Viestejä: 8
Kieli: Esperanto
Roberto12 (Näytä profiilli) 14. kesäkuuta 2014 9.57.41
m_v (Näytä profiilli) 14. kesäkuuta 2014 14.35.43
Roberto12 (Näytä profiilli) 14. kesäkuuta 2014 19.11.30
m_v (Näytä profiilli) 14. kesäkuuta 2014 20.16.48
Roberto12:"Neniu(j)" estas respondo al demando de "kiu(j)?", kaj "neniom (da...) estas respondo al demando de "kiom (da...)?"Mi samopinias, ke, se oni demandas, estas pli bone elekti la analogan respondon (kiom? -> neniom & kiuj? -> neniuj). Sed sen kunteksto de demando la esprimoj “neniuj trafoj” kaj “neniom da trafoj” havas pli-malpli la saman signifon. Do mi pensas, ke estas tute ĝuste kaj bone uzi “neniuj trafoj” en la lernu!-vortaro.
sergejm (Näytä profiilli) 15. kesäkuuta 2014 4.38.57
Roberto12:"Neniu(j)" estas respondo al demando de "kiu(j)?", kaj "neniom (da...) estas respondo al demando de "kiom (da...)?"Kiam oni klakas sur la vorto, oni volas scii ĝiajn tradukojn, sed ne kvanton de tradukoj.
Do "neniuj trafoj" pli taŭgas.
Roberto12 (Näytä profiilli) 15. kesäkuuta 2014 9.30.58
Urho (Näytä profiilli) 16. kesäkuuta 2014 9.28.27
[En la serĉo troviĝis] neniuj trafoj.
horsto (Näytä profiilli) 18. kesäkuuta 2014 22.55.37
Roberto12:Tio kion vi ambaŭ diras estas racia, do la granda demando estas: kio estas la implicata demando al la vortaro? Mi ne scias ekzakte. Estas la uzo de la vorto "trafoj" kio gvidas min al "kiom" anstataŭ "kiuj", ĉar mi ne kredas ke "kiuj trafoj?" estas parto de la demando. Eble "kiuj radikoj?" aŭ "kiuj signifoj?"Mi ne komprenas vian problemon.
Se oni klakas sur vorton oni ne volas scii kiom da trafoj estas trovitaj.
La respondo:
4 trafoj
certe mirigus vin.
Do la respondo:
neniuj trafoj
certe estas ĝusta.