Ku rupapuro rw'ibirimwo

Yugawe
Max. 500 messages.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

ca, kivuye

Ubutumwa 1437

ururimi: 简体中文

manlajo (Kwerekana umwidondoro) 6 Ruheshi 2009 00:33:07

En angulo de la infero Satano serĉas novajn turmentojn por la damnitoj. Ĵus venis grupo da malĉastuloj, kaj la diablo decidis puni ilin laŭ ilia surtera metio.
- Kio vi estis?
- Arbohakisto.
- Oni forhaku lian pekilon!
- Kaj vi, kiu estis via metio?
- Mi estis lignaĵisto.
- Oni forrabotu lian pekilon!
Unu el la damnitoj ekridas kaj ridegas. La diablo kolere krias.
- Atendu vian vicon. Baldaŭ vi ne plu ridos. Kion vi faris sur la tero?
- Mi vendis suĉbombonojn.

地獄的某個角落裡撒旦正在為下地獄者找新的苦刑. 正好來了一群犯淫者, 惡魔決定以他們在世的手藝處罰他們.
- 你做什麼的?
- 伐木工.
- 把他的犯罪工具砍掉!
- 你呢, 你的手藝是什麼?
- 我是木匠.
- 把他的犯罪工具刨掉!
某個下地獄者突然笑出來並大笑. 惡魔生氣地叫道.
- 等下就輪到你. 那時你就不會笑了. 你在世時做什麼的?
- 我賣供人吮食的糖果.

manlajo (Kwerekana umwidondoro) 7 Ruheshi 2009 02:05:43

En Bervala urinejo iu demandas sian najbaron:
- Ĉu vi estas judo?
- Jes, respondas la alia, mirante.
- Vi verŝajne naskiĝis en Glogovo en Polujo.
- Jes, respondas la alia per tremanta voĉo.
- Kompreneble vin cirkumcidis la rabeno Kaheno.
- Sed kiel do vi povis diveni ĉion ĉi?
- Estas facile. La rabeno Kaheno ĉiam mistranĉas oblikve, kaj jam dum du minutoj vi surpisas mian ŝuon.

柏瓦的廁所裡, 某人問旁邊的人:
- 你是猶太人?
- 是呀, 那人好奇地回答.
- 你好像出生在波蘭的格羅哥佛.
- 是呀, 那人聲音顫抖地回答.
- 你必定是由卡赫諾教士行割禮的.
- 你是怎麼猜到這一切的?
- 很簡單. 卡赫諾教士總是切歪, 而兩分鐘來你一直尿在我的鞋子上.

manlajo (Kwerekana umwidondoro) 7 Ruheshi 2009 23:36:43

En fremdan vazon ne ŝovu la nazon
陌生罈, 鼻勿近

Du migraj komizoj, kiuj vendas ŝercobjektojn, devas noktumi en la sama hotelo. Vespere la unua kaŝe verŝas botelon da biero en la noktovazon de sia amiko. Post abunda manĝado kaj drinkado ili iras en siajn ĉambrojn.
Subite la dua vokas sian kunulon:
- Estas naŭze. Vidu, kion mi trovis en mia noktovazo.
La alia proksimiĝas kaj seriozmiene eltrinkas la bieron.
Mirante, la amiko ekkrias:
- Se mi estus sciinta, ke ĝi tiom bongustas, mi ne estus pisinta en ĝin.

兩名賣有奇趣物品的流動小販必須夜宿同一家旅館. 夜裡, 其中一個偷偷倒一瓶啤酒到他朋友的夜壺裡. 吃喝一頓後, 他們各自回房.
突然, 第二人叫醒同伴:
- 噁心. 看, 我的夜壺裡有什麼.
另一個靠過來隨即一本正經地把啤酒喝了.
覺得好奇, 那朋友叫了出來:
- 早知道它那麼好喝, 我就不會在裡面尿尿了.

manlajo (Kwerekana umwidondoro) 8 Ruheshi 2009 23:49:41

Fama stelulino, tutmonde konata pro siaj aŭdacaj dekoltaĵoj, trapasas Bervalon. Honore al ŝi la urbestro organizis bankedon. Ankaŭ ĵurnalisto de Heroldo de Bervalo estas invitita, kaj vespere lia edzino demandas lin:
- Nu, kian robon ŝi surhavis?
- Mi ne scias, mi ne povis rigardi sub la tablon.

大膽暴露而知名於世的名女星造訪柏瓦城. 市長為她舉行晚宴. 柏瓦先鋒報記者也受邀. 當晚他妻子問:
- 嗯, 她穿什麼衣服?
- 我也不知道, 因為我看不到桌子底下.

manlajo (Kwerekana umwidondoro) 9 Ruheshi 2009 23:13:12

Fianĉino
未婚妻

Knabino, renkontante vesperon ĉe sia fianĉo, konfidas al amikino: "Mi ja sciis, ke mi ne devus konatiĝi lian familion; lia edzino faris skandalon!"

女孩晚上到未婚夫家, 對友人坦言: “我當然知道, 我不須認識他的家人; 他太太有醜聞!”

manlajo (Kwerekana umwidondoro) 10 Ruheshi 2009 23:58:18

Fidel Castro vizitas frenezulejon
卡斯楚訪問瘋人院

Fidel Castro vizitas frenezulejon. Ĉe la akceptejo deĵoranto demandas: Kio estas kun vi? Fidel respondas: Mi estas Fidel. Respondas la deĵoranto: Tian kazon ni ankoraŭ ne havas. Sed vi povas preni ĉambron en la dua etaĝo, tie jam loĝas tri Napoleonoj.

卡斯楚訪問瘋人院. 接待室值班員問: 你是誰? 卡斯楚答: 我是卡斯楚. 值班員應道: 我們還沒有你的個案. 但你可以住二樓的房間, 那裡已經住了三個拿破崙.

manlajo (Kwerekana umwidondoro) 11 Ruheshi 2009 23:13:40

Frenezulejo
瘋人院

"Ha-lo? Ĉu mi parolas kun la frenezulejo?"
"Jes, diru!"
"Ĉiumatene je la unua taglumo frenezulo nin vekigas per trumpeto; ĉi tie estas infero, sendu senatende du flegistojn lin elpreni."
"Mi tuj sendos la flegistojn", respondas voĉo de la frenezulejo, "sed bonvolu diri, kiu parolas?"

“哈囉? 是瘋人院嗎?”
“是的, 請說!”
“每天清晨第一道曙光時, 就有瘋子吹小喇叭吵醒我們; 這裡是地獄, 請派兩名護士出其不意地把他抓出去.”
“我就派護士去,” 瘋人院的聲音回答, “但請問你是誰呀?”

manlajo (Kwerekana umwidondoro) 12 Ruheshi 2009 23:13:16

Heroino
聖女

Dronis la ŝipo, kaj sur dezerta insula retroviĝas poste Maria-Roza, la papagino de la ŝipestro, kun kvin ŝipanoj. La unuajn tagajn, oni manĝas la provizojn. Sed baldaŭ ekregas malsato.
Unu matenon, la ŝipanoj, dum foresto de Maria-Roza, komplotas inter si, kaj bruligas grandan fajron.
Revenas Maria-Roza. Ĝena silento. Tiam unu el la homoj, kuraĝe:
"Venu ĉi tien, Maria-Roza, venu, mia bela..."
La papagino, kun hirtaj plumoj, regresas. "Maria-Roza, mia trezoro..."
Tiam la papagino, kun seka tono:
"Almenaŭ, nomu min Johanino d'Arc!"

船沉了, 荒島上留下船長的母鸚鵡瑪麗羅莎和五名船員. 起先幾天, 他們吃餘糧. 但不久就挨餓了.
某日清晨, 瑪麗羅莎不在時, 船員們共謀後, 隨即生起旺火.
瑪麗羅莎回來了. 可怕的沉默. 那時其中一人勇敢地說:
"過來, 瑪麗羅莎, 來, 我的美…”
羽毛零亂的母鸚鵡向後退.
"瑪麗羅莎, 我的寶..."
此時, 母鸚鵡以沙啞的聲音:
“至少也叫我聖女貞德!”

manlajo (Kwerekana umwidondoro) 14 Ruheshi 2009 02:03:08

Infano de zorgo
疑慮嬰兒

- Sinjoro doktoro, mi miras, ke mia edzino naskis ruĝharan infanon, ĉar nek ŝi nek mi havis ruĝharajn gepatrojn.
- Ĉu vi havas rilatojn kun via edzino ĉiutage?
- Ne.
- Ĉiusemajne?
- Ne.
- Ĉiumonate?
- Ne.
- Ĉiujare?
- Jes, proksimume.
- Do ne mirindas, ke la haroj de la infano estas rustkoloraj.

- 醫師先生, 我不解何以我太太生了一個紅髮小孩, 因為她和我都沒有紅髮父母.
- 你每天和太太發生關係嗎?
- 沒有.
- 每星期?
- 沒有.
- 每個月?
- 沒有.
- 每年?
- 是的, 差不多.
- 難怪嬰兒長出鏽色頭髮.

manlajo (Kwerekana umwidondoro) 14 Ruheshi 2009 23:30:32

Infansekura kovrilo
兒童安全蓋

Maljunulino provas malfermi medikamentujon.
Kiam ŝi post multaj provoj malsukcesis diras la alvenanta sesjaraĝa nepo: “Avinjo donu al mi.”
Kaj li per unu manpremo malferims la ujon. “Sciu avinjo, la medikamentujo havas infansekuran kovrilon.”

老婦人試著打開藥罐.
當她試了多次開不成, 走過來的七歲孫子說: “奶奶, 讓我來.”
他用手一壓, 打開了.
“奶奶, 請記住, 這個藥罐有兒童安全蓋.”

Subira ku ntango