Ĉu vi havas la internan ideon?
de baibaibibi, 28 de juny de 2014
Missatges: 23
Llengua: Esperanto
raffadalbo (Mostra el perfil) 14 d’agost de 2014 15.30.29
Oni povas paroli iun nacian lingvon ĉar ĝi estas onia denaska lingvo aŭ la lingvo de la lando kie oni loĝas aŭ lingvo utila dum oniaj vojaĝoj aŭ pro onia laboro... Tre malofte tiuj ĉi povas esti taŭgaj kialoj por Esperantistoj. Eĉ denaskuloj ofte bezonas alian lingvon ĉiutage; do, kial daŭre paroli Esperante?
Altebrilas:LMHO, ĉiu esperantisto havas sian propran opinion, pri kio estas LA interna ideo.La respondo ne estas la sama por ĉiuj.
Tamen, estas io komuna preskaŭ al ĉiuj (esceptoj ĉiam ekzistas): la deziro de egaleco inter la lingvoj kaj inter la popoloj, la serĉado de internacia lingvo sen neutilaj malsimplaĵoj; ne malofte, ankaŭ la espero ke, pere de tia internacia lingvo, oni faciligos pacon kaj demokration. Tiu komuna, nedifinata sento estas, laŭ mi, la interna ideo.
raffadalbo (Mostra el perfil) 14 d’agost de 2014 16.01.06
* Kelke da homoj simple ŝatas la etoson kiam ili renkontiĝas aliajn esperantistojn; en tia okazo, nekonscie, ili ŝatas la ideon inspirantan tian etoson; do, ili konsentas kun la interna ideo, sed ili ne konscias pri tio.
* Esceptoj ja ekzistas kaj ja estas permesataj kaj permesendaj. Sed, laŭ mi, ilia kvanto estas tre malgranda: eble 0,1% aŭ 0,01%.
* Estas ankaŭ homoj kiuj lernis Esperanton kaj ne plu uzas ĝin. Ofte ili estas la esperanto-parolantoj kiuj perdis la internan ideon.
* Fine, mi volas respondi al Terurĉjo:
Terurĉjo:Dum sovetunio mi havis ion similan al la interna ideo. Post la falo de sovetunio kaj malapero de la fera kurteno mi konvinkiĝis, ke la ideo estas nur bela revo, neniam efektiviĝonta.Pri kia ideo vi temas? Mi opinias ke ĝi ne estis vere simila al nia interna ideo, kaj ĝi malaperis ĉar ĝi estis ne nur reva, sed erara.
Ĉiel, la interna ideo ne estas profetaĵo pri eventoj okazontaj; male, ĝi estas deziro pri eventoj okazindaj kaj sinteno pri justeco kaj egaleco.
robbkvasnak (Mostra el perfil) 14 d’agost de 2014 16.54.36