前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

Ĉu iu volas ŝakludi?

貼文者: BoriQa, 2014年5月28日

訊息: 926

語言: Esperanto

BoriQa (顯示個人資料) 2015年1月15日下午9:02:31

abcdefgh=TRKĈTĈDK

1.e4 ?

Bonan ŝanson!

m_v (顯示個人資料) 2015年1月16日下午6:39:01

abcdefgh=TRKĈTĈDK
1.e4 g6 2.?

BoriQa:Bonan ŝanson!
Dankon, tion mi ankaŭ deziras al vi! ridulo.gif

BoriQa (顯示個人資料) 2015年1月16日下午10:17:32

abcdefgh=TRKĈTĈDK

1.e4 g6 2.Ĉc3?

Ĉu vi konas la surtablajn ludojn: Latrunculi kaj Petteia?

m_v (顯示個人資料) 2015年1月17日上午8:58:38

abcdefgh=TRKĈTĈDK
1.e4 g6 2.Ĉc3 Ĉc6 3.?

BoriQa:Ĉu vi konas la surtablajn ludojn: Latrunculi kaj Petteia?
Ne, mi ĝis nun neniam aŭdis pri ili. Kiaj ili estas?

BoriQa (顯示個人資料) 2015年1月18日上午3:20:17

abcdefgh=TRKĈTĈDK
1.e4 g6 2.Ĉc3 Ĉc6 3.g3 ?

m_v:
BoriQa:Ĉu vi konas la surtablajn ludojn: Latrunculi kaj Petteia?
Ne, mi ĝis nun neniam aŭdis pri ili. Kiaj ili estas?
Latrunculi kaj Petteia estas surtablajn ludojn, kiuj oni ludis en la antikvaj Romo kaj Greklando.

Mi legis ie, ke Latrunkuli eble estis praulo de ŝako.

Mi legis pri Latrunculi, kaj mi trovis du tre interese taktikajn ludojn. Petteia estas la greka praulo de Latrunculi.

Ĝis.

m_v (顯示個人資料) 2015年1月18日上午9:48:32

abcdefgh=TRKĈTĈDK
1.e4 g6 2.Ĉc3 Ĉc6 3.g3 b6 4.?

BoriQa:Mi legis ie, ke Latrunkuli eble estis praulo de ŝako.

Mi legis pri Latrunculi, kaj mi trovis du tre interese taktikajn ludojn. Petteia estas la greka praulo de Latrunculi.
Interesa afero, ke ankaŭ en antikvaj epokoj ekzistis iuj ŝakecaj ludoj. Kiel funkcias Latrunkuli? Ĉu la ludmaniero similas al tiu de ŝako?

BoriQa (顯示個人資料) 2015年1月19日上午1:51:15

abcdefgh=TRKĈTĈDK
1.e4 g6 2.Ĉc3 Ĉc6 3.g3 b6 4.f4 ?

m_v: Interesa afero, ke ankaŭ en antikvaj epokoj ekzistis iuj ŝakecaj ludoj. Kiel funkcias Latrunkuli? Ĉu la ludmaniero similas al tiu de ŝako?
Ne. Latrunkuli havis nur du specojn de pecoj: la Duko (kiu similas la reĝon) kaj la soldatoj.

Ambaŭ la Duko kaj la soldatoj moviĝas kiel la Turo en ŝako; sed ili ne kaptis kiel Turoj.

En Latrunkuli, oni devas ĉirkaŭbari soldatojn je du paralelaj flankoj, por kapti ilin. Por kapti (mati) la Dukon, oni devas ĉirkaŭbari ĝin je ĉiu kvar flankoj.

Kvankam Latrunkuli estis tre populara en la Romanio, alia regularo de la ludo estas ne bone kompreni, ĉar la antikvaj romanianoj ne skribis la regularo. Do moderna Latrunkuli-ludantoj inventas komplementa regularo por eviti tro da egalvenkoj.

Mi ludas Latrunkuli kaj Petteia kun mia filo. Ni havas nian propran komplementan regularon. Ni ŝategas ludi ambaŭ ludojn.

m_v (顯示個人資料) 2015年1月19日上午9:18:26

abcdefgh=TRKĈTĈDK
1.e4 g6 2.Ĉc3 Ĉc6 3.g3 b6 4.f4 e5 5.?

BoriQa:Mi ludas Latrunkuli kaj Petteia kun mia filo. Ni havas nian propran komplementan regularon. Ni ŝategas ludi ambaŭ ludojn.
Ho, bone. ridulo.gif Kiel aĝa estas via filo? Ĉu vi ludas ankaŭ ŝakon kun li?

Frano (顯示個人資料) 2015年3月11日下午12:15:13

Inter ŝakproblemoj kun modifitaj reguloj estas ankaŭ Sinmato (angle - selfmate) en kiu Blanko, movante unua, devigas Nigron doni ŝakmaton al Blanko en preciza nombro de movoj kontraŭ la volo de Nigro.
Ĉi tie estas unu el tiuj:
externalImage.png
Sinmato je 6 movoj

Kiom da tempo vi elspezis por solvi ĝin?

Frano (顯示個人資料) 2015年3月16日上午10:32:11

Frano:S. Limbach, 1938
Sinmato je 6 movoj
solvo

P.S.
en solvo mi erare markis kurieron per Ĉ simbolo malgajo.gif ridulo.gif

回到上端