Į turinį

Uždaryta
Daugiausia 500 žinučių.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

manlajo, 2007 m. gruodis 15 d.

Žinutės: 1437

Kalba: 简体中文

manlajo (Rodyti profilį) 2011 m. birželis 25 d. 04:11:32

Griza haro kaj multjara vino
"Hej, knabo! Kial en via vino troviĝas griza haro?"
"Jes, sinjoro. Tio pruvas, ke nia vino estas multjara."

白髮與老酒
“嘿, 孩子! 為什麼你的酒有白髮?”
“是的, 先生. 這證明了這已是陳年老酒.”

manlajo (Rodyti profilį) 2011 m. birželis 26 d. 03:20:53

Reklamo
Ŝoforo rimarkigis: "Hej, sinjoro! Ĉu vi ne vidis la atentigon 'Fumado Malpermesata'?"
Kaj la fumanta pasaĝero diris: "Tion mi vidis. Sed mi estas konfuzita: Apud la atentigo estas reklamo 'Bonvolu porti mamzonon Sireno'. Ĉu mi devas tion porti?"

廣告
司機提醒道: “嘿, 先生! 您沒看到 ‘請勿吸菸’ 的告示嗎?”
吸著菸的乘客說: "我有看到. 但是我有點疑惑: 告示的旁邊還有 ‘請穿美人魚胸罩’ 的廣告. 我也要穿它嗎?”

manlajo (Rodyti profilį) 2011 m. birželis 27 d. 03:15:24

Plej bona metodo
Doktoro estis ekzamenanta pacienton kaj enkuris flegistino: "La paciento, kiun vi ekzamenis, falis teren tuj ekster la pordo. Kion fari?"
La doktoro diris: "La plej bona metodo estas turni lin, ke la aliaj kredu, ke li estas eniranta."

最佳方法
醫師正在檢查患者, 護士跑了進來: “你剛檢查的那位患者在門外倒地了. 怎麼辦?”
醫師說: “最佳方法是把他轉一下, 讓人家以為他正要進來.”

manlajo (Rodyti profilį) 2011 m. birželis 28 d. 03:24:10

Progreso de medicino
"Kiel mi povas bone endormiĝi?"
"Mi konsilas al vi preni antaŭ enlitiĝo tason da varma lakto kun dispecigita pomo."
"Sed antaŭ 6 monatoj vi konsilis al mi enlitiĝi kun malplena stomako."
"Jes, tion mi memoras, estimata sinjorino. Sed poste medicino havis impetan progreson."

醫學的進步
- 我要怎樣才能好睡?
- 我建議你, 上床前吃一杯牛奶和切片蘋果.
- 但是, 半年前, 你卻建議我要空腹上床.
- 對, 我記得, 敬愛的女士. 但是近來醫學已大有進步.

manlajo (Rodyti profilį) 2011 m. birželis 29 d. 04:40:03

Ĉashundo neniam ĉasinta
A: Ĝi estas tre bona ĉashundo. Sen ĝi mi tute ne povas iri ĉasi.
B: Sed mi neniam vidis, ke vi kunportis la hundon en ĉasado.
A: Kiel vi povas vidi ĝin dum mia ĉasado? Kiam mi iras ĉasi, ĝi restas hejme por interbabili aŭ televidi kune kun mia edzino, aŭ akompani ŝin al butiko. Nur tiam mi povas iri ĉasi.

獵不到動物的獵犬
甲: 它是很好的獵犬. 沒有了它我完全無法去打獵.
乙: 但是我從未看見你帶這狗去打獵.
甲: 我打獵時, 你怎麼看得到它? 每當我去打獵, 它都留在家裡陪我太太聊天, 看電視, 或陪她上街. 只有這樣, 我才能去打獵呀.

manlajo (Rodyti profilį) 2011 m. birželis 30 d. 03:52:25

Antaŭkondiĉo
Johano malfrue reveninta hejmen renkontis ŝteliston forlasantan lian hejmon. Li facile kaptis la ŝteliston kaj trovis ĉe li oran ringon, diamanton k.a. ornamaĵojn de sia edzino.
Johano demandis la ŝteliston: "Hej, amiko. Mi ne portos vin al policejo, se vi respondos mian demandon."
"Kian demandon?"
"Kiel vi povis enŝteliĝi en la dormoĉambron de mia edzino sen veki ŝin?"

先決條件
約翰半夜回家, 遇見小偷正在逃離他家. 他輕易地逮住小偷, 並在他身上找到太太的戒指, 鑽石等飾品.
約翰問小偷: “嘿, 朋友. 我不送你去警局, 只要你回答我的問題.”
“什麼問題?”
“你是如何潛進我太太房間而不吵醒她的?”

manlajo (Rodyti profilį) 2011 m. liepa 1 d. 05:12:39

Falsa mono kontraŭ falsa brando
Sinjoro estis paganta por brando. La kelnerino atenteme pririgardis la monon kaj diris al li: "Ho sinjoro, via mono estas falsa!"
Kaj tiu sinjoro levis la kapon kaj respondis indiferente: "Ĉu via brando estas vera?"

假錢對假貨
某先生付了錢買名牌. 售貨員注意檢視那錢, 對他說: “呵, 先生, 你的錢是假的!”
那先生抬頭冷冷地回答: “妳們的品牌是真的嗎?”

manlajo (Rodyti profilį) 2011 m. liepa 2 d. 03:40:28

Fiero de patro
A: Via filo ĵetis ŝtonon sur mian vitran fenestron.
B: Ĉu li trafis?
A: Estas feliĉe, ke li ne trafis.
B: Do, tiu certe ne estas mia filo. La pafo de mia filo ĉiam estas trafa.

父親的驕傲
甲: 你兒子向我家玻璃窗丟石頭.
乙: 他有打中嗎?
甲: 幸好, 他沒打中.
乙: 那一定不是我兒子. 我兒子百發百中.

manlajo (Rodyti profilį) 2011 m. liepa 3 d. 03:09:56

Malavara sinjorino
Trampo longe suferanta de malsato vidis riĉan sinjorinon sidanta en seĝo apud sia domo. Por veki ŝian simpation, li genuiĝis kaj ekvoris herbon.
"Ho kompatinda! Kion vi faras?"
"Ho sinjorino, mi estas malsatega kaj havas nur herbon por manĝi."
"Kiel mizere estas," diris la sinjorino, kaj ŝiaj okuloj brilis per simpatio.
"Ĉu vi povus iri en mian ĝardenon? Tie la herboj estas pli prosperaj kaj pli sukaj."

慷慨的女士
長時挨餓的潦倒漢看見女士坐在自家房旁的椅子. 為了引起她的同情, 他跪下, 並開始啃草.
“好可憐喔! 你在幹嘛?”
“女士, 我餓壞了, 只好吃草.”
“真悲慘,” 女士說, 她的眼睛閃亮著同情. “你可以到我院子裡來嗎? 那裡的草比較茂盛, 也比較有汁.”

manlajo (Rodyti profilį) 2011 m. liepa 4 d. 03:04:37

En frenezulejo
Oni vizitis frenezulejon kaj vidis, ke iu frenezulo sin pendigis sub la plafono kaj ridaĉis. Li demandis alian frenezulon kaj tiu respondis, ke la pendanto rigardas sin lustro. "Kial la hospitalo ne malsuprenigis lin?" "Kiel oni povus tion fari? Sen lustro tuj malheliĝos."

瘋人院
某人訪問瘋人院, 看到有個瘋子自己吊在天花板上怪笑.
他問另一個瘋子, 那人回答說, 那個吊著的自認為是燭台.
“院方怎麼不把他放下來?”
“怎麼可以這樣? 沒有燭台, 一下就變暗了.”

Atgal į pradžią