Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

de manlajo, 2007-decembro-15

Mesaĝoj: 1437

Lingvo: 简体中文

manlajo (Montri la profilon) 2009-junio-26 00:07:22

Malsukceso


Riĉa brazilanino, timigita de la okazaĵoj en la 1942a-jara Londono, ŝipiras hejmen, kun sia papago, kompreneble. La Atlantiko iom tumultas, kaj la papago eksentas marmalsanon.
“Nu, kara,” ŝi diras, “la ĉefa afero estas tute ne pensi pri la maro. Por distri vin, ĉu vi volas, ke ni ludu kune?”
“Jeees, jeees, plendas la papago.”
“Nu, atentu. Mi kalkulas ĝis tri, kunfrapante miajn manojn, kaj tiam ni komencos la ludon. Preta? ... Unu, du, tri!”
Kaj je tiu tri, la ŝipo, renkontinte germanan flosminon, eksplodas ĉielen. Kiam ĉiuj pecoj refalis sur la maron, la papago, senplumigita, kun unu ŝvelanta palpebro, alkroĉite al naĝanta trabo, konkludas:
“Tiu ludo estas komplete idiota."

被 1942 年倫敦事件嚇到的巴西富婆乘船回家, 當然也帶著她的鸚鵡. 大西洋翻滾, 鸚鵡開始暈船.
“嗯, 親愛的,” 她說, “首要之務就是全然不要想海. 為了娛樂你, 你要一起玩遊戲嗎?”
“也是, 也是,” 鸚鵡抱怨著.
“嗯, 注意. 互相擊掌時, 我算到三, 我們就開始玩. 準備好了嗎?... 一, 二, 三!”
就在那個三, 船撞上德軍浮雷, 炸向天空. 當殘片落回海面時, 鸚鵡羽毛沒了, 腫著一隻眼皮, 攀上漂浮柱, 總結說: “那個遊戲真是白痴.”

manlajo (Montri la profilon) 2009-junio-28 03:24:05

Ne batu maltrankvile
別打得太火

Pastro subite mortis pro kormalsano. Kuracisto demandas la vidvinon:
- Kiel tio okazis?
Ŝi ekploras:
- La kompatindulo kutimis amori min en la sama takto kiel la preĝeja sonorilo. Kaj merkredon, kiam estis incendio en la najbara domo, venis tiu stulta aŭto de fajrobrigado, "ding, ding, ding, ding..."

神父突然心臟病死了. 醫師問寡婦:
- 怎麼回事?
她答道:
- 這可憐傢伙習慣配合教堂鐘聲和我做愛. 星期三鄰居失火, 來了一輛該死的消防車, "噹, 噹, 噹, 噹..."

manlajo (Montri la profilon) 2009-junio-29 00:17:03

Paro pariĝas en parko apud averto «Estas malpermesite iri sur la razenon». Proksimiĝas parka gardisto:
- Ĉu vi ne scias legi?
La amoranto amoras plu, dirante:
- Jes, sed tio, kion ni faras, estas pli interesa ol legado.

情侶在公園做愛, 旁邊有警告牌 “禁止踏上草坪”. 公園警衛過來:
- 你不識字嗎?
做愛者繼續做, 說:
- 我識字, 但我在做的比讀書更好玩.

manlajo (Montri la profilon) 2009-junio-29 23:24:16

Per kio la veto?
賭什麼?

En la kazino de Bervalo Kruko renkontas amikon, kies belan edzinon li jam delonge avidas. La amiko, iom ebria, jam ne havas multe da mono. Kruko proponas al li:
- Nu pokeru, prenante vian edzinon kiel vetaĵon.
- Mi konsentas, - diras la ebria amiko, sed ni krome ludu almenaŭ unu stelon je poento, por pliinteresigi la ludon.

柏瓦城的賭場裡, 克魯克遇見朋友, 友人的美妻他垂涎已久.
朋友微醉, 也沒錢了. 克魯克提議說:
- 打樸克吧, 用你太太當賭本.
- 我同意, - 醉友說, 但我們額外每分至少加賭一顆星星, 以提高玩興.

manlajo (Montri la profilon) 2009-julio-01 00:16:05

Plej granda potenco kuŝas en la komenco
最大潛能在開頭

Du amikinoj parolas pri la mirinda eco de la ostroj, kiu laŭdire pliigas la viran sekskapablon. Unu dubas:
- Mi ne kredas, ke tio estas ĝusta. Hieraŭ vespere mia edzo manĝis dekduon da ostroj, sed efikis nur sep.

兩個女性友人談蚵, 聽說它可增強男人性能力. 一個有疑:
- 我不信那說法正確. 昨晚我老公吃了一打的蚵, 只有七個生效.

manlajo (Montri la profilon) 2009-julio-01 23:39:55

Pli bone malfrue, ol neniam
慢不遲

Senspiriĝinte, maljuna sinjoro raportas al policano:
- Bubaĉo ĵus demandis min pri la horo. Kiam mi diris al li, ke estas la deka kaj kvarono, li respondis: «Je la deka kaj duono vi povos leki mian postaĵon», kaj forkuris, ridaĉante. Mi tuj persekutis lin, sed bedaŭrinde mi ne povis lin kapti.
La policano rigardas sian brakhorloĝon:
- Ne maltrankviliĝu, sinjoro. Restas al vi sep minutoj.

喘不過氣的老先生報警說:
- 惡少剛問我幾點. 我向他說十點一刻, 他回答: “十點半你可以舔我屁股”, 然後狂笑跑開. 我隨即追他, 可惜我抓不到他.
警察看看自己的錶:
- 先生, 別激動. 你還有七分鐘.

manlajo (Montri la profilon) 2009-julio-03 00:28:28

Pli da bruo, ol da faro
聲音多過動作

Naivulo edziĝas al belega, arda junulino. Nun li kuŝas apud ŝi en la geedza lito, kaj pro sia plena sensperteco, ne scias, kiel konduti. Li dolĉe tiklas ŝian umbilikon, dirante:
- Gili, gili, gili.
La tiklado daŭras jam duonhoron.
- Gili, gili, gili...
La novedzino malpacienciĝas kaj fine diras al li, invite svingetante la ventron:
- Pli malalte, karulo, pli malalte!
Tiam li murmuras per basa voĉo:
- Gili, gili.

白癡娶了個漂亮火辣少女. 新婚床上, 他躺在她身旁, 因為完全沒經驗, 不知如何行動. 他甜滋滋舔著她的肚臍:
- 格哩, 格哩, 格哩.
這樣搔她約半小時.
- 格哩, 格哩, 格哩…
新娘不耐煩了, 終於輕搖著腹部示意他:
- 低一點, 親愛的, 低一點!
此時他改用低聲細語:
- 格哩, 格哩.

manlajo (Montri la profilon) 2009-julio-03 23:59:53

Pli ol fantazio
過度奇想

Ĉe strata angulo voluptovendistino promesas al Kruko eksterordinarajn ĝuojn. Kruko asertas:
- Mi scias, ke vi ne povas fari «ĝin» al mi tiel, kiel mi volas.
- Bela knabego, mi povas fari «ĝin» ĉiel.
- Ne, certe, ne. Unu manieron vi ne konas.
Ofendite la putino kondukas Krukon en hotelan ĉambron kaj tie paradas per ĉiaj geiĝaj metodoj: pariza kareso, ava droŝko, rusa serpento, aranea krablo, kalsona tango, alplafona kandelo, araba kafmuelilo, belga sonorilo, flugila kuniklo, bulonja kongreso, amerika baskulo, ataita tiktako, japana lokomotivo, kata tiklo, krura ventumilo, roterdama ueado, satana rajdo, interna ideo, midzuminado, vane, vane, vane... Ĉiufoje Kruko skuas la kapon:
- Tio estis ja agrabla, sed vi ne faras «ĝin» laŭ mia ŝatata maniero.
La plezurdonantino, ŝvitante, anhelante, ellaciĝinte, ekkrias kolere:
- Kiel do vi deziras, ke mi faru «ĝin» al vi?
- Senkoste.

街角賣春女答應克魯克一定有超級享受. 克魯克卻說:
- 我知道妳做不到我想要的.
- 乖男孩, 怎樣我都會做.
- 不, 一定不會. 有一種方式你不會做.
受辱的妓女帶著克魯克進賓館房間, 展現一切討歡手法: 巴黎撫摸, 阿公馬車, 俄羅斯蛇, 蜘蛛爬, 內褲探戈, 上頂蠟燭, 阿拉伯咖啡磨, 比利時鈴噹, 翅兔子, 布隆會, 美國蹺板, 正被已被滴答, 日本火車, 貓搔癢, 腿扇子, 鹿特丹烏野鴨抖, 撒旦騎, 內念, 吹蕭女, 無效, 無效, 無效… 每次克魯克都搖頭:
- 那雖好, 但你仍做不到我喜歡的方式.
那討歡女冒著汗, 喘著氣, 精疲力盡, 生氣地說:
- 那你要我對你如何做?
- 免費.

manlajo (Montri la profilon) 2009-julio-04 23:31:35

Bush decidis lerni Esperanton
布希要學世界語

Prezidanto Bush decidis lerni Esperanton. Rice demandas lin:
- Kial precipe Esperanton, vi ja apenaǔ scipovas la anglan kaj hispanan?
- Nu mi vidis, ke ankoraǔ neniam usona ŝtatestro vizitis Esperantion kaj tial mi tion volas tuj fari kaj nature volas saluti la homojn tie en sia lingvo.

布希總統決定要學世界語. 萊斯問他:
- 為何特別要學世界語, 你連英文和西班牙文都不怎麼順?
- 嗯, 我看還不曾有任何美國元首訪問愛斯培蘭國, 因此我決定快去, 當然想用他們的語言向人民致意.

manlajo (Montri la profilon) 2009-julio-06 00:34:13

Pro unu bovino
為了母牛

Kruko kaj Baniko pasigas du semajnojn en la kamparo. Multo estas nova por ambaŭ urbanoj. Iam la farmisto, ĉe kiu ili loĝas, petas ilin konduki bovinon al la virbovo.
- Volonte, - respondas Kruko.
Kaj la amikoj foriras kun la bovino. Post kvin horoj ili revenas kun lacegajn mienoj. La farmisto demandas:
- Kio do okazis?
- Malgraŭ niaj klopodoj tiu bovinaĉo tiel baraktis, ke ni ne sukcesis surdorsigi ŝin antaŭ la taŭro.

克魯克和巴尼克在鄉下度過兩周. 許多事對這兩個都市人都很新鮮. 某次宿處的農人請他們牽母牛去找公牛.
- 很樂意, - 克魯克答應.
兩相好帶著母牛離開. 五小時後他們滿臉倦容回來. 農人問:
- 怎麼了?
- 儘管我們使力, 母牛就是爭扎, 我們無法讓她仰臥在公牛前.

Reen al la supro