Al contingut

Tancat
Max. 500 messages.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

de manlajo, 15 de desembre de 2007

Missatges: 1437

Llengua: 简体中文

manlajo (Mostra el perfil) 3 d’octubre de 2008 0.41.46

Iufoje Chaplin diris al sia edzino:
- Vi estas tre bona, tamen vi havas unu mankon.
- Kiun? - plilarĝiĝis la okuloj de la edzino.
- Tiun, ke vi estas mia edzino.

卓別林某次和他太太說:
- 妳都很好, 只有一個缺點.
- 什麼缺點? - 太太張大眼睛問.
- 當了我的太太.

manlajo (Mostra el perfil) 3 d’octubre de 2008 23.59.48

Je la tria matene, komizo en hotelo ricevas telefonan vokon de ebriulo, kiu demandas je kiu horo la hotela drinkejo malfermiĝos.
- Ĝi malfermiĝas tagmeze, sinjoro, - respondas la komizo.
Post unu horo la komizo ricevas plian telefonvokon de la sama ulo, kiu ŝajnas esti eĉ pli ebria:
- Je kiu horo malfermiĝas la drinkejo?
- Je la sama horo kiel antaŭe - tagmeze, sinjoro, - respondas la komizo.
Plia horo pasas. La ebriulo denove telefonas, eĉ pli ebria:
- Je kju 'oro vi ziris ke malf'rmiĵ's la ĵrinkejo, a?
La komizo diras:
- La drinkejo malfermiĝos tagmeze, sinjoro, sed se vi ne povas atendi ĝis tiam por eniri la drinkejon, mi povas aranĝi ke la servisto portu ion al via ĉambro.
- Neeee, ulo... mi ne v'las eniri la ĵrinkejon - s'd mi volas ELIRI!!

清晨三點, 旅館職員接到醉漢的電話, 問他何時旅館的酒廊開門.
- 它中午開門, 先生, - 職員回答.
過一小時, 職員又接到同一人打來的電話, 他似乎更醉了:
- 幾點酒廊開門?
- 和之前說的相同時刻 - 中午, 先生, - 職員回答.
又一小時過去了. 醉漢再次打電話來, 更醉了:
- 集點你腰開門酒朗?
職員說:
- 酒廊中午開門, 先生. 如果你不能等到那時才進酒廊, 我可以安排服務員送酒去你房間.
- 不不對, 兄弟... 我不不要酒朗進器, 我要出器!!

manlajo (Mostra el perfil) 5 d’octubre de 2008 2.22.20

Juĝisto al akuzito:
- Ĉu vi edziĝis?
- Jes.
- Kun kiu?
- Kun virino.
- Ne estu tiel malrespekta. Tio ja estas memkomprenebla.
- Ne diru tion, sinjoro juĝisto. Ekzemple mi havas fratinon, kiu edziniĝis kun viro.

法官對被告:
- 你結婚了嗎?
- 是的.
- 和誰?
- 女人.
- 不要那麼輕薄. 那是誰都知道的.
- 法官大人, 別這樣講. 比方說, 我妹妹可是和男人結婚的喲.

manlajo (Mostra el perfil) 5 d’octubre de 2008 23.59.19

Juĝisto diras al atestanto:
- Do, vi vidis, kiel tiuj du interbatiĝis per seĝoj. Kial vi ne penis trankviligi ilin?
- Mankis la tria seĝo, sinjoro juĝisto.

法官對證人說:
- 那麼, 你看到那兩人用椅子打來打去. 你怎麼不勸架?
- 法官大人, 因為沒有第三張椅子.

manlajo (Mostra el perfil) 6 d’octubre de 2008 23.28.18

Junaj geedzoj, ĵus kverelintaj, aŭtoveturas. Jen ili preterveturas kelkajn azenojn.
Li: Ĉu estas via familio?
Ŝi:Jes, la bofratoj.

剛吵了架的年輕夫婦開著車, 路上經過幾隻驢子.
他: 那是你的家人嗎?
她: 對, 是姻親兄弟.

manlajo (Mostra el perfil) 8 d’octubre de 2008 0.23.36

Junulo pasigis feriojn en vilao ĉe la maro. Ĝia mastro havis kvin belajn filinojn. Post kelkaj monatoj li sendis al la junulo telegramon:
- Vi trompis mian filinon. Se vi estas ĝentelmano, vi devas edziĝi kun ŝi.
La trompinto respondis per telegramo:
- Jes, mi konsentas edziĝi, sed kun kiu filino?

有個青年在海邊別墅度假. 別墅主人有五個漂亮女兒. 幾個月後主人打電報給青年:
- 你欺騙了我女兒. 如果你是個紳士, 你必須和她結婚.
騙子回電報說:
- 好, 我答應娶她, 然而, 是哪一個女兒呀?

manlajo (Mostra el perfil) 9 d’octubre de 2008 0.33.02

Kamparano finfine decidas veturi al la granda urbo, konsulti kuraciston.
- Nu, kion vi sentas, amiko? - demandas la kuracisto.
- Ha, sinjoro, jam de jaroj mi suferas je maldormemo.
- De jaroj, ĉu tio eblas?
- Jes ja! Kiom ajn mi penas, ĉiun duan aŭ trian tagon mi vekiĝas.

鄉下人終於決定到大城裡去看醫生.
- 嗯, 朋友, 你感覺怎樣? - 醫生問.
- 啊, 先生, 好多年來我患了失眠.
- 好多年了, 怎麼可能?
- 是呀, 沒錯! 不論我想多少, 到了第二或第三天我還是醒了過來.

manlajo (Mostra el perfil) 10 d’octubre de 2008 1.59.25

Kandidato al deputitoj agitas dum mitingo:
- Mi liberigos vin de radikalismo, socialismo, komunismo kaj anarkiismo...
Voĉo el publiko:
- Kaj ĉu vi ne havas ion de reŭmatismo?

代表候選人在大會上鼓噪說:
- 我將解放你們免於激進主義, 社會主義, 共產主義, 以及無政府主義...
民眾當中有人喊:
- 你這是什麼怪主意? (你是不是患了風濕症?)

* 譯註: 原文中候選人說了一堆以 –ismo 為字尾的名詞, 民眾問他是否患了一種以–ismo 為字尾的病症 (風濕症). 譯文中修改最後一句為: "你這是什麼怪主意?", 以便和 '主義' 諧音.

manlajo (Mostra el perfil) 11 d’octubre de 2008 2.46.29

Karlson, ĉie konata pekulo, renkontas sinjorinon Johanson, kiu, laŭ propra opinio, estas senerara. Li diras:
- Estas ja senĉesa pluvaĉa vetero.
- Jes ja, tion ni havas pro niaj pekoj.
- Tiukaze, sinjorino Johanson, provu pliboniĝi, ĉar ni aliaj turmentiĝas pro tio.

卡爾森是公認犯行不斷的人, 遇見了自認不會犯錯的約翰森太太. 他說:
- 真是個陰雨綿綿的壞天氣呀.
- 是啊, 都是因為我們犯錯招來的.
- 那麼, 約翰森太太, 請改過吧, 因為我們這些旁人都受到連累了.

manlajo (Mostra el perfil) 12 d’octubre de 2008 1.44.18

Kelkaj pacientoj atendis sian vicon en akceptejo. Flegistino venis kaj vokis.
- Johano Lee!
Sed li ne respondis kaj la flegistino demandis, kial li ne respondas.
- Mi ne estas Johano Lee. Mia nomo estas Napoleono.
Ridante la flegistino demandis:
- Ĉu? Kiu diris?
- Hieraŭ Dio tion diris al mi.
Tiam subite apuda viro ekstaris kaj laŭte diris:
- Kiam mi diris tion? Stultulo!

候診室有好幾名患者等著. 護士走過來叫:
- 李約翰!
但是他沒有應聲, 於是護士問他為什麼不回應.
- 我不是李約翰. 我的名字是拿破崙.
護士笑笑問他:
- 是嗎? 誰說的?
- 昨天上帝跟我說的.
旁邊的男子突然站起來大聲說:
- 我何時那樣說了? 笨蛋!

Tornar a dalt