Закрыта
Макс. 500 сообщений.
Сообщений: 1437
Язык: 简体中文
manlajo (Показать профиль) 24 января 2010 г., 0:58:11
為捕梭魚, 把魚鈎弄好吃
Krukon mirigas la brila aspekto de Baniko.
- Ĉu vi gajnis en la bervala loterio?
- Ne, mi inventis pomadon, kiu enspezigis al mi kvar milionojn da steloj.
- Kian pomadon?
- Ŝmirita per ĝi, kaco gustas kiel banano.
Post ses monatoj Kruko siavice venas en luksa aŭto al la bervala haveno, kie milde luliĝas lia ĵus akirita jaĥto. Hazarde sur la kajo promenas Baniko.
- Nu, Kruko, ĉu vi gajnis en la bervala loterio?
- Ne, mi inventis pomadon.
- Ĉu pomadon? Fiulo, ĉu vi ŝtelis mian pomadon?
- Ne, tute ne. La mia estas alispeca. Kiam oni ŝmiras bananojn per ĝi, ili gustas, kiel kaco.
克魯克好奇巴尼克何以滿面春風.
- 你贏了柏瓦樂透嗎?
- 不是, 我發明了一種香膏, 它為我賺進 400 萬元.
- 怎樣的香膏?
- 抹了它, 那根嚐起來像香蕉.
六個月後, 克魯克開著豪華轎車到柏瓦港, 港中輕輕漂搖著他剛買的遊艇. 正巧巴尼克在碼頭散步.
- 嘿, 克魯克, 你贏了柏瓦樂透嗎?
- 不是, 我發明了一種香膏.
- 香膏? 痞子, 你偷了我的香膏?
- 沒有, 完全不是那樣. 我的香膏品種不同. 將它抹在香蕉上, 嚐起來就像那根.
manlajo (Показать профиль) 25 января 2010 г., 1:16:27
少女的祈禱
- Sankta Virgulino, kiu estis koncipinta senpeke, faru, ke mi peku senkoncipe.
- 不犯錯而懷孕的聖母啊, 請讓我犯了錯卻不懷孕吧.
manlajo (Показать профиль) 26 января 2010 г., 0:03:08
高尚的錯
Gontrano, nobela junulo, falsete sciigas al la grafino:
- Patrino, mi amas.
- Ha! espereble iun el la mondumo.
- Ne, patrino.
- Ĉu eble la instruistinon de la popollernejo?
- Ne, patrino.
- Mi ne kuraĝas kredi, ke vi amas tiun fian poŝtistinon.
- Ne, patrino. Mi amas la forĝiston.
- Sed, kompatindulo, ĉu vi ne scias, ke li estas komunisto?
龔查諾是個貴族青年, 害羞地告訴伯爵夫人:
- 媽, 我在戀愛了.
- 呵! 希望她是個上流社會的女孩.
- 不是, 媽.
- 有可能是人民學堂的女老師?
- 不是, 媽.
- 我不敢相信, 你會愛上那個臭女郵差.
- 不是, 媽. 我愛的是鐡匠.
- 但是, 可憐蟲, 難道你不知道他是個共產黨?
manlajo (Показать профиль) 26 января 2010 г., 23:22:03
- Kia bona surprizo? Antono, kiel vi fartas?
- Kara amiko, nomu min Toni. Post kiam mi fariĝis tre riĉa, Toni sonas pli distingite ol Antono en la mondumo. Nun mi ĝuas kvietan vivon. Mi gajnis multe da mono kaj aĉetis grandan domon apud la maro. Matene mi banas min kaj poste mi sterniĝas sur mia teraso. Posttagmeze mi denove naĝas en la maro, antaŭ ol grimpi sur mian terason. Kaj nokte, kiam la vetero estas bela, mi dormas sur mia teraso.
- Belega vivo! - ekkrias Kruko.
Vespere li rakontas al sia edzino:
- Hodiaŭ mi renkontis Antonon. Ĉu vi memoras pri Antono? Li estas nun tiom riĉa, ke li kaj lia edzino Tereza ŝanĝis la nomojn. Laŭdire oni agas tiel en la mondumo. Nun li nomiĝas Toni kaj ŝi - Teraso.
克魯遇見十年未見過的朋友.
- 真是驚喜! 安東尼, 你好嗎?
- 親愛的好友, 叫我東尼. 發財後我覺得 “東尼” 比 “安東尼” 在上流社會中較響亮. 現在我享受著寧靜的生活. 我賺了許多錢, 買了海邊豪宅. 早上我先游泳, 然後躺在露台上. 下午我再次去海泳, 接著又爬上露台. 夜裡, 如果天氣美好, 我也睡在露台上.
- 美極了的生活! – 克魯克驚呼.
晚上, 他和太太提起:
- 今天我遇見了安東尼. 妳記得安東尼嗎? 他現在有錢了, 他和太太泰麗莎都改名了. 聽說上流社會有此習慣. 現在他叫東尼, 太太叫泰拉絲.
manlajo (Показать профиль) 28 января 2010 г., 0:27:15
La juna Kruko estas embarasita, ĉar li posedas nur unu foton faritan dum la rekrutekzameno. Sur ĝi oni vidas lin tute nuda. Li havas tamen ideon: li detranĉas la kapan parton kaj sendas ĝin al sia patrino. Ĉar li scias, ke lia avino havas tre malbonajn okulojn kaj vidas preskaŭ nenion, li sendas la ceteron al la maljunulino, kiu ekblekas, skuante la kapon:
- Ha! li ne ŝanĝiĝis: ĉiam nerazita kaj kun kravato pendanta ne rekte.
克魯克的兒子去當兵. 他媽寫信給他, 要他寄張照片給她. 她又說: "也寄張照片給你外婆."
小克魯克有點難為情, 因為他只有一張入伍體檢的照片. 照片中的他全身赤裸. 他有個想法: 他裁下上半部將它寄給媽媽. 因為他知道外婆眼力不好, 幾乎看不到什麼, 就把剩下的那一半寄給老人家. 外婆 [看到照片時] 卻呼叫著搖頭說:
- 呵! 他沒有什麼變化: 總是不刮鬍子, 歪掛著領帶.
manlajo (Показать профиль) 1 февраля 2010 г., 0:44:17
上帝的喜劇
La papo mortis kaj venas al la paradizo.
- Kiu vi estas? - demandas sankta Petro.
- Mi estas la papo.
- Mi ne konas.
- Mi estas via posteulo sur la tero.
- Atendu momenton, mi devas informiĝi.
Li iras al la Patro, kiu neniam aŭdis pri la papo. Ankaŭ la Filo ne scias, pri kiu temas. Subite ekkrias la Sankta Spirito:
- Li estas tiu ulo, kiu disvastigas klaĉojn pri mi kaj Maria!
主教死了, 來到天堂.
- 你是誰? – 聖彼德問.
- 我是主教.
- 我不認得你.
- 我是你在地上的後人.
- 等一下, 我去查一下.
他去找天父, 祂也沒聽過主教. 祂兒子也不知那是什麼. 突然聖靈叫出聲:
- 他就是散播我跟瑪麗亞的閒話的那個傢伙啦!
manlajo (Показать профиль) 2 февраля 2010 г., 0:01:13
記不住了
Oni demandas centjarulon:
- Ĉu vi amis virinojn?
- Jes, ĉiel. Ilin mi kisis, ilin mi karesis, ilin mi... Ha! bedaŭrinde mi tute forgesis la trian manieron.
有人問百歲人瑞:
- 你愛女人嗎?
- 愛, 以種種方式愛, 我吻她們, 我摸她們, 我… 呵! 可惜我完全忘了再來我把她們怎麼了.
manlajo (Показать профиль) 5 февраля 2010 г., 1:15:34
醫學的勝利
Kruko havis gravan akcidenton. Post plurmonata restado en malsanulejo li revenas hejmen. Amikoj vizitas lin.
- Ĉu estas vere, ke oni devis kastri vin?
- Jes, sed la kirurgo faris mirindaĵon. Li greftis al mi kokokolon.
La amikoj miras:
- Kaj ĉu tio funkcias normale?
- Tute normale. La dimensioj estas samaj, la haŭto glitas, k.t.p.
- Tio estas apenaŭ kredebla.
- Jes, la sola maloportunaĵo de tiu kokokolo estas jena: kiam mi promenas kaj renkontas kokinon, mia surogato tuj levas la kapon kaj blekas: kokeriko!
克魯克出了車禍. 數個月的住院休養後, 他回到家. 朋友來拜訪他.
- 你真的被閹了嗎?
- 對, 但外科醫師創了一個奇跡. 他為我接上一根雞脖子.
朋友好奇道:
- 使用起來正常嗎?
- 完全正常. 尺寸相同, 表皮可以滑動, ...
- 真是難以置信.
- 對, 這根雞脖子唯一的不便就是: 當我散步遇到母雞時, 雞頭就會抬起來叫: 咯-咯-給!
manlajo (Показать профиль) 5 февраля 2010 г., 23:19:41
聞聲估橋
Kruko pasigas kelkajn tagojn ĉe sia amiko, la farmisto Lentisko. La abundeco de la lasta vespermanĝo tute perturbis lian intestaron, kaj vekas lin meze de la nokto. Ne havante tempon por lumigi kandelon, li kuras el sia ĉambro tra longa koridoro, malsuprengalopas la ŝtuparon kaj venas en la malhelan kuirejon. Li scias, ke li ne plu povos atingi la necesejon funde de la ĝardeno. Li blinde palpas en la mallumo kaj trovas kaserolon. Ha! kiel utilega iafoje estas simpla kaserolo.
Liberiĝinte de sia koliko, Kruko, kun la kaserolo en la mano, malrapide revenas en mallumo al sia ĉambro. Palpe li kaŝas la kaserolon en ŝranko kaj rekuŝiĝas trankvile. Morgaŭ li forportos la kaserolon.
Matene Kruko leviĝas, iras al la ŝranko kaj malkovras kun teruro, ke li uzis en la nokto ne kaserolon, sed kribrileton.
克魯克在農夫朋友連堤科的家中住了幾天. 昨晚那個豐盛的晚餐完全搞亂了他的胃腸, 使他半夜醒來. 來不及點亮蠟燭, 他跑出房間穿過長廊, 急奔下樓, 來到黑暗的廚房裡. 他知道已不可能趕到花園盡頭的廁所了. 在黑暗裡瞎摸, 他找到一個鍋子. 呵! 簡單的鍋具有時是多麼有用呀.
解放了腹痛的克魯克, 手中拿著那支鍋子, 在黑暗中回到了他房間. 他摸索著在架子上放了鍋子, 再次安詳地躺回去. 明天他將把鍋子拿走.
清晨, 克魯克醒來, 走到架子旁, 赫然發現, 昨晚他用的並不是鍋子, 而是一把篩子.
manlajo (Показать профиль) 7 февраля 2010 г., 0:27:11
新伊索寓言
Juna zebrino ĵus forkuris el menaĝerio. Ŝi rifuĝas hazarde en stalon, kaj virĉevalo rigardas ŝin per mirigitaj okuloj.
- Kion vi faras en la vivo? - ŝi demandas sinĝene.
- Demetu vian piĵamon, kaj mi montros tion al vi.
新的母斑馬剛從動物園逃走. 它暫時藏在馬廐裡, 公馬以好奇的眼光看著它.
- 你生活中做些什麼事? – 她害羞地問.
- 脫下妳的睡衣, 我就展現給妳看.