Contenido

Paffaligita Malajzia Boing 777

de Andreo Jankovskij, 19 de julio de 2014

Aportes: 324

Idioma: Esperanto

mordaunt (Mostrar perfil) 28 de julio de 2014 04:45:12

robbkvasnak:Estas naŭzige stulte kulpigi Usonon pri la miltemo de Rusio. Vi jam skribas "Novrusio" - se tio ne demaskigas la agreson mi ne scias ... Deklari parton de alia lando "Nov...." diras ĉion. Do, kiam Germanio sub Hitler aneksis Aŭstrion, tiu lando iĝis Novgermanio. Via logiko perdiĝas en propgando.
Tio estas nomo historia: Novorusio

sergejm (Mostrar perfil) 28 de julio de 2014 05:02:17

robbkvasnak:Estas naŭzige stulte kulpigi Usonon pri la miltemo de Rusio. Vi jam skribas "Novrusio" - se tio ne demaskigas la agreson mi ne scias ... Deklari parton de alia lando "Nov...." diras ĉion. Do, kiam Germanio sub Hitler aneksis Aŭstrion, tiu lando iĝis Novgermanio. Via logiko perdiĝas en propgando.
Se vi ne scias historion - ne parolu.
Kiam post milito kun Turkio nunaj Luganska kaj Donecka provincoj estis aliĝita al Rusio, tiu lando estis nomita Novrusio. Ukraino (kiun tiam oni pli ofte nomis Malgrand-rusio, eĉ poloj) okcidente de Dnepro, tiam estis parto de Pollando (Reĉ Pospolitaja). Ĉi tiuj provincoj iĝis parto de Ukrainio nur ekde USSR, kiam oni ne tro zorgis pri limoj inter respublikoj. Poste, Ĥruŝĉev, kiu estis ukrainano, donacis Krimeon al Ukrainio. Posta estro de USSR, Breĵnev ankaŭ estis ukrainano. Stalin, antaŭa estro, estis kartvelo.
Dividu kaj potencu - estas regulo de estroj ekde Romia Imperio.

Pri Aŭstrio:
Frankoj estis ĝermana gento. Ili konkeris Romian provincon Gallia kaj nomis ĝin Neŭstria (Nova regno). Malnova Germanio estis nomita Aŭstrazia (Orienta regno). Poste ŝtato de Frankoj disfalis je Francio kaj Germanio. Poste de Germanio defalis Nederlando, Sviso kaj Aŭstrio. La resta parto de Germanio estis unuiĝita sub estrado de Prusio en 1870 jaro.

Sxak (Mostrar perfil) 28 de julio de 2014 08:55:59

robbkvasnak:Do, kiam Germanio sub Hitler aneksis Aŭstrion, tiu lando iĝis Novgermanio.
Ĉu vere? Ĉu vi ne elpensis tion? Ĉu vi povas doni iujn pruvojn de tio?

Terurĉjo (Mostrar perfil) 28 de julio de 2014 15:32:20

ustra (Mostrar perfil) 28 de julio de 2014 16:27:31

Estas ankaŭ grave scii, ke aviadilo ne falas kiel ŝtonon. Trafigita aviadilo povas flugi kelkaj da kilometroj (40km kaj plu) antaŭ ol ĝi falegas sur teron. Espereble estas klerigota.

mihxil (Mostrar perfil) 28 de julio de 2014 16:38:16

Algis:Estas malagrable rigardi, kiel Miĥil kaj aliaj kriemuloj, nenion sciante jam kulpigas iujn aldonante diversajn epitetojn. Nun, kiam jam venas iuj informoj de ICAO, ĉu ili trovos kuraĝon pardonpeti kaj agnoski, ke tiuj epitetoj la plej taŭgas al ili mem?
Mi tuj diris precize tion kio nun ankaŭ estas dirata. Nome ke la aviadilo tre verŝajne estis paffaligita akcidente fare de rebeloj. Ankaŭ estas klare ke la rebeloj ricevas subtenon de Ruslando.

Kiujn 'epitetojn' mi uzis, kiujn mi nun devus repreni? Ĉu eble ke Putin estas fia kanajlo? Tion mi ne reprenus, ĉar tio restas vero kiel ĉiam.

Ĉu ne tiu tuj diris ke la Ukrainio faris? Tio almenaŭ ne estas vera.

mordaunt (Mostrar perfil) 28 de julio de 2014 16:58:13

mihxil: Nome ke la aviadilo tre verŝajne estis paffaligita akcidente fare de rebeloj.
Tute ne evidente. Ukrainio foje jam faris tion, sekve estas nur logike supozi, ke ankaŭ nun ili faris la samon.

Siberia Airlines Flight 1812

mihxil (Mostrar perfil) 28 de julio de 2014 17:05:14

mordaunt:
mihxil: Nome ke la aviadilo tre verŝajne estis paffaligita akcidente fare de rebeloj.
Tute ne evidente. Ukrainio foje jam faris tion, sekve estas nur logike supozi, ke ankaŭ nun ili faris la samon.
Ĝis nun ĉiuj pli malpli fidindaj fontoj asertas ke estas tiel, kiel mi antaŭe diris kaj nun denove diris. Kulpigi Ukrainio estas je nenio ajn bazita.

ustra (Mostrar perfil) 28 de julio de 2014 17:30:09

mihxil:Ĝis nun ĉiuj pli malpli fidindaj fontoj asertas ke estas tiel, kiel mi antaŭe diris kaj nun denove diris. Kulpigi Ukrainio estas je nenio ajn bazita.
Ĉu tio estas tiel?

ustra:2.
Kial la ukrainia sekretservo konfiskis la registradon de la flugsekureco kaj haltas ĝin sub fermilo?

http://www.zerohedge.com/news/2014-07-18/ukraines-...

Lakiro (Mostrar perfil) 28 de julio de 2014 18:23:41

Mihxil kiel bazara virinaĉo akulumas kotan mensogon el diversaj fifontoj. Iu en nederlanda gazetaro (aŭ en retejoj) kvakas pri "kapablaj ribelantoj", lanĉantaj rusajn raketojn kaj tiu ĉi persono kiel nealtintelekta homo furioze kredas tiun absurdon. Sufiĉas nur mencii pri novorusiaj ribelantoj sen iuj pruvoj kaj tiu homo tuj aperas kun siaj stultaj asertoj. Nun ne ekzistas iuj usonaj aŭ eŭropaj pruvoj. Estas nur granda deziro kulpigi Rusion, kiu en dua mondmilito estis ĉefa rezistanto al monda faŝismo, kiu nun diras la veron pri faŝista kieva reĝimo.
Kiam mankas pruvoj, mihil rememoras modernan kaj belan terminon "Faktoj". Pri kiuj faktoj temas neniu scias, sed pluraj komencas kredi al tiu homo. Obama kriĉas pri faktoj, kiujn neniu vidis kaj neniam vidos. Ĉiuj devas kredi al Obama je lia VORTO. Kaj mihxil ripetas post sia bandita internacia idolo pri elpensita starto de rusia raketo.
Kun sama facileco mi povas konstati, ke la raketon lanĉis mem mihxil. Sed mi komprenas ĉiun falson de tia deklaro. Mi komprenas senutilecon de la disputo pri ukraina kulpo ĉar nia mondo kredas tion, kion ĝi volas kredi.
Reklamitaj usonaj kosmaj sputnikoj certe fotis la momenton de la raketa starto, tamen Usono kaŝas tiujn fotaĵojn. Kial? Ĉar la veron ili ne povas montri. Ili nur povas babili kun nederlandanoj. Dio ĉion vidas!

Volver arriba