Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ĉu iu volas ŝakludi?

de BoriQa, 2014-majo-28

Mesaĝoj: 926

Lingvo: Esperanto

Серёга (Montri la profilon) 2016-aprilo-22 16:49:11

Vivis-estis unu tre saĝa esperantisto havinte familinomon Ŝakcepiro.
Li multe skribis librojn pri ŝakludo kaj volis publikigi ĝin.
Tamen poste li solvis ke en tiu tempo Esperanto kaj ŝakstrategio estis konata nur al malmultaj homoj.
Li estis saĝa kaj optimisma.
Li tradukis sian laboraĵon al la angla substituinte sakterminojn al amoterminoj!
Kaj tio rezultas kiel la tuta vivo.
Li tre amas ami.

Серёга (Montri la profilon) 2016-aprilo-22 18:33:14

Vivis-estis Ŝakcepiro.
Saĝa jen esperantiro!
Kun espero nur li iris -
Malesperajn pártiojn venkis!

Li ekpensis: "Ĉu mi ŝakon
Refaradu ja al amo.
Tuta vivo tié kaj tié ĉ'.
Estu kara traduk', eĉ

Iu tie ĉi malvenkus -
Kun espero, kun humor',
Kun ludema aventur'
Li ne perdus sin. Am' kur!"

Frano (Montri la profilon) 2016-aprilo-24 15:41:41

№9 1.c4 e6 2.Ĉf3 Ĉf6 3.d4 b6 4.Ĉc3 Kb7 5.Dc2 Kb4 6.E3! c5 7.Ke2 Ke4 8.Db3 Ĉc6 9.0-0 Ĉa5 10.Da4 K:c3 11.b:c3 Kc6 12.Dc2 d6 13.Ĉd2 Dc7 14.f4 0-0-0 15.e4 Ĉb7 16.a4 h5 17.Kf3 Tdg8 18.Ĉb3 e5 19.a5 b:a5

m_v:Fine peono atingas kvinan linion.
Reĝo-demokrato iĝis malfermita al rekta dialogo.

Серёга (Montri la profilon) 2016-aprilo-24 18:28:35

Frano:
Reĝo-demokrato iĝis malfermita al rekta dialogo.
La progresema civitanaro solvis ke ilia prezidanto devas labori kiel aliaj! Ili jam havas nombran superpezon kaj ĉiu laboras!
Tamen nia subevoluinta cardespotismujo havas caron nenifaradulon kaj malapertan ŝtatan totalitarordon ankoraŭ. malgajo.gif

Frano (Montri la profilon) 2016-aprilo-25 09:41:45

Серёга:Vivis-estis Ŝakcepiro.
Saĝa jen esperantiro!
.......................
Zamenhof kaj Ŝakcepiro

Серёга (Montri la profilon) 2016-aprilo-25 16:29:32

№9 1.c4 e6 2.Ĉf3 Ĉf6 3.d4 b6 4.Ĉc3 Kb7 5.Dc2 Kb4 6.E3! c5 7.Ke2 Ke4 8.Db3 Ĉc6 9.0-0 Ĉa5 10.Da4 K:c3 11.b:c3 Kc6 12.Dc2 d6 13.Ĉd2 Dc7 14.f4 0-0-0 15.e4 Ĉb7 16.a4 h5 17.Kf3 Tdg8 18.Ĉb3 e5 19.a5 b:a5 20.f:e5

Kiu diras ke ni ne povas fari subitan surpriz-movon?
Ni ne nur ...
Ni eĉ krucete povas kudradi... Sed vi kio pensis?

Frano (Montri la profilon) 2016-aprilo-26 09:11:28

№9 1.c4 e6 2.Ĉf3 Ĉf6 3.d4 b6 4.Ĉc3 Kb7 5.Dc2 Kb4 6.E3! c5 7.Ke2 Ke4 8.Db3 Ĉc6 9.0-0 Ĉa5 10.Da4 K:c3 11.b:c3 Kc6 12.Dc2 d6 13.Ĉd2 Dc7 14.f4 0-0-0 15.e4 Ĉb7 16.a4 h5 17.Kf3 Tdg8 18.Ĉb3 e5 19.a5 b:a5 20.f:e5 d:e5

Серёга:Kiu diras ke ni ne povas fari subitan surpriz-movon?
Ni ne nur ...
Ni eĉ krucete povas kudradi... Sed vi kio pensis?
Iam Ŝakcepiro trovis sin en simila situacio, kaj li ekmonologis*:

Ĉu esti aŭ ne esti, – tiel staras
Nun la demando: ĉu pli noble estas
Elporti ĉiujn batojn, ĉiujn sagojn
De la kolera sorto, aŭ sin armi
Kontraŭ la tuta maro da mizeroj
Kaj per la kontraŭstaro ilin fini? ...

Li decidis ne rezigni kaj daŭrigis la ludon.

(Ĉu Zamenhof tradukis Hamleton aŭ eldonis la originan verkon de sia amiko Ŝakcepiro?)

____________________________________
* monologi = logi monon

m_v (Montri la profilon) 2016-aprilo-27 11:40:01

№9 1.c4 e6 2.Ĉf3 Ĉf6 3.d4 b6 4.Ĉc3 Kb7 5.Dc2 Kb4 6.E3! c5 7.Ke2 Ke4 8.Db3 Ĉc6 9.0-0 Ĉa5 10.Da4 K:c3 11.b:c3 Kc6 12.Dc2 d6 13.Ĉd2 Dc7 14.f4 0-0-0 15.e4 Ĉb7 16.a4 h5 17.Kf3 Tdg8 18.Ĉb3 e5 19.a5 b:a5 20.f:e5 d:e5 21.d:e5

Farmistoj plu masakriĝas.

Frano (Montri la profilon) 2016-aprilo-28 11:20:30

№9 1.c4 e6 2.Ĉf3 Ĉf6 3.d4 b6 4.Ĉc3 Kb7 5.Dc2 Kb4 6.E3! c5 7.Ke2 Ke4 8.Db3 Ĉc6 9.0-0 Ĉa5 10.Da4 K:c3 11.b:c3 Kc6 12.Dc2 d6 13.Ĉd2 Dc7 14.f4 0-0-0 15.e4 Ĉb7 16.a4 h5 17.Kf3 Tdg8 18.Ĉb3 e5 19.a5 b:a5 20.f:e5 d:e5 21.d:e5 Ĉd7

m_v:Farmistoj plu masakriĝas.
La nigra reĝo ne nur granda demokrato estas sed ankaŭ la granda estetikulo. Li alvokis la duan ĉevalon por la simetrio de sia ĉirkaŭumo.

Серёга (Montri la profilon) 2016-aprilo-29 19:27:31

Kie ni vivas, kiel ni vivas?
Leopardadas kun sunmakuloj.
Nu ĉu teritorio stigmata estas?
Ne tre ĉeestas, ne tre ĉeestas
Ebenaj ujoj.

Estus belega iri laŭ arko,
Ĉiela arko, vidi sur nubo
Nur nian domon, nur nian kampon
Kampon de rozoj en belaj pozoj.
Amika urbo.

Aĥ, ĉu la mondo estas tabulo,
Ŝak-mat-tabulo kaj iu ulo
Eĉ kun amikoj diversajn ejojn,
Kun malamikoj havas samecon.
Tia sorteco.

Ĉu en mia ĉelo ne kiel 'n ĉielo?
Ĉu en mia domo nur monda normo?
Ĉu mia ĉelo estas kvadrata
Ree farata kaĝe kaj rete
Fare de normo.

Tra tuta vivo, tra tuta l'mondo
Nur tiu norme kuras stigmate
Iras standarde, panter-makule ni.
Ĉu en la mondo estas malbono?
Eĉ makul-tempe felicas ni.

Reen al la supro