Sadržaj

helpo fraza

od sproshua, 27. svibnja 2014.

Poruke: 15

Jezik: Esperanto

sproshua (Prikaz profila) 27. svibnja 2014. 14:29:53

mi ĉiam havas malfacilaĵon kun frazoj kiel tio ĉi:

spektante Lyra ludi kun korbo lesiveja estas senfine amuzanta.
...aŭ...
spekti Lyra ludi kun korbo lesiveja estas senfine amuzanta.
...aŭ...?

nornen (Prikaz profila) 27. svibnja 2014. 15:13:25

Vidu la frazon "Resti kun leono estas danĝere.", kiu troviĝas en la ekzercaro de la fundamento.

Kiam verba frazo estas subjekto de propozicio, uzu la infinitivon.
Kiam perverba priskribo rilatas al infinitiva frazo, uzu la -e finaĵon.

Ankaŭ leginte la Zamenhofan frazon "[...] kiam mi vidis vin venanta en nian magazenon [...]", mi proponus:

Spekti Lyra(n) ludanta kun la korbo estas senfine amuze.

Rejsi (Prikaz profila) 27. svibnja 2014. 15:45:35

nornen:Kiam perverba priskribo rilatas al infinitiva frazo, uzu la -e finaĵon.
Ĉu vi povus ekspliki ĉi tiun frazon plu?

nornen (Prikaz profila) 27. svibnja 2014. 15:48:17

Rejsi:
nornen:Kiam perverba priskribo rilatas al infinitiva frazo, uzu la -e finaĵon.
Ĉu vi povus ekspliki ĉi tiun frazon plu?
Se adjektivo rilatas al o-vorto, uzu la finaĵojn -a, -aj, -an, -ajn.
Se adjektivo rilatas al i-vorto aŭ frazo, uzu la finaĵon -e.

Eble tiuj ekzemploj povas klarigi iomete la aferon:

La kato estas danĝera.
La katoj estas danĝeraj.
Kapti katojn estas danĝere.
Ke vi kaptas katojn, estas danĝere.

Aŭ alia klarigo: A-vortoj akordiĝas je la nombro kaj foke je la kazo kun la frazo, al kiu ĝi rilatas. Se la frazo, al kiu rilatas ne havas nombron aŭ kazon, la a-vorto prenas la finaĵon -e.

Rejsi (Prikaz profila) 27. svibnja 2014. 15:51:46

nornen:Se adjektivo rilatas al o-vorto, uzu la finaĵojn -a, -aj, -an, -ajn.
Se adjektivo rilatas al i-vorto aŭ frazo, uzu la finaĵon -e.

Eble tiuj ekzemploj povas klarigi iomete la aferon:

La kato estas danĝera.
La katoj estas danĝeraj.
Kapti katojn estas danĝere.
Ke vi kaptas katojn, estas danĝere.
Ho. Mi pensis, ke vi parolas pri la vortoj "speki" kaj "spektante." Mi certis, ke la du ĝustas en ĉi tiu okazo...sed nun mi ne certas...

nornen (Prikaz profila) 27. svibnja 2014. 15:56:13

Rejsi:
nornen:Se adjektivo rilatas al o-vorto, uzu la finaĵojn -a, -aj, -an, -ajn.
Se adjektivo rilatas al i-vorto aŭ frazo, uzu la finaĵon -e.

Eble tiuj ekzemploj povas klarigi iomete la aferon:

La kato estas danĝera.
La katoj estas danĝeraj.
Kapti katojn estas danĝere.
Ke vi kaptas katojn, estas danĝere.
Ho. Mi pensis, ke vi parolas pri la vortoj "speki" kaj "spektante." Mi certis, ke la du ĝustas en ĉi tiu okazo...sed nun mi ne certas...
E-finaĵa participio ĉiam rilatas al la subjekto de ĝia ĉeffrazo. Alievorte: la subjekto de e-finaĵa participio estas ĉiam la subjekto de ĝia ĉeffrazo. Ekzemple:

Vidinte ĝin, mi ekridis. (Mi vidis ĝin kaj sekve mi ekridis.)
Ne: Venante al la urbo, la pluvo ekfalis sur ni. ("dangling participle". "venante" sintakse rilatas al "la pluvo" kaj ne al "ni" )

nornen (Prikaz profila) 27. svibnja 2014. 19:21:57

Eble la konfuzo naskiĝas de la fakto ke en la Angla la gerundo (fleksado de la infinitivo) kaj la nuntempa participo havas la saman formon: -ing.

Angla gerundo estas Esperanta infinitivo.
Angla nuntempa participo estas Esperanta nuntempa participo (-ant-).

Swimming is healthy. (Angla gerundo -> Esperanta infinitivo) -> Naĝi estas sanfavore.
I like swimming. (Angla gerundo -> Esperanta infinitivo) -> Mi ŝatas naĝi.

I hurt my leg swimming. (Angla participo -> Esperanta participo) -> Mi vundis la kruron naĝante.
I saw him swimming. (Angla participo -> Esperanta participo) -> Mi vidis lin naĝanta.

Rejsi (Prikaz profila) 28. svibnja 2014. 02:19:56

nornen:Eble la konfuzo naskiĝas de la fakto ke en la Angla la gerundo (fleksado de la infinitivo) kaj la nuntempa participo havas la saman formon: -ing.

Angla gerundo estas Esperanta infinitivo.
Angla nuntempa participo estas Esperanta nuntempa participo (-ant-).

Swimming is healthy. (Angla gerundo -> Esperanta infinitivo) -> Naĝi estas sanfavore.
I like swimming. (Angla gerundo -> Esperanta infinitivo) -> Mi ŝatas naĝi.
Jes, kaj la fenomeno samas en la hispana. "Naĝi estas sane." = "Nadar es sano."

Sed...ĉu ne Esperanto ankaŭ permesas la uzon de "-ado" en tiu okazo? Do "naĝi estas sane" = "naĝado estas sana." Kompreneble, oni ne uzas la duan frazon ofte, sed mi pensis, ke oni permesas ĉi tiun uzon.
I hurt my leg swimming. (Angla participo -> Esperanta participo) -> Mi vundis la kruron naĝante.
I saw him swimming. (Angla participo -> Esperanta participo) -> Mi vidis lin naĝanta.
Mi ne legis sufiĉe la originalan mesaĝon, kaj mi ne vidis, ke sproshua uzis la verbon kiel subjekto! Pardonu min!

Mi pensis, ke la frazo estas "spektante Lyra ludi (ludanta) kun korbo lesiveja, mi estas senfine amuzata."

Mi leg-eraris! lango.gif

nornen (Prikaz profila) 28. svibnja 2014. 03:22:02

Rejsi:
nornen:Eble la konfuzo naskiĝas de la fakto ke en la Angla la gerundo (fleksado de la infinitivo) kaj la nuntempa participo havas la saman formon: -ing.

Angla gerundo estas Esperanta infinitivo.
Angla nuntempa participo estas Esperanta nuntempa participo (-ant-).

Swimming is healthy. (Angla gerundo -> Esperanta infinitivo) -> Naĝi estas sanfavore.
I like swimming. (Angla gerundo -> Esperanta infinitivo) -> Mi ŝatas naĝi.
Jes, kaj la fenomeno samas en la hispana. "Naĝi estas sane." = "Nadar es sano."
Jes, la Hispana kaj Esperanto funkcias sammainere tie ĉi. Nur la Angla estas diversa. Ankaŭ en la Hispana ne eblas diri "*Nadando es sano".

Rejsi:Sed...ĉu ne Esperanto ankaŭ permesas la uzon de "-ado" en tiu okazo? Do "naĝi estas sane" = "naĝado estas sana." Kompreneble, oni ne uzas la duan frazon ofte, sed mi pensis, ke oni permesas ĉi tiun uzon.
Iomete jes. Nur memoru ke la baza signifo de -ad- estas "daŭre".

Rejsi:Mi leg-eraris! lango.gif
Bonege. Tiel la problemo eknuliĝis.

Terurĉjo (Prikaz profila) 28. svibnja 2014. 05:22:00

sproshua:spektante Lyra ludi kun korbo lesiveja estas senfine amuzanta.
...aŭ...
spekti Lyra ludi kun korbo lesiveja estas senfine amuzanta.
...aŭ...?
mi ne scias, kie vi trovis tiujn ĉi frazojn, sed la ambaŭ estas malĝustaj kaj nesukcesaj por klarigo

kiam oni uzas adverbajn participojn, oni ĉiam devas memori, ke ĝi rilatas al subjekto (SVO)

mi opinias, ke Lyra estas aŭ kato aŭ infano. estu ĝi kato

do, la ĉefa ideo: mi spektas, kiel kato ludas kun la korbo, kaj samtempe amuziĝas

vidu

spektante, kiel kato ludas kun la korbo, mi amuziĝas.

spektante katon, ludantan kun la korbo, mi amuziĝas

spektante katon ludi kun la korbo, mi amuziĝas.

spekti, kiel kato ludas la korbon, estas senfine amuze (ne amuza, ne amuzanta) = estas amuze spekti la katon

spekti katon, ludantan kun la korbo, estas senfine amuze

kaj t.p.

frazoj, similaj al: 'spektante ion estas bone' estas sensencaj kaj malĝustaj

Natrag na vrh