შინაარსის ნახვა

Ĉu vi havas la internan ideon?

baibaibibi-ისა და 28 ივნისი, 2014-ის მიერ

შეტყობინებები: 23

ენა: Esperanto

lagtendisto (მომხმარებლის პროფილი) 9 აგვისტო, 2014 11:53:37

Konzepto de 'interna ideo de lingvo esperanto' estas politika volanta mito, kia 'vendo apetitigilo' por disvastigi planlingvo esperanto. Ekzempla por alia planlingvo, evitado de multinterpreto, tio estas 'vendo apetitigilo' de planlingvo Loĵbano. Tiel oni celas disvastigi planlingvo Loĵbanon. Ekzemple, kreado de modernhebrea lingvo (Ivrit), tio estis kia 'vendo apetitigilo' por durigi Israela naciaŝtateco. Ekzemple, kreado de germana lingvo laŭ Duden, tio estis kia 'vendo apetitigilo' por durigi germana naciaŝtateco.

Ĉiu lingvo enhavas ĉefcelo. Ĉiu lingvo celas esti utileca, kia komunikilo por eksprimi sin al aliaj, kia komunikilo por kompreni de tio, kion aliaj volas eksprimi al mi.

Ivalbe (მომხმარებლის პროფილი) 9 აგვისტო, 2014 12:09:29

Laŭ mi, Esperanto ne estas religio, Eo estas helplignvo. Esperantistoj estas homoj kiuj parolas tiun neutralan lingvon. Se mi lernus alilanda lingvo, ĉu mi devus pensi kiel la homoj el tiu lando??

rundvlp (მომხმარებლის პროფილი) 9 აგვისტო, 2014 19:53:14

baibaibibi:Mi volus scii ĉu vi havas iasence la internan ideon, ĉu vi sentas ion similan al la interna ideo priskribita de Zamenhof?
Mi lernis (kaj lernadas)Esperanton pro tiu interna ideo.

rapn21 (მომხმარებლის პროფილი) 12 აგვისტო, 2014 14:10:44

Jes mi havas la interna ideo. Al mi, la interna ideo estas la deziro paroli kun multaj da homoj en multaj de landoj egale. Ne estas tutmondo paco, sed estas respeka kaj komprenema.

kaŝperanto (მომხმარებლის პროფილი) 12 აგვისტო, 2014 14:46:16

Lakiro:
kaŝperanto:Se vi ne havas la internan ideon vi ne estas Esperantisto
Stranga aserto. Se vi ne havas la internan ideon, do vi simple parolas angle.
Povas esti mi tre eraras. Verŝajne ĉiuj angle parolantaj homoj (usonanoj, skotoj, aŭstralianoj ktp) havas internan ideon.
???Kial vi ligas anglalingvon al interna ideo???
Mi tute ne komprenas vin.

Mi argumentas ke Esperantistoj havas internan ideon (iugrade). Ĉiuj aliaj parolantoj de Esperanto simple parolas Esperanton kaj ne estas Esperantisto. Tre simplas.

Altebrilas (მომხმარებლის პროფილი) 12 აგვისტო, 2014 17:55:00

LMHO, ĉiu esperantisto havas sian propran opinion, pri kio estas LA interna ideo.

Ekzemple, mi mem kredis, ke la Interna ideo, aŭ almenaŭ unu el ĝiaj tujaj konsekvencoj, estas provado por kompreni la malsamecon de niaj opinioj, kaj klopodoj por adopti - eĉ provizore - la vidpunkton de aliulo. Plejofte, tiu malsameco fontas el la malsama medio en kiu vivas la alia, kaj komuniki pri tio helpas kompreni, ke tio, kio estas elvidebla por mi ne estas tia por alia persono, ĉefe se temas pri malsamkulturano.

Sed mi konstatis, ke aliaj forumanoj, ekzemple ne vidas la aferon tiumaniere.

Do mi kredas senti ion similan, sed ne certas, ke ĉiuj same sentas.

Kyu (მომხმარებლის პროფილი) 12 აგვისტო, 2014 23:34:58

Mi ne konsentas la ideon de Zamenhoff. Mi timas ke kun internacia lingvo, multaj ligvoj mortos. Mi kredas ke homoj estas relativaj mallaboremaj, do maluzus ian internacia ligvon. Spite tiu, mi tamen amas esperanton.

Eĉ kiam ĝi ne kunigas la mundon, ĝi faras ke mi sentas kiel mi apartenas al pli malpli granda grupo. En kiu, iu ajn povas esti membro, kiu lernas esperanton. Ĝi estas la ligvo de tiuj kiuj lernas ĝin. Mi opinias tion. Se vi lernas esperanton, tiam ĝi estas la via. Kaj ĝi estas nun la mia. Mi kiam ajm mi aŭskulatas muzikon, mi aŭdas homojn kiuj lernis esperanton kaj estas samaj kiel mi. Kiuj estas en tiu komunumo kun mi. Kaj en tute romantika maniero, ni estas kiel familio. Ankaŭ ĉi tie en Lernu, ni komprenas nin (iom).

patrik (მომხმარებლის პროფილი) 13 აგვისტო, 2014 15:54:06

rapn21:Jes, mi havas la interna ideon. Laŭ mi, la interna ideo estas la deziro paroli kun multaj homoj el diversaj landoj egale. Ne (nepre) estos tutmonda paco, sed (almenaŭ) estos respekto kaj komprenemo.
Konsentite.

kaŝperanto (მომხმარებლის პროფილი) 13 აგვისტო, 2014 15:58:57

@Kyu
Mi dubas ke Esperanto mortigus aliajn lingvojn. Fakte, mi pensas ke ĝi konservus la naciajn lingvojn. Lerni anglan lingvon bezonas multe pli da tempo, mono, ktp ol lerni Esperanton.

Per Esperanto kultura perdo iĝas kultura miksado. Mi tre ŝatis la fadenon pri diraĵoj/proverboj el diversaj lingvoj. Estas tre interese ke ni elpensis tre similajn proverbojn.

Mi revortigas miajn pensojn pri la internan ideon. Mi taksas Esperanton kiel arto/povo: estas ŝatokupuloj kaj estas istoj. Vere, la vorto "isto" ja indikas ke "Esperantisto" signifas ke Esperanto estas iom pli ol ŝatokupo por ĉi tiu homo. Nur Esperantistoj devas havi la internan ideon.

Urho (მომხმარებლის პროფილი) 14 აგვისტო, 2014 06:53:29

kaŝperanto:@Kyu
Mi dubas ke Esperanto mortigus aliajn lingvojn. Fakte, mi pensas ke ĝi konservus la naciajn lingvojn. Lerni anglan lingvon bezonas multe pli da tempo, mono, ktp ol lerni Esperanton.
Mi tute samopinias; ekzemple miaj scioj de la gepatra lingvo (la finna) pro Esperanto estas nun pli profundaj ol antaŭe. ridulo.gif

ზემოთ დაბრუნება