Към съдържанието

helpo fraza

от sproshua, 27 май 2014

Съобщения: 15

Език: Esperanto

nornen (Покажи профила) 28 май 2014, 05:59:10

Terurĉjo:
sproshua:spektante Lyra ludi kun korbo lesiveja estas senfine amuzanta.
...aŭ...
spekti Lyra ludi kun korbo lesiveja estas senfine amuzanta.
...aŭ...?
mi ne scias, kie vi trovis tiujn ĉi frazojn, sed la ambaŭ estas malĝustaj kaj nesukcesaj por klarigo

kiam oni uzas adverbajn participojn, oni ĉiam devas memori, ke ĝi rilatas al subjekto (SVO)

mi opinias, ke Lyra estas aŭ kato aŭ infano. estu ĝi kato

do, la ĉefa ideo: mi spektas, kiel kato ludas kun la korbo, kaj samtempe amuziĝas

vidu

spektante, kiel kato ludas kun la korbo, mi amuziĝas.

spektante katon, ludantan kun la korbo, mi amuziĝas

spektante katon ludi kun la korbo, mi amuziĝas.

spekti, kiel kato ludas la korbon, estas senfine amuze (ne amuza, ne amuzanta) = estas amuze spekti la katon

spekti katon, ludantan kun la korbo, estas senfine amuze

kaj t.p.

frazoj, similaj al: 'spektante ion estas bone' estas sensencaj kaj malĝustaj
Bonvolu memori ke perverba objekta priskribo ne uzas n-finaĵon, kvankam ĝi ja rilatas al la n-markitan objekton.

spekti ludantan katon = spekti katon, kiu ludas
spekti katon ludanta = spekti, kiel kato ludas

Vidu ĉiteme la Zamenhofan frazon "[...] kiam mi vidis vin venanta en nian magazenon [...]"

Terurĉjo (Покажи профила) 28 май 2014, 11:00:40

kio estas perverba objekta priskribo?

ĉu denove bertila elpensaĵo?

mi vidas, ke kato ludas pilkon

kiun katon mi vidas?

mi vidas la katon, ludantan kun la pilko = mi vidas la ludantan kun la pilko katon. la ĉefa senco - mi vidas katon.

se mi dirus:
mi vidas la katon, ludanta la pilkon;
tio signifus, ke la kato konkrete okupiĝas pri la pilkoludado, sed ne pri musĉasado aŭ milktrinkado. la ĉafa senco - mi vidas pilkoludadon.

mi preferas tion ne memorfiksi, sed kompreni

spekti ludantan katon = spekti katon, kiu ludas; ĝuste.
spekti katon ludanta = spekti, kiel kato ludas; malĝuste. spekti, ke la kato ne trinkas, ne ĉasas, ne ĉion-ĉirkaŭ-ruinigas, sed ludas.

sproshua (Покажи профила) 28 май 2014, 14:59:20

nornen:Vidu la frazon "Resti kun leono estas danĝere.", kiu troviĝas en la ekzercaro de la fundamento.

Kiam verba frazo estas subjekto de propozicio, uzu la infinitivon.
Kiam perverba priskribo rilatas al infinitiva frazo, uzu la -e finaĵon.

Ankaŭ leginte la Zamenhofan frazon "[...] kiam mi vidis vin venanta en nian magazenon [...]", mi proponus:

Spekti Lyra(n) ludanta kun la korbo estas senfine amuze.
dankon! estas min klariĝe.

Terurĉjo (Покажи профила) 28 май 2014, 16:16:44

sproshua:estas min klariĝe.
externalImage.png
ĉio klariĝis al mi.

mi komprenis.

sproshua (Покажи профила) 28 май 2014, 16:31:58

Terurĉjo:
sproshua:spektante Lyra ludi kun korbo lesiveja estas senfine amuzanta.
...aŭ...
spekti Lyra ludi kun korbo lesiveja estas senfine amuzanta.
...aŭ...?
mi ne scias, kie vi trovis tiujn ĉi frazojn, sed la ambaŭ estas malĝustaj kaj nesukcesaj por klarigo

kiam oni uzas adverbajn participojn, oni ĉiam devas memori, ke ĝi rilatas al subjekto (SVO)

mi opinias, ke Lyra estas aŭ kato aŭ infano. estu ĝi kato

do, la ĉefa ideo: mi spektas, kiel kato ludas kun la korbo, kaj samtempe amuziĝas

vidu

spektante, kiel kato ludas kun la korbo, mi amuziĝas.

spektante katon, ludantan kun la korbo, mi amuziĝas

spektante katon ludi kun la korbo, mi amuziĝas.

spekti, kiel kato ludas la korbon, estas senfine amuze (ne amuza, ne amuzanta) = estas amuze spekti la katon

spekti katon, ludantan kun la korbo, estas senfine amuze

kaj t.p.

frazoj, similaj al: 'spektante ion estas bone' estas sensencaj kaj malĝustaj
dankon! gardinte mia filino, mi volis traduki tiun pensaĵon de la mia.
mi ne uzis esperanton lastatempe, do mi estas rusteta.

Обратно нагоре