Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

od manlajo, 15 grudnia 2007

Wpisy: 1437

Język: 简体中文

manlajo (Pokaż profil) 25 grudnia 2007, 23:21:43

Sesdekjara sinjorino havas filinon kiu ŝajnas kvazaŭ samaĝa kiel ŝi.
"Oni asertas ke ili estas du fratinoj," diris la cenzuristo, "sed pli prave oni povus diri ki ili estas du patrinoj."

六十歲老太太有個看起來和她同齡的女兒.
"人們都認為她們像姐妹," 普查員說, "但更正確的說法應該是, 她們看起來像兩個老媽."

manlajo (Pokaż profil) 27 grudnia 2007, 12:21:19

"Leviĝu, Paĉjo, forlasu la liton! Dio helpas tiun kiu matenfruas. Vi jam scias ke nia najbaro hieraŭ ektagiĝe trovis moneron sur strato."
"Pli matenfruis la perdinto! Lasu min dormi, patrino!"

"快起來, 老爸, 起床了! 老天幫助早起的人. 你知道我們鄰居昨天一早在街上撿到錢."
"掉錢的人還起得更早哩! 讓我睡覺吧, 老媽!"

manlajo (Pokaż profil) 28 grudnia 2007, 00:51:07

Edzino preĝas ĉiutage al Dio, por ke ŝia edzo fariĝu honesta homo. Post kelkaj monatoj, la homo mortis, kaj la vidvino, preĝante diras:
"Dankegon, mia amegata Dio! Vi faris ankoraŭ pli ol mi petis de vi."

妻子每天向神禱告, 願她丈夫作個老實人. 幾個月後, 丈夫死了, 寡婦禱告說:
"感謝敬愛的神! 您賜給的比我請求的還多."

manlajo (Pokaż profil) 29 grudnia 2007, 03:25:42

Almozulo staris petante almozon de statuo.
"Kial vi tion faras?" oni diris al li.
"Por kutimigi min ke oni nenion al mi donos."

乞丐站著向雕像乞討.
"你怎麼了?" 有人問乞丐.
"為了習慣於別人什麼都不給."

manlajo (Pokaż profil) 30 grudnia 2007, 00:17:05

"Kelnero! Ovaĵon."
"Ni ne havas."
"Kaj viandon?"
"Ankaŭ ne."
"Kaj fiŝon?"
"Ankaŭ ne."
"Do, kial oni anoncas la manĝadon laŭvole?"
"Sinjoro, ĝi estas laŭvole de la restoracimastro."

"服務員, 蛋."
"沒有蛋."
"肉呢?"
"也沒有."
"魚呢?"
"也沒有."
"那麼, 為什麼要廣告說: 隨意吃到飽?"
"先生, 那是指隨老闆的意."

manlajo (Pokaż profil) 30 grudnia 2007, 23:35:56

"Mia patrino! Mi ne volas edziniĝi je Rikardo. Li diras ke infero ne ekzistas."
"Trankviliĝu, filineto! Kiam mi estos lia bopatrino, tiam mi konvinkos lin pri tio."

"媽! 我不要嫁給李卡多. 他說沒有地獄."
"乖女兒, 安心! 一旦我當了他岳母, 他就會相信的."

manlajo (Pokaż profil) 1 stycznia 2008, 00:34:18

"Diru, mi petas, kiu estas la plej mallonga vojo por iri al la malliberejo?"
"Plezure: ĉu vi vidas tiun sinjoron? Nu, forprenu lian horloĝon, kaj oni kondukos vin tien."

"請問, 去監獄最近的路怎麼走?"
"不客氣! 看到那位先生嗎? 嗯, 搶走他的手表, 自然有人帶你去監獄."

manlajo (Pokaż profil) 1 stycznia 2008, 23:17:56

Memvola soldato estis vundita. Kuracisto kiu lin kuracas diras:
"Tiu ĉi homo mortos; la kuglo trapasis lian cerbon."
"Ne eble, sinjoro," diras la soldato, "ĉar mi tion ne havas; se mi havus cerbon, mi ne estus veninta tien ĉi!"

志願兵受傷了. 幫他治傷的醫師說:
"這人將死, 子彈射穿了他的腦袋."
"不可能的, 醫官,” 兵說, “我沒腦袋, 如果我有, 我才不會來當兵!"

manlajo (Pokaż profil) 3 stycznia 2008, 00:32:43

En lando pluvis gxustatempe. Kamparano diris:
"Tiun cxi jaron eliros el la tero cxio kion ni metis sub gxin."
Kolego al li respondis:
"Je Dio, ne diru tion, amiko! Mi havas sub tero mian bopatrinon!"

及時雨後, 農夫說:
"今年入土的都會冒出來的."
同伴回答:
"朋友, 看老天的份上, 別那樣說! 地下埋著我的岳母唷!"

manlajo (Pokaż profil) 3 stycznia 2008, 23:47:39

En razejo:
"Kiel vi volas ke mi vin razu?"
"Silente."

理容店裡:
"你要我如何為你修臉?"
"別講話."

Wróć do góry