Към съдържанието

Neniuj trafoj

от Roberto12, 14 юни 2014

Съобщения: 8

Език: Esperanto

Roberto12 (Покажи профила) 14 юни 2014, 09:57:41

Se oni alklakas vorton ĉi tie kaj ekzistas nenio en la vortaro, ĝi diras "neniuj trafoj". Ĉu pli precize estus diri "neniom da trafoj"?

m_v (Покажи профила) 14 юни 2014, 14:35:43

Laŭ mi, “neniuj” kaj “neniom da” estas sinonimaj, kiel ankaŭ “multaj” kaj “multe da”.

Roberto12 (Покажи профила) 14 юни 2014, 19:11:30

"Neniu(j)" estas respondo al demando de "kiu(j)?", kaj "neniom (da...) estas respondo al demando de "kiom (da...)?"

m_v (Покажи профила) 14 юни 2014, 20:16:48

Roberto12:"Neniu(j)" estas respondo al demando de "kiu(j)?", kaj "neniom (da...) estas respondo al demando de "kiom (da...)?"
Mi samopinias, ke, se oni demandas, estas pli bone elekti la analogan respondon (kiom? -> neniom & kiuj? -> neniuj). Sed sen kunteksto de demando la esprimoj “neniuj trafoj” kaj “neniom da trafoj” havas pli-malpli la saman signifon. Do mi pensas, ke estas tute ĝuste kaj bone uzi “neniuj trafoj” en la lernu!-vortaro.

sergejm (Покажи профила) 15 юни 2014, 04:38:57

Roberto12:"Neniu(j)" estas respondo al demando de "kiu(j)?", kaj "neniom (da...) estas respondo al demando de "kiom (da...)?"
Kiam oni klakas sur la vorto, oni volas scii ĝiajn tradukojn, sed ne kvanton de tradukoj.
Do "neniuj trafoj" pli taŭgas.

Roberto12 (Покажи профила) 15 юни 2014, 09:30:58

Tio kion vi ambaŭ diras estas racia, do la granda demando estas: kio estas la implicata demando al la vortaro? Mi ne scias ekzakte. Estas la uzo de la vorto "trafoj" kio gvidas min al "kiom" anstataŭ "kiuj", ĉar mi ne kredas ke "kiuj trafoj?" estas parto de la demando. Eble "kiuj radikoj?" aŭ "kiuj signifoj?"

Urho (Покажи профила) 16 юни 2014, 09:28:27

Eble la kompleta frazo povus esti jena:

[En la serĉo troviĝis] neniuj trafoj.

horsto (Покажи профила) 18 юни 2014, 22:55:37

Roberto12:Tio kion vi ambaŭ diras estas racia, do la granda demando estas: kio estas la implicata demando al la vortaro? Mi ne scias ekzakte. Estas la uzo de la vorto "trafoj" kio gvidas min al "kiom" anstataŭ "kiuj", ĉar mi ne kredas ke "kiuj trafoj?" estas parto de la demando. Eble "kiuj radikoj?" aŭ "kiuj signifoj?"
Mi ne komprenas vian problemon.
Se oni klakas sur vorton oni ne volas scii kiom da trafoj estas trovitaj.
La respondo:
4 trafoj
certe mirigus vin.
Do la respondo:
neniuj trafoj
certe estas ĝusta.

Обратно нагоре