Vai all’indice

helpo fraza

di sproshua, 27 maggio 2014

Messaggi: 12

Lingua: Esperanto

sproshua (Mostra il profilo) 28 maggio 2014 14:59:20

nornen:Vidu la frazon "Resti kun leono estas danĝere.", kiu troviĝas en la ekzercaro de la fundamento.

Kiam verba frazo estas subjekto de propozicio, uzu la infinitivon.
Kiam perverba priskribo rilatas al infinitiva frazo, uzu la -e finaĵon.

Ankaŭ leginte la Zamenhofan frazon "[...] kiam mi vidis vin venanta en nian magazenon [...]", mi proponus:

Spekti Lyra(n) ludanta kun la korbo estas senfine amuze.
dankon! estas min klariĝe.

sproshua (Mostra il profilo) 28 maggio 2014 16:31:58

Terurĉjo:
sproshua:spektante Lyra ludi kun korbo lesiveja estas senfine amuzanta.
...aŭ...
spekti Lyra ludi kun korbo lesiveja estas senfine amuzanta.
...aŭ...?
mi ne scias, kie vi trovis tiujn ĉi frazojn, sed la ambaŭ estas malĝustaj kaj nesukcesaj por klarigo

kiam oni uzas adverbajn participojn, oni ĉiam devas memori, ke ĝi rilatas al subjekto (SVO)

mi opinias, ke Lyra estas aŭ kato aŭ infano. estu ĝi kato

do, la ĉefa ideo: mi spektas, kiel kato ludas kun la korbo, kaj samtempe amuziĝas

vidu

spektante, kiel kato ludas kun la korbo, mi amuziĝas.

spektante katon, ludantan kun la korbo, mi amuziĝas

spektante katon ludi kun la korbo, mi amuziĝas.

spekti, kiel kato ludas la korbon, estas senfine amuze (ne amuza, ne amuzanta) = estas amuze spekti la katon

spekti katon, ludantan kun la korbo, estas senfine amuze

kaj t.p.

frazoj, similaj al: 'spektante ion estas bone' estas sensencaj kaj malĝustaj
dankon! gardinte mia filino, mi volis traduki tiun pensaĵon de la mia.
mi ne uzis esperanton lastatempe, do mi estas rusteta.

Torna all’inizio