У садржају

Misŝraubita?

од HaleBopp, 08. мај 2014.

Поруке: 4

Језик: Esperanto

HaleBopp (Погледати профил) 08. мај 2014. 06.34.47

Saluton,

Mi ne komprenas vorton en la libro de R. Schwartz, kiun mi estas leganta, Kiel Akvo de l' Rivero. Paĝon 198, la heroo parolas kun sia amiko pri koketado kun virinoj. Tiu lasta fanfaronas:

«Ĉu veti, ke mi iros […] al kiu ajn rendevuo, […] kaj ke post kelkaj momentoj mi konkeros eĉ la plej misŝraŭbitan fraŭlinon?»

Kion li intencas diri per misŝraŭbitan? Ke ŝi estas malbonhumora?

Dankon!

morfran (Погледати профил) 08. мај 2014. 06.52.31

Mi supozas, ke li volas diri “perturbigita” (angle “screwed up”, “disturbed”; france “présentant des troubles mentaux”; hispane “trastornado”)

Terurĉjo (Погледати профил) 08. мај 2014. 10.05.34

laŭ mi misŝraŭbita signifas malbone farita, erare konstruita.

do, maleleganta, malsvelta, malgracia, malfajna, dika (eble)

externalImage.png

HaleBopp (Погледати профил) 08. мај 2014. 16.57.42

Bone, dankon. Mi pensis ke tiu adjektivo signifus ke la fraŭlino estus malfacile konkerebla, sed laŭ viaj respondoj ne.

Вратите се горе