Към съдържанието

la krima muro kiu dividas meksikon estas honto por ameriko kaj por la mondo

от baibaibibi, 22 май 2014

Съобщения: 49

Език: Esperanto

efilzeo (Покажи профила) 23 май 2014, 21:13:31

Sunjo:
efilzeo:mi malkonsentas, tiu estas bona ideo. ni devus fari tion ankaŭ ĉi tie en eŭropo, sed ni devu esti politikaj korektaj...
Mi esperas ke vi ne ĝojas kiam denove kelkcent homoj dronas antaŭ Lampeduso
ne, sed tiu pensmaniero ne solvas problemojn. ili devu generi malpli filojn kaj solvi iliajn problemojn. ĉu vi pagus viajn monojn por la filojn de aliuloj kiam viaj filoj malbonfartas?
plie multaj el ili iĝas krimuloj ĉar ne ekzistas laboro por ili ĉi tie.

efilzeo (Покажи профила) 23 май 2014, 21:17:28

nornen:
efilzeo:mi malkonsentas, tiu estas bona ideo. ni devus fari tion ankaŭ ĉi tie en eŭropo, sed ni devu esti politikaj korektaj...
Mi konsentas kun vi, efilzeo. Oni konstruu muron en la Alpoj por ŝirmi la Nordeŭropanojn de la Sudeŭropanoj. Aŭ eble en Italia mem, por ŝirmi la Norditalojn de la "terroni".
ridinda. vi klare parolas tiel ĉar vi ne spertas la problemojn ke tiuj uloj faras. estas facila esti la bona viro kun la problemoj de aliaj.

ĉiuokaze se vi volas elspezi viajn monojn por ili, faru tion senprobleme. mi preferus elspezi miajn monojn por orientaj eŭropanoj, ne por islamanoj kiuj malamas eŭropon.

robbkvasnak (Покажи профила) 23 май 2014, 21:27:03

Mi loĝas en strato kie ankaŭ loĝas multaj meksikanoj KAJ anoj de aliaj centraamerikaj landoj. Kelkaj inter ili estas ĉi-tie sen oficialaj permesiloj. Tute ne ĝenas min - male. Ili estas tre bonaj najbaroj. Ili ja festas en nia strato nokte de vendredo ĝis dimanĉa posttagmezo kun sia muziko kaj kun rostiĝanta viando kaj freŝa biero. Por mi ili donas vivon al nia aliel iomete anglosaksone serioza najbaraĵo. Nia "muro" estas la maro, la kariba maro. Feliĉe por multaj homoj en nia regiono, maro ne estas bariero sed plie strato. En mia regiono oni estas ĝenerale tre bonveniga al enmigrantoj - male al la homoj en la okcidentaj kaj mezokcidentaj regionoj de Usono. Fakte nia kultura mekko estas pli al sudo ol al nordo. Oni ofte diras ke Sudflorido estas la plej norda parto de Sudameriko. ridulo.gif

Sunjo (Покажи профила) 23 май 2014, 22:18:01

efilzeo:
Sunjo:
efilzeo:mi malkonsentas, tiu estas bona ideo. ni devus fari tion ankaŭ ĉi tie en eŭropo, sed ni devu esti politikaj korektaj...
Mi esperas ke vi ne ĝojas kiam denove kelkcent homoj dronas antaŭ Lampeduso
ne, sed tiu pensmaniero ne solvas problemojn.
Konstrui murojn ankaŭ ne solvas problemojn. Neniu muro malhelpus ke senesperuloj venus kaj mortus antaŭ la limoj de landoj en kiuj ili prave supozas pli bonajn viveblojn.
Mi komprenas vian vidpunkton sed vi eble ankaŭ povas kompreni homojn kiuj riskas sian vivon por malhelpi la malsatmorton de siaj infanoj.
Kaj oni ankaŭ ne forgesu ke riĉaj landoj ofte iĝis riĉa per malmorala (ofte perforta) elĉerpado de rimedoj kaj subpremo de la enloĝantoj de nun malriĉaj landoj el kio laŭ mia opinio rezultas responso de la riĉaj landoj por la malriĉaj landoj.

Fenris_kcf (Покажи профила) 24 май 2014, 00:36:27

baibaibibi:Ĉu vi parolas pri la europdevenaj blankuloj?
Ne. Mi parolas pri neleĝa el-/enmigrado; sendepende de haŭtkoloro aŭ aliaj proprecoj.

baibaibibi:Ili estas homoj kaj havas la saman rajton kiel la indiĝenoj (meksikanoj) vivi en norda meksiko
Hmm, momenton…
Do via celo estas, ke la Actekidoj rajtas iri al la areo, kiu nuntempe apartenas al Usono, ĉu ne? Kiom da Meksikanoj estas Actekidoj? Ĉu eble 10%? Kion faru la aliaj 90%?

baibaibibi:sed la rasistoj kaj naziistoj devus ŝanĝi sian sintenon aŭ forlasi la okupitan landon.
Jes, vi pravas: La Eŭropidaj Meksikanoj forlasu Meksikon! Tiu lando apartenas al la Actekoj (aŭ eble al popolo, kiu vivis tie antaŭ la Actekoj).

baibaibibi:Sed la temo de la fadeno estas: kion fari pri la kontraŭleĝa muregaĉo, muro konstruita kontraŭ la usonaj leĝoj pri protektado de la naturo.
Ha, nun mi komprenas: Vi pene batalas por natur-protektado en Usono. Bonulo, vi!

efilzeo (Покажи профила) 24 май 2014, 06:18:18

Sunjo:
Konstrui murojn ankaŭ ne solvas problemojn. Neniu muro malhelpus ke senesperuloj venus kaj mortus antaŭ la limoj de landoj en kiuj ili prave supozas pli bonajn viveblojn.
Mi komprenas vian vidpunkton sed vi eble ankaŭ povas kompreni homojn kiuj riskas sian vivon por malhelpi la malsatmorton de siaj infanoj.
Kaj oni ankaŭ ne forgesu ke riĉaj landoj ofte iĝis riĉa per malmorala (ofte perforta) elĉerpado de rimedoj kaj subpremo de la enloĝantoj de nun malriĉaj landoj el kio laŭ mia opinio rezultas responso de la riĉaj landoj por la malriĉaj landoj.
1. jes, mi konsentas kun vi ke la muro ne estas la solvo. laŭ mi la solvo estus enstabli centrojn por atesti la ulojn kiuj serĉas azilon rekte in afriko, kaj per militaj ŝipoj halti ĉiujn la aliajn enmigrantojn. se vi permesas eĉ unu kontraŭleĝan enmigrantojn, vi igas ridindan la leĝon kaj kial iu devus respekti ĝin se vi akceptas tiujn kiuj malrespektas ĝin?

2. jes, mi komprenas iliajn vidpunktojn, tamen homoj ne estas la samaj, eĉ se diri ke homoj estas la samaj sonas pli bone, por mi eŭropanoj venas antaŭe ol ili kaj estas freneza pensi aliemaniere. neniu patro farus tiel.

3. tio ne estas ĉiam vera, kaj estas ofte misuzata preteksto de la malriĉaj por eviti siajn kulpojn. ili estas ĉiam la viktimoj kaj la eŭropanoj ĉiam la krimuloj.
ili ĉiam forgesas, kaj neniu eĉ mencias, la milionojn da eŭropanoj prenataj kiel sklavoj el la afrikaj kaj mediorientaj islamanoj, ĉar islamo atakis eŭropon dum 1400 jaroj senpaŭze.

ili estas ankoraŭ frenezaj kaj stultaj, ili ankoraŭ, en la 2014 ne komprenis la gravon de demokracion, ili ankoraŭ volas teokracion kiel registraro, estas malriĉegaj kaj generas multegajn filojn... de kiu estas la kulpo?

ĉi tie la batalojn ke la islamanoj faris kontraŭ eŭropo (la krucmilitoj, ofte uzataj kiel preteksto el ĉiuj kontraŭ la malbona blanka viro, estis nur malgranda respondo al la senfina agreso de la islamanoj)

http://cl.ly/image/3p203x352r05/Schermata%2011-245...

Sunjo (Покажи профила) 24 май 2014, 06:41:38

Bonvolu malpligrandigi la bildon aŭ forigi ĝin kaj anstataŭigi ĝin per nura ligilo.

Pri religiaj militoj kaj misagadoj mi en ĉi tiu fadeno ne volas diskuti ĉar tio estas tro granda propra temo. Mi ĉi tie provas diskuti el la vidpunkto de simpla homo kiu ne volas esti kulpa pri la morto de aliaj homoj.

La solvo pri kontraŭleĝa enmigrintoj laŭ mia opinio nur povas esti ke oni helpu al la landoj de la elmigrintoj plibonigi la viveblojn tiom, ke homoj ne plu devas riski siajn vivojn por havi la ŝancon de vivinda vivo. Tia helpo ne nur estus humanisma sed verŝajne eĉ prudenta laŭ la ekonomia vidpunkto en la senco ke longdaŭre estus verŝajne malpli multekosta se oni zorgas pri malpli granda maljusteco en la mondo ol la eterna defendado de landlimoj per konstruado de muroj kaj kontrolado de tiuj muroj per soldatoj.

Krom tio mi nur volas diri ke la muroj en la kapoj ofte estas la pli granda problemo ol la reale ekzistantaj muroj.

nornen (Покажи профила) 24 май 2014, 06:50:15

efilzeo:blabla
Se vi anstataŭigus "islamanoj" per "kristanoj" kaj pentrus la mapon de la Amerikoj (aŭ preskaŭ de la tuta mondo), la tuta mapo estus plena da punktetoj.

"Tiu, kiu estas sen peko, ĵetu la unuan ŝtonon..." (5. Moseo 22,24)

"Kial vi vidas la ligneron en la okulo de via najbaro, sed ne vidas la trabon en vian propran?" (Mateo 7,3)

"Ne juĝu por ke ne estu juĝata!" (ibidem)

efilzeo (Покажи профила) 24 май 2014, 07:07:15

@Sunjo: mi konsentas iom kun vi. tamen mi ne kredas ke ilia problemo estas ekonomia, ilia problemo estas ilia kulturo, kaj ilia terura ekonomio estas rezulto de ilia kulturo. kaj mi vere dubas ke ni povas ŝanĝi tion por ili, ĉar farante tiel ili eĉ pli fieriĝas pri ilia kulturo. ili ne volas ŝanĝi, ili nur volas niajn monojn, se ni ne atentiĝas ni iĝus kiel ili.

@nornen: mi ne estas kristano. tamen vi devus scii ke la bataloj farataj el kristanoj estis kontraŭ la vortoj de Jesuo, anstataŭ la batalojn faratajn el islamanoj estas ekzakte ordinataj el Alaho kaj Mahometo. islamanoj kiuj mortigas ne-islamanoj estas ĝustaj islamanoj. islamanoj kiuj ne mortigas ne-islamanojn ne estas ĝustaj islamanoj, laŭ islamo.

leporinjo (Покажи профила) 24 май 2014, 09:32:30

La kristana biblio, kiel la juda kaj islama skribaĵoj, multfoje permesas kaj kuraĝigas sklavecon, kontraŭvirinismon kaj la uzon de forto kontraŭ nekredantoj por savi iliajn animojn. Kompreneble se oni mem elektas tiujn partojn el la Kristana Biblio, kiuj estas "la veraj vortoj de Jesuo", tiam oni ja povas pretendi, ke Kristanismo ne estas perforta religio. Sed oni povas fari la saman kun judismo, islamo, ktp. Fundamentistoj nomas tion "herezo"; tiuj el ni kiuj estas pli liberalaj simple nomas ĝin senco. Sed ĝi okazas en ĉiuj religioj, ĉu kristanismo, ĉu judismo, ĉu islamo. Ĉiuj religioj samas, sed oni ofte ne povas flavi sian propran odoron.

Обратно нагоре