У садржају

Затворен
Max. 500 messages.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

од manlajo, 15. децембар 2007.

Поруке: 1437

Језик: 简体中文

manlajo (Погледати профил) 12. септембар 2008. 19.01.35

Fianĉino: "Diru, karulo, kiaj knabinoj plaĉas al vi - belaj aŭ saĝaj?"
Fianĉo: "Nek tiaj, nek aliaj, nur vi."

未婚妻: 告訴我, 親愛的, 你喜歡怎樣的女孩 - 漂亮的或聰明的?
未婚夫: 都不喜歡, 只有妳.

manlajo (Погледати профил) 13. септембар 2008. 23.52.50

Filo alvenas al sia patro:
- Ĉu mi povas vin demandi?
- Mallonge kaj klare.
- Cent dolarojn!

兒子來找爸爸:
- 我可以問你嗎?
- 簡明一點.
- 一百元!

manlajo (Погледати профил) 14. септембар 2008. 23.34.04

Gardisto diras al krimulo:
- Oni vin ekzekucios morgaŭ. Kion vi deziras por via fina manĝo?
- Akvomelonon.
- Ho, mi bedaŭras, sed ne estas akvomelona sezono. Vi ne povas havi ĝin ĝis oktobro.
- Mi atendos.

警衛問犯人:
- 明天你要就刑. 最後一餐你想吃什麼?
- 西瓜.
- 呵, 很抱歉, 現在不是西瓜季節. 要到十月才會有西瓜.
- 我可以等.

manlajo (Погледати профил) 16. септембар 2008. 07.01.55

Geedzoj sendis sian filon al la avo. Post 2 semajnoj ili telegramis:
"Ne veturigu reen la nepon, ĉi tie furiozas uragano".
La avo respondis: "Mi sendas la nepon kaj vi sendu la uraganon. Mi preferas ĝin".

夫婦把兒子送去他祖父家. 兩周後他們打電報過去:
"勿載孫子回, 本地颳颱風."
祖父回電: "我送孫子去, 你送颱風來. 我寧要颱風."

manlajo (Погледати профил) 16. септембар 2008. 23.45.56

Gepatroj batas malgrandan Ludovikon. Subite li ekkrias: "Batu, batu min! Mi ankaŭ batos viajn nepojn."

父母打小路得. 突然間他大叫: "打吧, 打我吧! 以後我也打你們的孫子."

manlajo (Погледати профил) 17. септембар 2008. 23.48.23

Granda hundo bojis al preteriranto. Tiu timeme volis iri al la alia flanko de la strato, kiam la posedanto de la hundo diris:
- Trankviliĝu, bojantaj hundoj ne mordas!
La viro respondis:
- Tion mi ankaŭ scias, sed al mi ne ŝajnas, ke via hundo ankaŭ scias tion!

大狗向路人吠. 他嚇得要走過街的另一邊, 此時狗主人說:
- 別怕, 會吠的狗不咬人!
那人回答:
- 這個我也知道, 但我看不出, 你的狗也懂這個.

manlajo (Погледати профил) 18. септембар 2008. 23.37.41

Granda kafkomercisto esploras la kultiveblon de la interna lando. Unu tagon, li ekvidas vastan kampon, kun nur kelkaj bananarboj, kaj, sub unu el ili, dormetantan kampulon.
- Diru, amiko, demandas la komercisto montrante la vastan senkulturan teron, ĉu via grundo ne donas kafon?
- Ne, nenian kafon.
- Ĉu kotonon?
- Ne, nenian kotonon.
- Ĉu sukerkanon?
- Ankaŭ nenian.
- Tamen, se vi plantus kafarbojn, ĉu tio ne prosperus?
- Nu, kompreneble, se vi plantus ilin...

大咖啡商在探內陸的可耕性. 有一天, 他看到大片土地上只有幾棵香蕉樹, 其中一棵樹下有個農夫在打瞌睡.
- 朋友, 你說, 商人指著大片未耕種的土地問, 你這片地不產咖啡嗎?
- 沒有, 不產咖啡.
- 產棉花嗎?
- 沒有, 不產棉花.
- 產甘蔗嗎?
- 也不產.
- 那麼, 如果種咖啡樹, 會茂盛嗎?
- 嗯, 那當然, 如果你種的話...

manlajo (Погледати профил) 20. септембар 2008. 05.31.30

Ho, la mondo estas maljusta! La taskon faris mia patro, sed malbonan noton ricevis mi.

呵, 世界真不公平! 作業是我爸爸做的, 壞成績卻是由我得.

manlajo (Погледати профил) 21. септембар 2008. 00.02.11

Homo en prizono, kiu scias, ke ĉiuj leteroj iras tra cenzuro, ricevas leteron de la edzino: "Kara, kiam mi plantu la terpomojn?"
La prizonulo skribe respondas jene: "Ne forgesu la ĝardenon por la terpomoj, ĉar tie estas la enterigitaj armiloj!"
Post kelkaj tagoj lia edzino respondas: "Ses detektivoj venis al nia domo kaj senmanke trafosis la ĝardenon, sed nenion trovis!"
La prizonulo skribis responde: "Nun vi povas planti la terpomojn!"

在監的某君知道所有信件都要檢查, 收到太太寫來的信: “親愛的, 我何時該種馬鈴薯?”
牢犯回信寫道: “別忘了馬鈴薯園, 那裡埋有武器!”
過幾天他太太回信說: “家裡來了六名探員, 翻遍了菜園, 什麼也沒找到!”
牢犯回信說: “現在你可以種馬鈴薯了!”

manlajo (Погледати профил) 22. септембар 2008. 00.14.14

Homo staras apud granda tombo en tombejo kaj forte ploregas. Venas stultulo kaj demandas al la ploranto:
- Kial vi ploras?
- La elefanto mortis. Terure, la elefanto mortis. Tragedio, katastrofo! Bu-hu-hu...
- Ho, klare, vi tre amis la elefanton!
- Tute ne. Mi eĉ ne konas ĝin.
- Kial do vi ploras?
- Mi estas tombisto kaj mi devos fosi ĝian tombon!

某人站在墓園的大墳旁痛哭. 傻瓜走過來問哭者:
- 你為什麼哭?
- 大象死了. 太可怕了, 大象死了. 真是悲劇, 災難! 嗚-嗚-嗚…
- 呵, 顯然你很愛那隻象!
- 完全不對. 我連它都不認識.
- 那麼為什麼你哭?
- 我是掘墓工, 將要挖掘它的墓!

Вратите се горе