuj estas tabuo je sinmortigo tre povus esti pli sukcesaj. Tiel ĝi ankaŭ povus priskribi ke socioj kun religioj estas pli sukcesaj, pro similaj kialoj. Sed ne temas pri preskriboj.
Vi ne povas diri ke religio kaj sciencio 'konsentas' unu kun la alia, kvazaŭ temas pri kompareblaj aferoj. Religio estas temo de scienco, religio ne estas alternativo de scienco. Temas pri tuta alia tavolo. Religio estas konstruo de kaj en homaj socioj, kaj scienco estas maniero ekscii pri la realo. Scienco preskribas nenion pri moralo, kvankam religio tion povus fari. Oni povus science priskribi ke tabuo je sinmortigo certesence estas bona, sed scienco mem ne havas opinion pri tio aŭ iel 'konsentas' aŭ 'malkonsentas' tiuteme kun religio.
Salikoko (Xem thông tin cá nhân) 18:13:03 Ngày 27 tháng 5 năm 2014