Al la enhavo

Berlina Manifesto por la Unueco de Esperanto

de Kirilo81, 2014-junio-25

Mesaĝoj: 53

Lingvo: Esperanto

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-julio-11 15:54:23

novatago:Ne manĝigu trolojn
http://vortaro.net/?w=trolo :MDR:

> Neniu diris ke la aliaj lingvoj ne funkcias, dio mia estas nekredeble

1. Mi ne kredas je iu dio

2. Mi diras ke la "aliaj" krokodilaj lingvoj ne funkcias

> > Kiu nuanco estas inter "komento" kaj "komentario"?

> koment-, nova formo sinonima al la unuradika komentari-

http://vortaro.net/?w=komento

> koment/i(B) (tr)
> 2 (evi) = komentarii: komenti antikvan aŭtoron(B).

Ne klaras malgajo.gif

komentoj [KOMP] Vortoj en komputila programo, kiujn ignoras la komputilo, sed kiuj servas por helpi homon kompreni la programon.

tradukilo aux interpretilo

Johan_Derks (Montri la profilon) 2014-julio-23 07:37:46

*Ni insiste petas* ĉiun esperantiston energie kontraŭstari la ektuŝon de la lingva unueco de Esperanto fare de „akademianoj“ agantaj kontraŭ la Fundamento. Eblecojn por ekagi ni listigas en la *Aldonaĵo al tiu Berlina Manifesto*.

La Berlina manifesto havas tre bonan intencon, sed ghia formo vershajne ne havos la deziratan efikon inter la esperantistaro.
Mi tiras vian atenton al propono, kiun mi komencas lanchi en selektitaj retdiskutlistoj, esperante, ke la iniciatintoj de la Berlina Manifesto kunlaboros por realigo de tiu propono.

Karaj legantoj,

Char jam dum duona jaro la retdiskutpagho de AdE-diskuto estas formale fermita kaj mi ne vidas iujn signojn de laksigho de la gvidantaro de AdE, mi opinias, ke la tempo venis por ekagi.
Mi jam longe konsideras, chu estus bone prepari por konferenco de esperantistoj, kiuj volas stari en la tradicio de la Deklaracio de Esperantismo kaj do de la Fundamento, sub la moto "Sur la Fundamento - por unueco de la Lingvo".
En tia konferenco estus allasataj nur spertaj esperantistoj, kiuj volas kontribui al reformo de la Akademio de Esperanto.
Kelkaj principoj povus esti, ke
la Akademio refundighas en la esperantistaro, konforme al la ideoj de Helmut Velger (la AdE ne plu estas "sendependa", vidu artikolon 1 de la statuto de la AdE !)
la Akademio faru pli ol "kontroli" la evoluon de la lingvo, sed - ekzemple - "akompani" ghin (por ne diri: "gvidi" ghin)
en la Proceduro forfalas la kondicho, ke "Se temas pri ŝanĝoj de pli fruaj decidoj de la Akademio aŭ de la Lingva Komitato, la aprobo de almenaŭ du trionoj de ĉiuj membroj estas necesa".
la postenperiodo de Akademianoj estos limigita al nau jaroj, sen reelekteblo.
la alveno de balotoj por novaj kandidatoj estu fiksita, tiel ke ghi estos vaste konata en la esperantistaro
la informigho pri kandidatoj, fare de la Prezidanto de la Akademio, estu registrita kaj publikigita, kun la ebleco de kontrauuloj pri kandidatigo de iu persono, montri al faktoj, kiuj faras lin/shin ne-tauga por membreco
la kvalifikoj necesaj por esti elektebla kiel kandidato estu reredaktitaj
la akademianoj devas plenumi iujn taskojn, interalie la respondadon, ekz. en retdiskutlistoj, kaj respondecon al la esperanta publiko pri siaj kvalifikoj kaj laboroj
la vochdonkonduto de individuaj komitatanoj, inkluzive de foresto de sesioj au ne-partopreno al perreta vochdonado, estas publika

Grava kondicho por fortigi la autoritaton de la Akademio estus, ke formighu iu grupo de redaktistoj de esperantaj revuoj (kaj verkistoj) por apliki lojale la decidojn de la Akademio. Kompense oni povus aljughi al redaktistoj de gravaj revuoj iun "kvalitan postenon" en la Akademio.

Dum la kongreso grava aktivado estos formuli manierojn por kodigi gramatikajn regulojn, kiuj ne apartenas al la Fundamenta Gramatiko, sed en la plimulto de naciaj lingvoj jam delonge estas kodigitaj, precipe se temas pri solvoj de strechoj inter ekz. la 15a regulo kaj la 11a regulo kaj atente al tio, ke oni trovu regulojn, kiuj ne fremdigas Esperanton de la fontlingvoj.
(Por tamen doni iun subjektivan konkretigon de tia kodigo: mi favorus, ke venu solvo pri la demando, kiuj el la internaciaj vortoj finighantaj je -logo, -grafo estu la fundamenta vorto, de kiu chiuj ceteraj vortoj kun la sama etimologia deveno estu derivita de ghi. Oni povus ekz. decidi, ke - kiel fina solvo au kiel unua pasho en evoluigo de solvoj - la fakuloj, spertuloj, profesiuloj de iu fako au scienco, finighanta je -io, esti -isto anstatau -iisto)

Por plue konkretigi la ideon de reformo de la Akademio, mi pensas pri kongreso en 2016 en Beogrado.

Johan Derks

akueck (Montri la profilon) 2014-julio-24 14:53:14

Johan_Derks:Mi jam longe konsideras, chu estus bone prepari por konferenco de esperantistoj, kiuj volas stari en la tradicio de la Deklaracio de Esperantismo kaj do de la Fundamento, sub la moto "Sur la Fundamento - por unueco de la Lingvo".
Bona ideo. Sed mi timas, ke estos konferenco kun maksimume kvar homoj: Bernhard Pabst, Cyril Brosch, Johan Derks kaj mi, char: La ideo, estontece havi taugan Akademion, ech ne sufiche agigas tiajn homojn, kiuj pro sia instru-agado povus tre bone plugi la kampon, do homojn, kiel ekzemple la SES-instruiston Johannes Mueller; bonvole notu lian mesaghon de 2014-07-23 16:53:00 en tiu chi temfadeno.

Reen al la supro