بستن
حداکثر 500 پیام.
Ĉu iu volas ŝakludi?
از BoriQa, 28 مهٔ 2014
پستها: 926
زبان: Esperanto
Серёга (نمایش مشخصات) 22 آوریل 2016، 16:49:11
Li multe skribis librojn pri ŝakludo kaj volis publikigi ĝin.
Tamen poste li solvis ke en tiu tempo Esperanto kaj ŝakstrategio estis konata nur al malmultaj homoj.
Li estis saĝa kaj optimisma.
Li tradukis sian laboraĵon al la angla substituinte sakterminojn al amoterminoj!
Kaj tio rezultas kiel la tuta vivo.
Li tre amas ami.
Серёга (نمایش مشخصات) 22 آوریل 2016، 18:33:14
Saĝa jen esperantiro!
Kun espero nur li iris -
Malesperajn pártiojn venkis!
Li ekpensis: "Ĉu mi ŝakon
Refaradu ja al amo.
Tuta vivo tié kaj tié ĉ'.
Estu kara traduk', eĉ
Iu tie ĉi malvenkus -
Kun espero, kun humor',
Kun ludema aventur'
Li ne perdus sin. Am' kur!"
Frano (نمایش مشخصات) 24 آوریل 2016، 15:41:41
m_v:Fine peono atingas kvinan linion.Reĝo-demokrato iĝis malfermita al rekta dialogo.
Серёга (نمایش مشخصات) 24 آوریل 2016، 18:28:35
Frano:La progresema civitanaro solvis ke ilia prezidanto devas labori kiel aliaj! Ili jam havas nombran superpezon kaj ĉiu laboras!
Reĝo-demokrato iĝis malfermita al rekta dialogo.
Tamen nia subevoluinta cardespotismujo havas caron nenifaradulon kaj malapertan ŝtatan totalitarordon ankoraŭ.
Frano (نمایش مشخصات) 25 آوریل 2016، 9:41:45
Серёга:Vivis-estis Ŝakcepiro.Zamenhof kaj Ŝakcepiro
Saĝa jen esperantiro!
.......................
Серёга (نمایش مشخصات) 25 آوریل 2016، 16:29:32
Kiu diras ke ni ne povas fari subitan surpriz-movon?
Ni ne nur ...
Ni eĉ krucete povas kudradi... Sed vi kio pensis?
Frano (نمایش مشخصات) 26 آوریل 2016، 9:11:28
Серёга:Kiu diras ke ni ne povas fari subitan surpriz-movon?Iam Ŝakcepiro trovis sin en simila situacio, kaj li ekmonologis*:
Ni ne nur ...
Ni eĉ krucete povas kudradi... Sed vi kio pensis?
Ĉu esti aŭ ne esti, – tiel staras
Nun la demando: ĉu pli noble estas
Elporti ĉiujn batojn, ĉiujn sagojn
De la kolera sorto, aŭ sin armi
Kontraŭ la tuta maro da mizeroj
Kaj per la kontraŭstaro ilin fini? ...
Li decidis ne rezigni kaj daŭrigis la ludon.
(Ĉu Zamenhof tradukis Hamleton aŭ eldonis la originan verkon de sia amiko Ŝakcepiro?)
____________________________________
* monologi = logi monon
m_v (نمایش مشخصات) 27 آوریل 2016، 11:40:01
Farmistoj plu masakriĝas.
Frano (نمایش مشخصات) 28 آوریل 2016، 11:20:30
m_v:Farmistoj plu masakriĝas.La nigra reĝo ne nur granda demokrato estas sed ankaŭ la granda estetikulo. Li alvokis la duan ĉevalon por la simetrio de sia ĉirkaŭumo.
Серёга (نمایش مشخصات) 29 آوریل 2016، 19:27:31
Leopardadas kun sunmakuloj.
Nu ĉu teritorio stigmata estas?
Ne tre ĉeestas, ne tre ĉeestas
Ebenaj ujoj.
Estus belega iri laŭ arko,
Ĉiela arko, vidi sur nubo
Nur nian domon, nur nian kampon
Kampon de rozoj en belaj pozoj.
Amika urbo.
Aĥ, ĉu la mondo estas tabulo,
Ŝak-mat-tabulo kaj iu ulo
Eĉ kun amikoj diversajn ejojn,
Kun malamikoj havas samecon.
Tia sorteco.
Ĉu en mia ĉelo ne kiel 'n ĉielo?
Ĉu en mia domo nur monda normo?
Ĉu mia ĉelo estas kvadrata
Ree farata kaĝe kaj rete
Fare de normo.
Tra tuta vivo, tra tuta l'mondo
Nur tiu norme kuras stigmate
Iras standarde, panter-makule ni.
Ĉu en la mondo estas malbono?
Eĉ makul-tempe felicas ni.