Späť na obsah

Paffaligita Malajzia Boing 777

od Andreo Jankovskij, 19. júla 2014

Príspevky: 280

Jazyk: Esperanto

mihxil (Zobraziť profil) 28. júla 2014 17:05:14

mordaunt:
mihxil: Nome ke la aviadilo tre verŝajne estis paffaligita akcidente fare de rebeloj.
Tute ne evidente. Ukrainio foje jam faris tion, sekve estas nur logike supozi, ke ankaŭ nun ili faris la samon.
Ĝis nun ĉiuj pli malpli fidindaj fontoj asertas ke estas tiel, kiel mi antaŭe diris kaj nun denove diris. Kulpigi Ukrainio estas je nenio ajn bazita.

ustra (Zobraziť profil) 28. júla 2014 17:30:09

mihxil:Ĝis nun ĉiuj pli malpli fidindaj fontoj asertas ke estas tiel, kiel mi antaŭe diris kaj nun denove diris. Kulpigi Ukrainio estas je nenio ajn bazita.
Ĉu tio estas tiel?

ustra:2.
Kial la ukrainia sekretservo konfiskis la registradon de la flugsekureco kaj haltas ĝin sub fermilo?

http://www.zerohedge.com/news/2014-07-18/ukraines-...

Lakiro (Zobraziť profil) 28. júla 2014 18:23:41

Mihxil kiel bazara virinaĉo akulumas kotan mensogon el diversaj fifontoj. Iu en nederlanda gazetaro (aŭ en retejoj) kvakas pri "kapablaj ribelantoj", lanĉantaj rusajn raketojn kaj tiu ĉi persono kiel nealtintelekta homo furioze kredas tiun absurdon. Sufiĉas nur mencii pri novorusiaj ribelantoj sen iuj pruvoj kaj tiu homo tuj aperas kun siaj stultaj asertoj. Nun ne ekzistas iuj usonaj aŭ eŭropaj pruvoj. Estas nur granda deziro kulpigi Rusion, kiu en dua mondmilito estis ĉefa rezistanto al monda faŝismo, kiu nun diras la veron pri faŝista kieva reĝimo.
Kiam mankas pruvoj, mihil rememoras modernan kaj belan terminon "Faktoj". Pri kiuj faktoj temas neniu scias, sed pluraj komencas kredi al tiu homo. Obama kriĉas pri faktoj, kiujn neniu vidis kaj neniam vidos. Ĉiuj devas kredi al Obama je lia VORTO. Kaj mihxil ripetas post sia bandita internacia idolo pri elpensita starto de rusia raketo.
Kun sama facileco mi povas konstati, ke la raketon lanĉis mem mihxil. Sed mi komprenas ĉiun falson de tia deklaro. Mi komprenas senutilecon de la disputo pri ukraina kulpo ĉar nia mondo kredas tion, kion ĝi volas kredi.
Reklamitaj usonaj kosmaj sputnikoj certe fotis la momenton de la raketa starto, tamen Usono kaŝas tiujn fotaĵojn. Kial? Ĉar la veron ili ne povas montri. Ili nur povas babili kun nederlandanoj. Dio ĉion vidas!

Lakiro (Zobraziť profil) 28. júla 2014 19:30:52

ĉevino:Lakiro, ci similas soldaton, kiu daŭre batalas forlasita de sia regimento...
Jes. Mi, kiel Don Kiĥot, batalas kontraŭ venta muelilo. Sed rezulte ĉiuj komprenas malican intencon de Okcidento konkeri Rusion. Tio estas usona plano. Provu ĉiuj! Napoleon kaj Hitler jam provis. Ukrainio estas usona orienta pafkampo, kie Usono testas siajn muskolojn kaj dentojn. Laŭ usona plano Rusio devas perdi ĉiujn eŭropajn regionojn. En Kievo regas usona agento Po(t)roŝenko, kies ĉefa tasko estas detrui Ukrainion per la milito kaj ekonomika kolapso. La afero jam estas preskaŭ farita. Nun Usono decidis opinii Ukrainion NATOa amiko kaj tre volas ekspedi siajn militfortojn sur ĝian teritorion. Usono postulas eŭropan apogon. Sed mi devas rimarki... Rusio tuj atakos ĉiujn fremdajn militfortojn en Ukrainio. Tiu teritorio estas regiono de rusiaj interesoj. Ĉu 3a mondmilito? Tion volas Usono.
Po(t)roŝenko, por vi estas preta prizona ĉambro en Magadan!

mordaunt (Zobraziť profil) 29. júla 2014 10:23:39

externalImage.png

La nerefuteblaj pruvoj.

Mikaelo (Zobraziť profil) 29. júla 2014 11:24:54

mihxil: Aliflanke ĉio ŝajnas indiki ke ja estis la separatistoj tre verŝajne helpataj de Ruslando kiuj akcidente faligis la aviadilon, kaj nun kiel senmoralaj kretenoj malaperigas ĉiujn evidentojn.
Kio estas tiu ĉio? Kiamaniere "separatistoj" laŭ vi povis paffaligi la aviadilon, se ili ne havas taŭgan por tio armilon, kaj instruitajn homojn. De kie vi prenis, ke Rusio helpas al la defendantoj de siaj hejmoj per armiloj? Ĉu vi aŭ iu havas faktojn? Rusio helpas nur humanece, per medikamentoj, vesto, manĝaĵo, helpas al fuĝintoj el Ukrainio.
Kaj male objektivaj faktoj estis publikigitaj fare de Rusio, pri tio, ke en flanko de ukrainia armeo estis kaj specialaj kontraŭaviadilaj armiloj kaj militista ukrainia aviadilo akompanis la civitanan aviadilon.
Kaj ĉu vi ne scias, ke kieva flanko ne ĉesas militpafi lokojn ĉirkaŭ la loko de falo de la aviadilo, kaj per tio ne ebligas al specialistoj veni por esplorado kaj forpreno de restintaj kadavroj. Hodiau la ĉefministro de Nederlando telefone petiis ukrainan prezidenton pri plenumo de liaj antaŭaj promesoj pri ĉeso de pafado. Sed vana afero - Poroŝenko ne volas lasi ekspertojn. Ankaŭ interparolon inter pilotoj kaj regejo de aernavigado Kievo kaŝas, same kiel kaŝas tiujn laboristojn de regejo de aernavigado kaj piloton de militista aviadilo kiu estis apud la pafata civitana aviadilo.
Do ĉio montras, ke ukrainia armeo kulpas pri la akcidento.

MikhailMarkeyev (Zobraziť profil) 30. júla 2014 5:39:20

Usono aldonas ekonomikan militon (kontraŭ Rusio) al informan.
Anstataŭ devigado de Kieva registaro ĉesu mortigi infanojn, virinojn kaj maljunulojn, ĝi metas malpermesojn kontraŭ Rusio. Komparu tio al Israela-Araba konflikto! Usona reprezentanto tuj flugvenis en Israelo kaj devigis Israelon ĉesi militadon! Kial suda-orienta-Ukrainajn infanojn oni povas mortigi, sed Israelajn estas malpermesante?

Iippa (Zobraziť profil) 30. júla 2014 7:11:09

Rusagreso provizas necesajn pafilojn kaj propagandajon.
Mikaelo:
mihxil: Aliflanke ĉio ŝajnas indiki ke ja estis la separatistoj tre verŝajne helpataj de Ruslando kiuj akcidente faligis la aviadilon, kaj nun kiel senmoralaj kretenoj malaperigas ĉiujn evidentojn.
Kio estas tiu ĉio? Kiamaniere "separatistoj" laŭ vi povis paffaligi la aviadilon, se ili ne havas taŭgan por tio armilon, kaj instruitajn homojn. De kie vi prenis, ke Rusio helpas al la defendantoj de siaj hejmoj per armiloj? Ĉu vi aŭ iu havas faktojn? Rusio helpas nur humanece, per medikamentoj, vesto, manĝaĵo, helpas al fuĝintoj el Ukrainio.
Kaj male objektivaj faktoj estis publikigitaj fare de Rusio, pri tio, ke en flanko de ukrainia armeo estis kaj specialaj kontraŭaviadilaj armiloj kaj militista ukrainia aviadilo akompanis la civitanan aviadilon.
Kaj ĉu vi ne scias, ke kieva flanko ne ĉesas militpafi lokojn ĉirkaŭ la loko de falo de la aviadilo, kaj per tio ne ebligas al specialistoj veni por esplorado kaj forpreno de restintaj kadavroj. Hodiau la ĉefministro de Nederlando telefone petiis ukrainan prezidenton pri plenumo de liaj antaŭaj promesoj pri ĉeso de pafado. Sed vana afero - Poroŝenko ne volas lasi ekspertojn. Ankaŭ interparolon inter pilotoj kaj regejo de aernavigado Kievo kaŝas, same kiel kaŝas tiujn laboristojn de regejo de aernavigado kaj piloton de militista aviadilo kiu estis apud la pafata civitana aviadilo.
Do ĉio montras, ke ukrainia armeo kulpas pri la akcidento.

vincas (Zobraziť profil) 30. júla 2014 7:59:20

Lakiro:Rusio tuj atakos ĉiujn fremdajn militfortojn en Ukrainio. Tiu teritorio estas regiono de rusiaj interesoj.
Nu, karaj kacapoj, se NATO havos bazojn en Ukrainio aŭ Ukrainio fariĝos membro de NATO tio estos afero de NATO kaj Ukrainio. Rusio nur sidos kaj ploros en anguleto. Kiam Litovio fariĝis membro de NATO Rusio ankaŭ histeriis kaj neniu okazis :]

ustra (Zobraziť profil) 30. júla 2014 8:15:57

vincas:Nu, karaj kacapoj, se NATO havos bazojn en Ukrainio aŭ Ukrainio fariĝos membro de NATO tio estos afero de NATO kaj Ukrainio. Rusio nur sidos kaj ploros en anguleto. Kiam Litovio fariĝis membro de NATO Rusio ankaŭ histeriis kaj neniu okazis :]
Via komprenpovo de NATO iomete ŝajnas esti naive.
Cetere Ukrainio nuntempe ne povas fariĝi membro de NATO, ĉar ĝi trovas sin en milite konflikton.

Nahor