글: 12
언어: Esperanto
sproshua (프로필 보기) 2014년 5월 27일 오후 2:29:53
spektante Lyra ludi kun korbo lesiveja estas senfine amuzanta.
...aŭ...
spekti Lyra ludi kun korbo lesiveja estas senfine amuzanta.
...aŭ...?
nornen (프로필 보기) 2014년 5월 27일 오후 3:13:25
Kiam verba frazo estas subjekto de propozicio, uzu la infinitivon.
Kiam perverba priskribo rilatas al infinitiva frazo, uzu la -e finaĵon.
Ankaŭ leginte la Zamenhofan frazon "[...] kiam mi vidis vin venanta en nian magazenon [...]", mi proponus:
Spekti Lyra(n) ludanta kun la korbo estas senfine amuze.
Rejsi (프로필 보기) 2014년 5월 27일 오후 3:45:35
nornen:Kiam perverba priskribo rilatas al infinitiva frazo, uzu la -e finaĵon.Ĉu vi povus ekspliki ĉi tiun frazon plu?
nornen (프로필 보기) 2014년 5월 27일 오후 3:48:17
Rejsi:Se adjektivo rilatas al o-vorto, uzu la finaĵojn -a, -aj, -an, -ajn.nornen:Kiam perverba priskribo rilatas al infinitiva frazo, uzu la -e finaĵon.Ĉu vi povus ekspliki ĉi tiun frazon plu?
Se adjektivo rilatas al i-vorto aŭ frazo, uzu la finaĵon -e.
Eble tiuj ekzemploj povas klarigi iomete la aferon:
La kato estas danĝera.
La katoj estas danĝeraj.
Kapti katojn estas danĝere.
Ke vi kaptas katojn, estas danĝere.
Aŭ alia klarigo: A-vortoj akordiĝas je la nombro kaj foke je la kazo kun la frazo, al kiu ĝi rilatas. Se la frazo, al kiu rilatas ne havas nombron aŭ kazon, la a-vorto prenas la finaĵon -e.
Rejsi (프로필 보기) 2014년 5월 27일 오후 3:51:46
nornen:Se adjektivo rilatas al o-vorto, uzu la finaĵojn -a, -aj, -an, -ajn.Ho. Mi pensis, ke vi parolas pri la vortoj "speki" kaj "spektante." Mi certis, ke la du ĝustas en ĉi tiu okazo...sed nun mi ne certas...
Se adjektivo rilatas al i-vorto aŭ frazo, uzu la finaĵon -e.
Eble tiuj ekzemploj povas klarigi iomete la aferon:
La kato estas danĝera.
La katoj estas danĝeraj.
Kapti katojn estas danĝere.
Ke vi kaptas katojn, estas danĝere.
nornen (프로필 보기) 2014년 5월 27일 오후 3:56:13
Rejsi:E-finaĵa participio ĉiam rilatas al la subjekto de ĝia ĉeffrazo. Alievorte: la subjekto de e-finaĵa participio estas ĉiam la subjekto de ĝia ĉeffrazo. Ekzemple:nornen:Se adjektivo rilatas al o-vorto, uzu la finaĵojn -a, -aj, -an, -ajn.Ho. Mi pensis, ke vi parolas pri la vortoj "speki" kaj "spektante." Mi certis, ke la du ĝustas en ĉi tiu okazo...sed nun mi ne certas...
Se adjektivo rilatas al i-vorto aŭ frazo, uzu la finaĵon -e.
Eble tiuj ekzemploj povas klarigi iomete la aferon:
La kato estas danĝera.
La katoj estas danĝeraj.
Kapti katojn estas danĝere.
Ke vi kaptas katojn, estas danĝere.
Vidinte ĝin, mi ekridis. (Mi vidis ĝin kaj sekve mi ekridis.)
Ne: Venante al la urbo, la pluvo ekfalis sur ni. ("dangling participle". "venante" sintakse rilatas al "la pluvo" kaj ne al "ni" )
nornen (프로필 보기) 2014년 5월 27일 오후 7:21:57
Angla gerundo estas Esperanta infinitivo.
Angla nuntempa participo estas Esperanta nuntempa participo (-ant-).
Swimming is healthy. (Angla gerundo -> Esperanta infinitivo) -> Naĝi estas sanfavore.
I like swimming. (Angla gerundo -> Esperanta infinitivo) -> Mi ŝatas naĝi.
I hurt my leg swimming. (Angla participo -> Esperanta participo) -> Mi vundis la kruron naĝante.
I saw him swimming. (Angla participo -> Esperanta participo) -> Mi vidis lin naĝanta.
Rejsi (프로필 보기) 2014년 5월 28일 오전 2:19:56
nornen:Eble la konfuzo naskiĝas de la fakto ke en la Angla la gerundo (fleksado de la infinitivo) kaj la nuntempa participo havas la saman formon: -ing.Jes, kaj la fenomeno samas en la hispana. "Naĝi estas sane." = "Nadar es sano."
Angla gerundo estas Esperanta infinitivo.
Angla nuntempa participo estas Esperanta nuntempa participo (-ant-).
Swimming is healthy. (Angla gerundo -> Esperanta infinitivo) -> Naĝi estas sanfavore.
I like swimming. (Angla gerundo -> Esperanta infinitivo) -> Mi ŝatas naĝi.
Sed...ĉu ne Esperanto ankaŭ permesas la uzon de "-ado" en tiu okazo? Do "naĝi estas sane" = "naĝado estas sana." Kompreneble, oni ne uzas la duan frazon ofte, sed mi pensis, ke oni permesas ĉi tiun uzon.
I hurt my leg swimming. (Angla participo -> Esperanta participo) -> Mi vundis la kruron naĝante.Mi ne legis sufiĉe la originalan mesaĝon, kaj mi ne vidis, ke sproshua uzis la verbon kiel subjekto! Pardonu min!
I saw him swimming. (Angla participo -> Esperanta participo) -> Mi vidis lin naĝanta.
Mi pensis, ke la frazo estas "spektante Lyra ludi (ludanta) kun korbo lesiveja, mi estas senfine amuzata."
Mi leg-eraris!
nornen (프로필 보기) 2014년 5월 28일 오전 3:22:02
Rejsi:Jes, la Hispana kaj Esperanto funkcias sammainere tie ĉi. Nur la Angla estas diversa. Ankaŭ en la Hispana ne eblas diri "*Nadando es sano".nornen:Eble la konfuzo naskiĝas de la fakto ke en la Angla la gerundo (fleksado de la infinitivo) kaj la nuntempa participo havas la saman formon: -ing.Jes, kaj la fenomeno samas en la hispana. "Naĝi estas sane." = "Nadar es sano."
Angla gerundo estas Esperanta infinitivo.
Angla nuntempa participo estas Esperanta nuntempa participo (-ant-).
Swimming is healthy. (Angla gerundo -> Esperanta infinitivo) -> Naĝi estas sanfavore.
I like swimming. (Angla gerundo -> Esperanta infinitivo) -> Mi ŝatas naĝi.
Rejsi:Sed...ĉu ne Esperanto ankaŭ permesas la uzon de "-ado" en tiu okazo? Do "naĝi estas sane" = "naĝado estas sana." Kompreneble, oni ne uzas la duan frazon ofte, sed mi pensis, ke oni permesas ĉi tiun uzon.Iomete jes. Nur memoru ke la baza signifo de -ad- estas "daŭre".
Rejsi:Mi leg-eraris!Bonege. Tiel la problemo eknuliĝis.
nornen (프로필 보기) 2014년 5월 28일 오전 5:59:10
Terurĉjo:Bonvolu memori ke perverba objekta priskribo ne uzas n-finaĵon, kvankam ĝi ja rilatas al la n-markitan objekton.sproshua:spektante Lyra ludi kun korbo lesiveja estas senfine amuzanta.mi ne scias, kie vi trovis tiujn ĉi frazojn, sed la ambaŭ estas malĝustaj kaj nesukcesaj por klarigo
...aŭ...
spekti Lyra ludi kun korbo lesiveja estas senfine amuzanta.
...aŭ...?
kiam oni uzas adverbajn participojn, oni ĉiam devas memori, ke ĝi rilatas al subjekto (SVO)
mi opinias, ke Lyra estas aŭ kato aŭ infano. estu ĝi kato
do, la ĉefa ideo: mi spektas, kiel kato ludas kun la korbo, kaj samtempe amuziĝas
vidu
spektante, kiel kato ludas kun la korbo, mi amuziĝas.
spektante katon, ludantan kun la korbo, mi amuziĝas
spektante katon ludi kun la korbo, mi amuziĝas.
spekti, kiel kato ludas la korbon, estas senfine amuze (ne amuza, ne amuzanta) = estas amuze spekti la katon
spekti katon, ludantan kun la korbo, estas senfine amuze
kaj t.p.
frazoj, similaj al: 'spektante ion estas bone' estas sensencaj kaj malĝustaj
spekti ludantan katon = spekti katon, kiu ludas
spekti katon ludanta = spekti, kiel kato ludas
Vidu ĉiteme la Zamenhofan frazon "[...] kiam mi vidis vin venanta en nian magazenon [...]"