Sisu juurde

"suspiri" kaj "sopiri"

kelle poolt bengthed, 13. juuni 2014

Postitused: 4

Keel: Esperanto

bengthed (Näita profiili) 13. juuni 2014 16:08.50

La vorto "sopiri" similas la vorto "suspiri" kaj signifeme kaj aspekteme. Kial? Ĉu estas pli multaj vortoj similiganta al tiuj vortoj?

Terurĉjo (Näita profiili) 13. juuni 2014 16:36.31

strange
sopiri signifas mense suferi pro pensoj, malĝojo, nostalgio kaj sim.

suspiri signifas enigi aeron pro bedaŭro, domaĝo, sopiro kaj sim.

Vitred (Näita profiili) 13. juuni 2014 17:43.36

Estus interese kompari la uzadon de ĉi tiuj vortoj en la poemo de la pola poeto Julian Tuwim titolita 'Du ventoj' [org. Dwa wiatry] en la traduko de la poeto mem.

bengthed (Näita profiili) 14. juuni 2014 9:47.15

Vitred:Estus interese kompari la uzadon de ĉi tiuj vortoj en la poemo de la pola poeto Julian Tuwim titolita 'Du ventoj' [org. Dwa wiatry] en la traduko de la poeto mem.
http://www.literaturoenesperanto.strefa.pl/ventoj....

Mi ne trovas la vortojn "suspiri" kaj "sopiri" en la poemo, sed mi trovis la similigan vorton "susura". El vortaro.net:
susuri (ntr) Eligi sonon malfortan k iom sekan, kiel de sateno, silko, ĉifita papero ks: kiel susuras ŝia multekosta silka vesto!Z; mortintaj folioj melankolie susuris.

Sed mi ankaŭ trovis la vorton en la libro "Pipi ŝtrumpolonga":
Impona susuro leviĝis el la popolamaso

Do ekzistas homa susuro same kiel homa suspiro. Estus interese plulerni pri Esperanta morfologio.

Tagasi üles