Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

de manlajo, 2007-decembro-15

Mesaĝoj: 1437

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2008-julio-07 23:50:29

- Paĉjo, paĉjo, mi tre ŝatas la filinon de la bakisto kaj volas edziĝi al ŝi.
- Tio bedaŭrinde ne eblas, - respondas la patro. - Verdire, ŝi estas via fratino.
Post kelkaj tagoj:
- Paĉjo, mi volas edziĝi al la filino de la buĉisto.
- Ankaŭ tio ne eblas, ĉar ŝi estas via fratino.
Do la knabo turnas sin al sia patrino:
- Panjo, mi volis edziĝi al la filino de la bakisto, kaj poste al la filino de la buĉisto, sed paĉjo diras, ke mi ne rajtas, ĉar ili estas miaj fratinoj. Kion mi povas fari?
Kaj la patrino afable respondas:
- Ne timu, filo mia, ne timu, ĉar ankaŭ vi ne estas vera lia filo.

- 爸, 爸, 我很喜歡麵包店的女兒, 想要娶她.
- 可惜那是不可能的, - 爸爸回答. - 老實說, 她是你妹妹.
幾天後:
- 爸, 我想娶肉商的女兒.
- 這也不行, 因為她是你妹妹.
因而男孩去找媽媽:
- 媽, 我想娶麵包店的女兒, 然後是肉商的女兒, 但是爸說不行, 因為她們是我妹妹. 我怎麼辦?
媽媽和藹地回答:
- 別怕, 乖兒子, 因為你並不是他的親兒子.

Ganavion (Montri la profilon) 2008-julio-08 17:23:31

manlajo:- Nur foje en la vivo okazas 18-jariĝo.
- Kaj 81-jariĝo okazas eĉ malpli ofte.

- 一生只有一次 18 歲.
- 而 81 歲更是少有.
一生 yīshēng - en la vivo
只有 一次 zhǐyǒu yī cì - Nur foje okazas
18 歲。18 suì - 18-jariĝo.

而 ér - Kaj
81 歲 81 suì - 81-jariĝo
更 gèng - pli
是 shì - estas
少有。shǎoyǒu - malofta.

Ganavion (Montri la profilon) 2008-julio-08 18:14:58

manlajo:- Paĉjo, kiam mi naskiĝis, kiu donis al mi inteligentecon?
- Certe estis via patrino, ĉar mi ankoraŭ havas la mian.

- 爸, 我出生時, 給我聰明的是誰?
- 一定是你媽, 因為我的還在我這兒.
爸 bà - Paĉjo,
我 wǒ - mia
出生 chūshēng - naskiĝo
時 shí - tempe,
給 gěi - doni
我 wǒ - (al) mi
聰明的 cōngming de - inteligentecon
是 shì - estas
誰 shuí - kiu ?

一定 yīdìng - Certe
是 shì - estis
你 nǐ - via
媽 mā - patrino,
因為 yīnwèi - ĉar
我的 wǒde - la mian
還在我 hái zài wǒ - estas ankoraŭ en mi
這兒。zhèr - ĉi tie, nun.

manlajo (Montri la profilon) 2008-julio-09 00:37:04

- Panjo, ĉu tiu ĉi infaneto, kiun ni ĵus ricevis, loĝis antaŭe en la ĉielo?
- Jes, karulo.
- Do oni certe forpelis ĝin de tie pro tio, ke ĝi senĉese ploregas.

- 媽, 我們剛收到的這個小孩, 以前住在天上嗎?
- 是呀, 小乖.
- 他一定是因為哭個不停而被趕出來.

manlajo (Montri la profilon) 2008-julio-09 00:55:44

Ganavion:給 gěi - doni
我 wǒ - (al) mi
聰明的 cōngming de - inteligentecon
是 shì - estas
誰 shuí - kiu ?
給我聰明的 是誰?
= 給 我 聰明 的(人), 是 誰?
= donis al-mi inteligentecon homo, estas kiu?
= homo-donis-al-mi-inteligentecon estas kiu?
= kiu estas la homo, kiu donis al mi inteligentecon?
= kiu donis al mi inteligentecon?

manlajo (Montri la profilon) 2008-julio-09 23:39:35

- Panjo, nia instruistino ankoraŭ neniam vidis ĉevalon.
- Kiel do?
- Mi desegnis ĉevalon. Ŝi venis kaj demandis min: "Kio estas tio?"

- 媽, 我們老師還不曾看過馬.
- 怎麼說?
- 我在畫馬. 她過來問我: "這是什麼?"

manlajo (Montri la profilon) 2008-julio-10 22:24:34

- Panjo, vi jam havas kelkajn grizajn harojn, - diris la etulo.
- La gepatroj griziĝas, - respondis la patrino, - se la filoj ne obeas.
- Nun mi bone komprenas, kial la avino tute griziĝis.

- 媽, 你已有好幾根白髮了, - 小孩說.
- 父母生白髮, - 媽媽回答說, - 如果兒子不聽話.
- 現在我完全明白了, 奶奶為什麼滿頭白髮.

Ganavion (Montri la profilon) 2008-julio-11 15:03:51

我 wǒ - mi
去 qù - iras
al la urbo Ravello
再见 zàijiàn - gxis la revido !

manlajo (Montri la profilon) 2008-julio-12 01:44:37

- Per kiu mano vi enmetas sukeron en vian teon?
- Per la dekstra. Kaj vi?
- Nu, per kulereto, kompreneble. Estas pli ĝentile!

- 你用哪只手取糖放到茶裡?
- 用右手. 你呢?
- 嗯, 當然是用茶匙, 這樣比較斯文.

manlajo (Montri la profilon) 2008-julio-13 00:26:17

- Sinjoro, mi dezirus edziĝi al via filino. Ĉu vi konsentas?
- Ĉu vi jam parolis kun mia edzino?
- Jes, sed tamen mi deziras edziĝi al via filino.

- 先生, 我想娶你女兒. 你同意嗎?
- 你和我老婆談過了嗎?
- 有, 但是我要娶的是你的女兒啦.

Reen al la supro