Ir ao conteúdo

Supersignoj

de akueck, 30 de junho de 2014

Mensagens: 109

Idioma: Esperanto

akueck (Mostrar o perfil) 3 de julho de 2014 16:43:05

horsto:
Kion diri pri tia obstineco? Mi ne scias kion diri. Vi estas vera strangulo kaj tute ne havas sencon diskuti kun vi.
"Obstineco" kaj "strangulo" ne estas objektivaj argumentoj, sed pruvo de tio, ke ekzistas diskriminacio je aliaj homoj lau tio, kiun skribsistemon ili uzas.

Fakte mi ankau ne volas multe diskuti pri marghenaj temoj, kiel ekzemple "supersignoj". Chi-kuntekste mi rememorigas pri tio, kial mi entute estigis tiun chi temfadenon: Okazis, ke en la temfadeno Berlina Manifesto por la Unueco de Esperanto - grava afero - kundiskutanto deflankigis aliajn al la supersigna temo. Tial por ghi mi kreis tiun chi apartan temfadenon, por ke prie en ghi forumanoj povu petoladi ghislacighe kaj espereble ne plu ghenos la gravan alian temfadenon.

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

AlfRoland (Mostrar o perfil) 3 de julho de 2014 20:21:12

Iippa:Man kan ju veta om det är fråga om höra eller hora? Iu scias
ke unu vorto povas signifi au eldiri en du manieroj?
I sammansatta ord är det inte lika enkelt. T ex spårvägshållplatserna "Hörsalsparken" och "Rådhuset" i Norrköping.
Horsalsparken och Radhuset kan lätt missförstås.

En kunmetitaj vortoj ne estas same simpla. Ekzemple la tramhaltejoj "Hörsalsparken" kaj "Rådhuset" en Norrköping.
Estas facile miskompreni "Horsalsparken" kaj "Radhuset".

vicentesales (Mostrar o perfil) 3 de julho de 2014 23:52:09

sandreus:@vicentesales
Sed, la ĉapelitaj literoj estas la sola afero kiu ne havas konsenton inter esperantistoj kaj forigas novajn esperantistojn.
La Akademio de Esperanto devus kunigi lingvistojn el la tuta mondo por fari la definitivan ŝanĝon kiu faros Esperanton vere internacia lingvo.
Se la ĉapelitaj literoj al iu vere pikas la okulojn, do tio estas ilia propra problemo.
Rilate lingvistoj el la tuta mondo, do ili ne rajtas, ĉar mem Z ne stis lingvisto. Ĉiuokaze mi certas, ke la plimulto de esperantistoj por konservado de la ĉapelitaj literoj. Kaj ĉiu preferu uzi tiujn belegajn literojn! Ĝenerale ni ne faru el muŝo elefanton. ridulo.gif

Amike
Sandreus
La ĉapelitaj literoj ne estas malbelaj, sed estas nenecesa se nia ordinara klavaro povas anstatauxi ilin.

Mi ne dubas ke la plimulto da esperantistoj preferas la konservado, ĉar ili defendas la fundamento kiel religiuloj.

Pro tio, la aliuloj, kiu volas uzi Esperanton kiel praktika lingvo, rezignas disvastigi ĝin.

nornen (Mostrar o perfil) 4 de julho de 2014 02:47:34

vicentesales:estas nenecesa se nia ordinara klavaro povas anstatauxi ilin
Kio ekzakte estas "nia" "ordinara" klavaro?

nornen (Mostrar o perfil) 4 de julho de 2014 02:47:34

vicentesales:estas nenecesa se nia ordinara klavaro povas anstatauxi ilin
Kio ekzakte estas "nia" "ordinara" klavaro?

m_v (Mostrar o perfil) 4 de julho de 2014 06:20:09

akueck:"Obstineco" kaj "strangulo" ne estas objektivaj argumentoj, sed pruvo de tio, ke ekzistas strangulodiskriminacio je aliaj homoj lau tio, kiun skribsistemon ili uzas.
Mi subtenas vian opinion. Pri kio oni diskutas tie ĉi? Ni ĉiuj bone komprenas ĉiun tekston kun supersignoj, ĉiun tekston skribitan en la H-sistemo kaj ĉiun tekston skribitan en la X-sistemo. Tiel longe, kiel ĉiuj komprenas unu la alian, la skribsistemo estu tute libere elektebla de ĉiu forumano.

Urho (Mostrar o perfil) 4 de julho de 2014 06:51:47

Se ni čiuj skribus per iu ajn sistemo publike, tio estus xaoso! Do – čar en lernu! (kaj en aliaj paqaroj) la texniko ebligas uzi la verajn čapelitajn literojn de Esperanto (ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj ŭ), mi rekomendas uzi ilin.

m_v (Mostrar o perfil) 4 de julho de 2014 11:12:44

Urho:Se ni čiuj skribus per iu ajn sistemo publike, tio estus xaoso! Do – čar en lernu! (kaj en aliaj paqaroj) la texniko ebligas uzi la verajn čapelitajn literojn de Esperanto (ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj ŭ), mi rekomendas uzi ilin.
Mi ne parolis pri ĉiu ajn sistemo, sed pri la tri plej kutimaj skribsistemoj. Vizitu la paĝon de la Akademio, kaj vi vidos, ke oni povas elekti ĉiun el tiuj tri sistemoj por montri la paĝon. Tiujn tri sistemojn (kun supersignoj, H-skribe kaj X-skribe) ĉiu esperantisto devus koni kaj kompreni; do laŭ mi estas tute bone, ke Andreas Kück preferas uzi la H-skribmanieron ĉi tie.

vicentesales (Mostrar o perfil) 4 de julho de 2014 15:46:40

nornen:
vicentesales:estas nenecesa se nia ordinara klavaro povas anstataŭi ilin
Kio ekzakte estas "nia" "ordinara" klavaro?
La "usona klavaro", estas plej bona.
(estas nenecesa uzi tiujn ĉapelitajn literojn se la 26 literoj de usona klavaro povas simple anstataŭi ilin)

Legu sugeston ĉe suba ligilo, la parolata lingvo ne ŝanĝiĝas:
https://docs.google.com/document/d/1p-xWKMTmCNOVwV...

m_v (Mostrar o perfil) 4 de julho de 2014 18:50:50

vicentesales:Legu sugeston ĉe suba ligilo, la parolata lingvo ne ŝanĝiĝas:
https://docs.google.com/document/d/1p-xWKMTmCNOVwV...
Vi malpravas. Fonologie la sonoj de la paroj “ts/c”, “tŝ/ĉ” kaj “dĵ/ĝ” ne estas prononcataj same: Dum ĉe “ts”, “tŝ” kaj “dĵ” oni parolas du plenajn kaj apartajn konsonantojn, kiuj ĉiam estas dividitaj per silabolimo [t.s], [t.ʃ] kaj [d.ʒ], la literoj “c”, “ĉ” kaj “ĝ” estas ekfrotaj konsonantoj, en kiuj do la unua “parto” ne estas plene prononcata: [t͡s], [t͡ʃ] kaj [d͡ʒ]. Mi ankaŭ citu PMEG-on:

PMEG:En TS, TŜ kaj DĴ oni povas elparoli la eksplodan sonon kun plena rompo de la baro. En C, Ĉ kaj Ĝ la baro neniam estas plene rompata. Estus eraro elparoli ekz. C kiel plenan T + plenan S.
Via aserto, ke “la parolata lingvo ne ŝanĝiĝas” kun la proponita “ŝanĝo en la esperanta ortografio” estas do erara, ĉar la propono permesus elparoli “c” same kiel “ts”, kio ne eblas.

De volta à parte superior