본문으로

to kick in [a door]

글쓴이: SonicChao, 2014년 5월 29일

글: 9

언어: Esperanto

SonicChao (프로필 보기) 2014년 5월 29일 오후 1:46:21

Mi petas helpon kun traduki la frazeron anglan "to kick in [a door]". Ĝi ne estas la sama kiel "to kick [a door]", la uzo de la vorto "in" signifas ke oni piedbatas la pordon, kaj pro tiu bato la pordo rompiĝas.

Eble oni povas skribi "rompi la pordon", sed ĉi-frazero mankas la nuancon ke la pordo rompiĝas pro piedbato.

Mia aktuala traduko:

Angla: My room mate would not let me in, so I kicked in the door.
Esperanto: Mia samĉambrano ne permesis mian eniron, do mi rompis la pordon piedbatante.

sergejm (프로필 보기) 2014년 5월 29일 오후 3:01:24

Uzu "frapi [sur] la pordon". Se vi rompos la pordon, vi bezonos novan pordon.
Se ĉe pordo estas sonorilo, prefere sonorigu ĉe la pordo.

erinja (프로필 보기) 2014년 5월 29일 오후 3:25:44

"piedbate frakasi pordon"? "piedbate rompi la pordon"?

Sed fakte "piedbate malfermi la pordon" ankaŭ funkcias.

RiotNrrd (프로필 보기) 2014년 5월 30일 오전 1:12:58

Eble Mi enpiedbatis la pordon? Ĝi estas kiel la angla, sed...

Au eble trapiedbati?

Piedbati ene la pordon?

Aŭ nur Malfermi la pordon piede? Mi komprenus tion, eĉ sen la bati-parto.

Clarence666 (프로필 보기) 2014년 5월 30일 오전 1:23:02

> Au eble trapiedbati?

Do vi intence detruis vian piedon ???

Mi piede trabatis la pordon.

RiotNrrd (프로필 보기) 2014년 5월 30일 오전 1:46:11

Clarence666:>Do vi intence detruis vian piedon ???
Eble mi volas malfermi la pordon tiom forte ke mi ne zorgas pri la sano de mia piedo. ridulo.gif

sudanglo (프로필 보기) 2014년 5월 30일 오전 10:14:54

to kick in the door - (piedbate) perforti la pordon.

Kirilo81 (프로필 보기) 2014년 6월 4일 오전 7:16:32

sudanglo:to kick in the door - (piedbate) perforti la pordon.
Ĉu vere? Ĉe mi tio vekas tre strangan bildon...

Ĉu eble tretrompi/-frakasi la pordon?

sudanglo (프로필 보기) 2014년 6월 4일 오후 2:07:19

To kick in a door ne nepre signifas frakasi aŭ rompi la pordon mem, nur ke per piedbato, do perforte aŭ per violento, oni malfermas.

La pordo povas konserviĝi pli-malpli sen difekto, sed la langingo de la seruro estas ŝirita de la pordoframo.

다시 위로