Al contingut

Supersignoj

de akueck, 30 de juny de 2014

Missatges: 109

Llengua: Esperanto

horsto (Mostra el perfil) 4 de juliol de 2014 23.04.54

akueck:
Fakte mi ankau ne volas multe diskuti pri marghenaj temoj, kiel ekzemple "supersignoj". Chi-kuntekste mi rememorigas pri tio, kial mi entute estigis tiun chi temfadenon: Okazis, ke en la temfadeno Berlina Manifesto por la Unueco de Esperanto - grava afero - kundiskutanto deflankigis aliajn al la supersigna temo. Tial por ghi mi kreis tiun chi apartan temfadenon, por ke prie en ghi forumanoj povu petoladi ghislacighe kaj espereble ne plu ghenos la gravan alian temfadenon.
Mi rekomendas al ĉiu partoprenantoj en ĉi tiu fadeno legi ĉi tiun mesaĝon de akueck. Li kreis ĉi tiun fadenon ĉar li volis forigi la stultulojn, kiuj diskutas pri ĉi tia marĝena temo, el alia "gravega" fadeno.
Kiel mi jam diris, ne valoras la penon diskuti kun tia homo.

vicentesales (Mostra el perfil) 5 de juliol de 2014 1.58.02

m_v:
vicentesales:Legu sugeston ĉe suba ligilo, la parolata lingvo ne ŝanĝiĝas:
https://docs.google.com/document/d/1p-xWKMTmCNOVwV...
Vi malpravas. Fonologie la sonoj de la paroj “ts/c”, “tŝ/ĉ” kaj “dĵ/ĝ” ne estas prononcataj same: Dum ĉe “ts”, “tŝ” kaj “dĵ” oni parolas du plenajn kaj apartajn konsonantojn, kiuj ĉiam estas dividitaj per silabolimo [t.s], [t.ʃ] kaj [d.ʒ], la literoj “c”, “ĉ” kaj “ĝ” estas ekfrotaj konsonantoj, en kiuj do la unua “parto” ne estas plene prononcata: [t͡s], [t͡ʃ] kaj [d͡ʒ]. Mi ankaŭ citu PMEG-on:

PMEG:En TS, TŜ kaj DĴ oni povas elparoli la eksplodan sonon kun plena rompo de la baro. En C, Ĉ kaj Ĝ la baro neniam estas plene rompata. Estus eraro elparoli ekz. C kiel plenan T + plenan S.
Via aserto, ke “la parolata lingvo ne ŝanĝiĝas” kun la proponita “ŝanĝo en la esperanta ortografio” estas do erara, ĉar la propono permesus elparoli “c” same kiel “ts”, kio ne eblas.
Multajn parajn konsonantojn vi povas paroli aparte aŭ ne. Praktike la paroj ks, gv, kv, pr, kl kaj aliaj estas parolataj kiel unu konsonanto. Do, ts, kaj , ankaŭ povas.

Iippa (Mostra el perfil) 5 de juliol de 2014 1.59.30

Jag har i min klaviatur direkt, vad som behövs i svenskan. Sed tiaj esperantaj strangaj signoj ne havas kaj ne bezonas.
Mvh I
AlfRoland:
Iippa:Man kan ju veta om det är fråga om höra eller hora? Iu scias
ke unu vorto povas signifi au eldiri en du manieroj?
I sammansatta ord är det inte lika enkelt. T ex spårvägshållplatserna "Hörsalsparken" och "Rådhuset" i Norrköping.
Horsalsparken och Radhuset kan lätt missförstås.

En kunmetitaj vortoj ne estas same simpla. Ekzemple la tramhaltejoj "Hörsalsparken" kaj "Rådhuset" en Norrköping.
Estas facile miskompreni "Horsalsparken" kaj "Radhuset".

marcuscf (Mostra el perfil) 5 de juliol de 2014 6.53.24

Karuloj, oni bezonas iom pli da toleremo!

Ĉu Ĉ kaj CH estas fundamentaj kaj gravaj por unueco de Esperanto? Jes.
Ĉu la ĉapeloj kelkfoje okazigas teknikajn problemojn? Ankoraŭ jes.
Ĉu grandega ortografia reformo kaŭzus konfuzon? Jes.
Ĉu CX estas utila tekniko, vaste komprenata? Jes.
Ĉu CX kompareblas al ortografia reformo? Ne.
Ĉu oni bezonas kvereli pro ĉiu persona decido inter ĉ, ch, kaj cx? Ne!

akueck (Mostra el perfil) 5 de juliol de 2014 7.51.29

horsto:
akueck:
Fakte mi ankau ne volas multe diskuti pri marghenaj temoj, kiel ekzemple "supersignoj". Chi-kuntekste mi rememorigas pri tio, kial mi entute estigis tiun chi temfadenon: Okazis, ke en la temfadeno Berlina Manifesto por la Unueco de Esperanto - grava afero - kundiskutanto deflankigis aliajn al la supersigna temo. Tial por ghi mi kreis tiun chi apartan temfadenon, por ke prie en ghi forumanoj povu petoladi ghislacighe kaj espereble ne plu ghenos la gravan alian temfadenon.
Mi rekomendas al ĉiu partoprenantoj en ĉi tiu fadeno legi ĉi tiun mesaĝon de akueck.
Prave. Estas chiam rekomendinde legi miajn mesaghojn ridulo.gif

horsto:Li kreis ĉi tiun fadenon ĉar li volis forigi la stultulojn, kiuj diskutas pri ĉi tia marĝena temo, el alia "gravega" fadeno.
Nomi forumanojn "stultuloj", tio chi ne estas mia faro, sed via.

horsto:Kiel mi jam diris, ne valoras la penon diskuti kun tia homo.
Eble ne por vi valoras tian penon. Sed eble ja por aliaj forumanoj. Do bonvole chesu fi-agitadi kontrau mi kaj chesu nomi forumanojn "stultuloj". Anticipan dankon.

Amike

Andreas

--
Andreas Kueck

Fenris_kcf (Mostra el perfil) 5 de juliol de 2014 8.06.02

m_v:Vi malpravas. Fonologie la sonoj de la paroj “ts/c”, “tŝ/ĉ” kaj “dĵ/ĝ” ne estas prononcataj same: Dum ĉe “ts”, “tŝ” kaj “dĵ” oni parolas du plenajn kaj apartajn konsonantojn, kiuj ĉiam estas dividitaj per silabolimo [t.s], [t.ʃ] kaj [d.ʒ], la literoj “c”, “ĉ” kaj “ĝ” estas ekfrotaj konsonantoj, en kiuj do la unua “parto” ne estas plene prononcata: [t͡s], [t͡ʃ] kaj [d͡ʒ]. Mi ankaŭ citu PMEG-on:
Nu, jes; estas diferencaj sonoj. Sed ili estas tiel simila, ke estus senca uzi la samajn literojn por ambaŭ.
Aldone: Ĉu vi rimarkis, ke ne ekzistas litero por la sono [d͡z]?

m_v (Mostra el perfil) 5 de juliol de 2014 8.32.03

Fenris_kcf:Nu, jes; estas diferencaj sonoj. Sed ili estas tiel simila, ke estus senca uzi la samajn literojn por ambaŭ.
Aldone: Ĉu vi rimarkis, ke ne ekzistas litero por la sono [d͡z]?
Mi ja rimarkis tion, sed tio laŭ mi estas pro la malofteco de [d͡z]. Tiu sono estas ja nur en kelkaj vortoj kiel “edzo”. Krome, propra litero por la sono [d͡z] estus bezonata nur, se ekzistus sufiĉe da vortoj, en kiuj la literoj “dz” estas dividitaj per radiko- kaj silabolimo; en tiaj okazoj “dz” ne montrus [d͡z], sed [d.z]. Mi tamen ankoraŭ neniam trovis tiajn vortojn.

Urho (Mostra el perfil) 5 de juliol de 2014 8.59.54

akueck:Amike

Andreas

--
Andreas Kueck
Parenteze, mi havas etan praktikan peton: Ĉu vi povus forigi ĉi tiun subskribon en viaj mesaĝoj, kiam vi transsendas ilin al lernu!? – Tio estus pli bona sur la ekranetoj, ĉu ne?

Altebrilas (Mostra el perfil) 5 de juliol de 2014 11.54.10

marcuscf:Karuloj, oni bezonas iom pli da toleremo!

Ĉu Ĉ kaj CH estas fundamentaj kaj gravaj por unueco de Esperanto? Jes.
Ĉu la ĉapeloj kelkfoje okazigas teknikajn problemojn? Ankoraŭ jes.
Ĉu grandega ortografia reformo kaŭzus konfuzon? Jes.
Ĉu CX estas utila tekniko, vaste komprenata? Jes.
Ĉu CX kompareblas al ortografia reformo? Ne.
Ĉu oni bezonas kvereli pro ĉiu persona decido inter ĉ, ch, kaj cx? Ne!
Tute konsentite! Mi dirus eĉ pli:
Ĉu Toleremo, paco, amikeco, interkompreno, adopto de facila, justa kaj neŭtrala, internacia helplingvo gravas pli ol la ĉapelitaj literoj: JES!!!

Urho (Mostra el perfil) 5 de juliol de 2014 11.57.59

marcuscf:Karuloj, oni bezonas iom pli da toleremo!

Ĉu Ĉ kaj CH estas fundamentaj kaj gravaj por unueco de Esperanto? – Jes.
Ĉu la ĉapeloj kelkfoje okazigas teknikajn problemojn? – Ankoraŭ jes.
Ĉu grandega ortografia reformo kaŭzus konfuzon? – Jes.
Ĉu CX estas utila tekniko, vaste komprenata? – Jes.
Ĉu CX kompareblas al ortografia reformo? – Ne.
Ĉu oni bezonas kvereli pro ĉiu persona decido inter ĉ, ch, kaj cx? – Ne!
Jes, vi ja tute pravas!

Kiel dirite, al mi ne tre plaĉas la H-sistemo. – Sed sed, se mi deziras legi mesaĝon skribitan per H-sistemo, mi simple uzas la paĝon "Unikoda konvertilo" ĉe la retejo de Komputeko por konverti ĝin. Nu, tio estas iom ŝarĝa, sed ne troe. ridulo.gif
_ _ _ _ _ _
ĝisdatigita: 2014-07-06

Tornar a dalt