Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

fra manlajo,2007 12 15

Meldinger: 1437

Språk: 简体中文

Ganavion (Å vise profilen) 2008 9 3 09:05:53

manlajo:Edzino diras al edzo:
- Akvumu la ĝardenon!
- Pluvas.
- Prenu ombrelon!

老婆叫老公:
- 去菜園澆水!
- 下雨了.
- 撐傘去!
老婆 lǎopo = edzino
叫 jiào = diras
老公 lǎogong = (al) edzo
去 qù = iru
菜園 càiyuán = la ĝardenon
澆水 jiāoshuǐ ! = akvumi !
- 下雨了 xiàyǔ le = pluvas
- 撐傘 chēngsǎn = malfermu ombrelon
去 qù ! = iru !

manlajo (Å vise profilen) 2008 9 4 22:17:09

En la klasĉambro, la instruistino pri Esperanto aŭdas "ĉu ĉu ĉu" funde de la klaso. Por silentigi ilin, ŝi postulas:
- Joĉjo, diru al mi korelativon kaj pronomon!
- Kiu? Mi? - li diras leviĝante.
- Tre bone! Vi povas sidiĝi.

教室裡世界語老師聽到班上吱吱雜雜的聲音. 為了使大家安靜, 她要求:
- 小約, 告訴我相關詞和代詞.
- Kiu (誰)? Mi (我)? - 他站起來說.
- 很好! 你可以坐下.

manlajo (Å vise profilen) 2008 9 5 06:19:53

En la trinkejo de iu amatora fiŝkaptista klubo, du fiŝistoj post bona trinkado fanfaronas pri siaj agoj.
Diris la unua:
- Hieraŭ mi fiŝkaptis truton, kiu estis duonmetro longa.
- Tio estas nenio, - respondis la alia. - Antaŭ kelkaj tagoj mi kaptis fiŝon, kiu mantenis malgrandan lampon.
- Ĉu vere? Tion mi ne kredas!
- Do, mallongigu vian truton, kaj mi tuj mallumigos mian lampon!

某業餘釣客俱樂部酒館裡, 兩個喝了酒的釣客在吹擂他們的事蹟.
其中一人說:
- 昨天我釣到一條鱒魚, 有半公尺長.
- 那沒什麼, - 另一個回答. - 幾天前我釣到一條提燈籠的魚.
- 真的嗎? 我不相信!
- 得, 你縮短鱒魚, 我就吹熄燈籠!

manlajo (Å vise profilen) 2008 9 6 18:09:06

En lernejo de paraŝutistoj, lernanto demandas la instruiston:
- Se mia paraŝuto ne malfermiĝas, kiom da tempo mi havas ĝis atingi la teron?
- La tutan vivon.

傘兵學校裡, 學員問教官:
- 如果我的降落傘沒打開, 到達地面前我還有多少時間?
- 一生.

manlajo (Å vise profilen) 2008 9 7 06:51:37

En medicina fakultato okazas ekzameno.
- Kion vi preskribos, por ke la paciento ŝvitu?
- Varmegan teon, sinjoro profesoro.
- Kaj se ĝi ne efikos?
- Aspirinon.
- Se ankaŭ ĝi ne helpos?
- Amidopirinon.
- Kaj se tio senrezulta?
- Tiam mi sendos lin al via ekzameno, sinjoro profesoro.

醫學院舉行考試.
- 你要開什麼藥讓病人出汗?
- 熱茶, 教授.
- 如果無效呢?
- 阿斯匹靈.
- 如果還是不行呢?
- 阿米多匹靈.
- 如果這也沒用?
- 那時我就叫他來考你的試, 教授.

manlajo (Å vise profilen) 2008 9 8 18:50:17

Enirante en taksion, ulo diras al la taksiisto:
- Estu gardema, mi havas dek du gefilojn!
- Dek du gefilojn? Kaj vi, havante dek du gefilojn, instruas al mi esti singardema?

進了計程車, 乘客對司機說:
- 要小心, 我有十二個子女!
- 十二個子女? 你自己生了十二個子女, 還教我要小心?

manlajo (Å vise profilen) 2008 9 9 14:32:48

Eniris trankvila, memfida studento, prenis la ekzamenan taskon, prepariĝis kaj komencis respondadi.
- Sufiĉos, - interrompis la profesoro. - Vi respondis tre bone, sed diru, kiom estos okoble sep?
La studento paliĝis kaj time, mallaŭte pravigis sin:
- Sed sinjoro profesoro, pri tio vi ne lekciis. Mi preterlasis neniun vian lekcion. Mi povas montri miajn kajerojn.

進來一位鎮定, 自信的學生, 取了考題, 準備好即開始作答.
- 夠了, - 教授打斷說. - 你答得很好, 但請問, 八乘七是多少?
學生臉色蒼白, 膽怯地小聲辯道:
- 但是, 教授, 那個你沒教. 我不曾蹺課. 我可以把筆記給你看.

manlajo (Å vise profilen) 2008 9 10 04:35:30

Eŭropano en Afriko aĉetas kamelon de arabo.
- Kiamaniere oni funkciigas la trafikilon?" demandas la aĉetanto.
- Tre facile, sinjoro. Eksidu sur la kamelon kaj diru "uf". La kamelo iros. Diru "uf-uf", la kamelo kuros. Diru "sufiĉe"! kaj la kamelo haltos.
La eŭropano eksidas sur la kamelon kaj diras "uf". La kamelo iras. "Uf-uf," diras la viro, kaj la kamelo kuras.
Subite antaŭ ili aperas abismo.
- "Sufiĉe!" ekkrias la viro, kaj la kamelo haltas sur la rando de la abismo. La rajdanto elpoŝigas poŝtukon, viŝas sian ŝvitintan frunton kaj elspiras: "Uf!"

某歐洲人在非洲向阿拉伯人買了一隻駱駝.
- 要怎樣駕馭這沙漠之舟?
- 很簡單, 先生. 坐上駱駝, 說 "哇塞". 駱駝就走. 說 "哇塞-哇塞", 駱駝就跑. 說 "夠了!" 駱駝就停止.
歐洲人坐上駱駝, 說 "哇塞". 駱駝走了. "哇塞-哇塞," 他又說, 駱駝跑了起來.
突然前面出現了深淵.
- "夠了!" 那人大叫, 駱駝正好在深淵邊緣停下. 騎士掏出手帕, 擦拭冒汗的額頭, 嘆了一口氣: "哇塞!"

manlajo (Å vise profilen) 2008 9 11 00:35:00

Fenestro-lavanto falas de la sesa etaĝo sur la teron. Dum li kuŝas tie, preterpasantoj kolektiĝas. Unu el ili helpas la vunditan ulon kaj petas:
- Trovu akvon por li! Mi petas, alportu iom da akvo. Li bezonas trinkaĵon.
La fenestrolavanto malfermas la okulojn kaj demandas:
- Kiom da etaĝoj oni devas fali por ricevi drinkaĵon?

窗戶清潔工從六樓跌到地面. 他還躺著時, 路人圍了過來. 其中一人幫助傷者, 請求道:
- 請找水給他! 拜託, 拿些水來. 他需要喝點東西.
窗戶清潔工張開眼睛, 問:
- 從幾樓掉下來才可以喝到酒?

manlajo (Å vise profilen) 2008 9 12 00:39:02

Fiaj junuloj renkontis maljunan judon sur la strato kaj volis lin primoki.
- Bonan matenon, Abrahamo, - salutis la unua.
- Bonan tagon, Isaako, - diris la dua.
- Bonan vesperon, Jakobo, ĉu ankoraŭ alte la suno? - demandis la tria.
La maljunulo respondis:
- Uj, vi eraras, sinjoridoj. Mi nomiĝas nek Abrahamo, nek Isaako, nek Jakobo. Mi estas Saŭlo, kiu serĉis azenojn kaj jen mi trovis eĉ tri.

幾個惡少年在街上遇見一個老猶太人, 想對他惡作劇.
- 早安, 亞伯拉罕 - 第一個打招呼.
- 日安, 以撒克, - 第二個如是說.
- 晚安, 雅各布, 太陽還高掛著嗎? - 第三個問.
老人回答:
- 喂, 少年家, 你們弄錯了. 我不叫亞伯拉罕, 也不叫以撒克, 也不叫雅各布. 我是紹羅, 正在找驢子, 現在甚至找到了三隻.

Tibake til toppen