Ĉu vi havas la internan ideon?
baibaibibi, 2014 m. birželis 28 d.
Žinutės: 23
Kalba: Esperanto
lagtendisto (Rodyti profilį) 2014 m. rugpjūtis 9 d. 11:53:37
Ĉiu lingvo enhavas ĉefcelo. Ĉiu lingvo celas esti utileca, kia komunikilo por eksprimi sin al aliaj, kia komunikilo por kompreni de tio, kion aliaj volas eksprimi al mi.
Ivalbe (Rodyti profilį) 2014 m. rugpjūtis 9 d. 12:09:29
rundvlp (Rodyti profilį) 2014 m. rugpjūtis 9 d. 19:53:14
baibaibibi:Mi volus scii ĉu vi havas iasence la internan ideon, ĉu vi sentas ion similan al la interna ideo priskribita de Zamenhof?Mi lernis (kaj lernadas)Esperanton pro tiu interna ideo.
rapn21 (Rodyti profilį) 2014 m. rugpjūtis 12 d. 14:10:44
kaŝperanto (Rodyti profilį) 2014 m. rugpjūtis 12 d. 14:46:16
Lakiro:???Kial vi ligas anglalingvon al interna ideo???kaŝperanto:Se vi ne havas la internan ideon vi ne estas EsperantistoStranga aserto. Se vi ne havas la internan ideon, do vi simple parolas angle.
Povas esti mi tre eraras. Verŝajne ĉiuj angle parolantaj homoj (usonanoj, skotoj, aŭstralianoj ktp) havas internan ideon.
Mi tute ne komprenas vin.
Mi argumentas ke Esperantistoj havas internan ideon (iugrade). Ĉiuj aliaj parolantoj de Esperanto simple parolas Esperanton kaj ne estas Esperantisto. Tre simplas.
Altebrilas (Rodyti profilį) 2014 m. rugpjūtis 12 d. 17:55:00
Ekzemple, mi mem kredis, ke la Interna ideo, aŭ almenaŭ unu el ĝiaj tujaj konsekvencoj, estas provado por kompreni la malsamecon de niaj opinioj, kaj klopodoj por adopti - eĉ provizore - la vidpunkton de aliulo. Plejofte, tiu malsameco fontas el la malsama medio en kiu vivas la alia, kaj komuniki pri tio helpas kompreni, ke tio, kio estas elvidebla por mi ne estas tia por alia persono, ĉefe se temas pri malsamkulturano.
Sed mi konstatis, ke aliaj forumanoj, ekzemple ne vidas la aferon tiumaniere.
Do mi kredas senti ion similan, sed ne certas, ke ĉiuj same sentas.
Kyu (Rodyti profilį) 2014 m. rugpjūtis 12 d. 23:34:58
Eĉ kiam ĝi ne kunigas la mundon, ĝi faras ke mi sentas kiel mi apartenas al pli malpli granda grupo. En kiu, iu ajn povas esti membro, kiu lernas esperanton. Ĝi estas la ligvo de tiuj kiuj lernas ĝin. Mi opinias tion. Se vi lernas esperanton, tiam ĝi estas la via. Kaj ĝi estas nun la mia. Mi kiam ajm mi aŭskulatas muzikon, mi aŭdas homojn kiuj lernis esperanton kaj estas samaj kiel mi. Kiuj estas en tiu komunumo kun mi. Kaj en tute romantika maniero, ni estas kiel familio. Ankaŭ ĉi tie en Lernu, ni komprenas nin (iom).
patrik (Rodyti profilį) 2014 m. rugpjūtis 13 d. 15:54:06
rapn21:Jes, mi havas la interna ideon. Laŭ mi, la interna ideo estas la deziro paroli kun multaj homoj el diversaj landoj egale. Ne (nepre) estos tutmonda paco, sed (almenaŭ) estos respekto kaj komprenemo.Konsentite.
kaŝperanto (Rodyti profilį) 2014 m. rugpjūtis 13 d. 15:58:57
Mi dubas ke Esperanto mortigus aliajn lingvojn. Fakte, mi pensas ke ĝi konservus la naciajn lingvojn. Lerni anglan lingvon bezonas multe pli da tempo, mono, ktp ol lerni Esperanton.
Per Esperanto kultura perdo iĝas kultura miksado. Mi tre ŝatis la fadenon pri diraĵoj/proverboj el diversaj lingvoj. Estas tre interese ke ni elpensis tre similajn proverbojn.
Mi revortigas miajn pensojn pri la internan ideon. Mi taksas Esperanton kiel arto/povo: estas ŝatokupuloj kaj estas istoj. Vere, la vorto "isto" ja indikas ke "Esperantisto" signifas ke Esperanto estas iom pli ol ŝatokupo por ĉi tiu homo. Nur Esperantistoj devas havi la internan ideon.
Urho (Rodyti profilį) 2014 m. rugpjūtis 14 d. 06:53:29
kaŝperanto:@KyuMi tute samopinias; ekzemple miaj scioj de la gepatra lingvo (la finna) pro Esperanto estas nun pli profundaj ol antaŭe.
Mi dubas ke Esperanto mortigus aliajn lingvojn. Fakte, mi pensas ke ĝi konservus la naciajn lingvojn. Lerni anglan lingvon bezonas multe pli da tempo, mono, ktp ol lerni Esperanton.