Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

笑話物語 Ŝercoj tradukitaj en la ĉinan

fra manlajo,2007 12 15

Meldinger: 1437

Språk: 简体中文

manlajo (Å vise profilen) 2010 2 27 06:57:09

Vagabondo kaj sinjorino
浪人與夫人

Vagulo sonorigas ĉe la pordo de Baniko:
- Mi malsatas.
Gesinjoroj Baniko estas bonkoraj. La vagulo estas invitita al la vespermanĝo. Li estas granda viro kun muskola korpo, kaj li manĝas, manĝas, manĝegas. Li dezirus preni ankoraŭ dekan pecon da fromaĝo, sed Baniko sciigas, ke li estas laca kaj oni retiriĝu por la nokta dormo.
Gesinjoroj Baniko havas nur unu liton, kaj s-ino Baniko devas kuŝi inter la du viroj. Ŝin forte emociis la aspekto de la atleta vagulo. Nun lia senpera kontakto en varma lito ege ardigas ŝian voluptaman korpon, kaj ŝi sopiras al frenezaj, malpermesitaj noktaj ĝuoj. Kiam ŝi aŭdas la ronkadon de sia edzo, ŝi puŝas la kunkuŝanton per la kubuto kaj flustras:
- Nu, ek! Ne hezitu, li dormas.
La vagulo tuj ekstaras, kuras en la kuirejon kaj manĝas la tutan fromaĝon.

流浪者按巴尼克家門鈴:
- 我餓.
巴尼克夫婦很仁慈. 浪人受邀晚餐. 他是高大男子, 有著一身肌肉, 他吃著, 吃著, 吃著. 他想再吃第十塊乳酪, 但巴尼克告知說, 他累了, 該睡了.
巴尼克夫婦只有一張床, 因而夫人得躺在兩男之間. 高大浪人的容貌頗讓她動心. 此時溫暖床上他直接的碰觸燃熱她好色的身體, 她渴望著瘋狂, 犯規的夜間享受. 當她聽到老公的鼾聲, 以肘碰旁臥者, 她悄聲說:
- 嗯, 開始吧! 不必猶疑, 他睡著了.
浪人隨即起身, 跑進廚房, 把乳酪吃光.

manlajo (Å vise profilen) 2010 2 28 00:43:35

Kontakto
碰觸

Kruko proksimiĝas al heĝo por kontentigi la naturan bezonon. Dum li malbutonas sian pantalonfendon, li vidas la junan Dorisa, kiu jam ofte komplezis al multaj viroj de Bervalo.
Kaŭrante sur la alia flanko de la heĝo, ankaŭ ŝi aŭdigas murmuron de la ĉarma kaskadeto. La ĉeesto de Kruko neniom ĝenas ŝin, kaj ŝi diras al li afable:
- Je via sano, sinjoro Kruko.
- Je via sano, etulino. Ĉu vi ne volus, ke ni tintigu niajn ... glasojn?

克魯克走近籬笆, 要解決自然的需要. 解開褲衩鈕釦, 他看到年輕的多麗莎, 她和柏瓦城許多男人曾親近過.
蹲在籬笆的另一邊, 她也發出迷人的泄水唦唦聲. 克魯克的出現絲毫沒有令她困擾, 她友善地對他說:
- 祝你健康, 克魯克先生.
- 祝你健康, 小女生. 妳想不想, 我們來碰個 . . . 杯?

manlajo (Å vise profilen) 2010 2 28 22:41:18

Virino ĉe landlimo
邊界女子

En trajno vigle interparolas du belaj fraŭlinoj. Ili aĉetis multajn nilonajn ŝtrumpojn, kiuj estas pli malmultekostaj eksterlande. Sed baldaŭ la trajno venos al la landlimo, kaj la junulinoj timas la doganon. En la sama kupeo sidas gajmiena, dika pastro, kiu trankvile legas sian brevieron.
- Bonvolu pardoni nin, pastra moŝto. Ĉu vi ne povus helpi nin?
- Kiel do?
- Kaŝante kelkajn nilonajn ŝtrumpojn sub via sutano.
- Sed kion mi diru, se la doganistoj demandos min? Mi ne rajtas mensogi.
- Vi certe trovos lertan respondon.
Li akceptas. La trajno venas al la landlimo. Doganisto priserĉas la vojaĝantojn. Subite li demandas la ekleziulon:
- Kion do vi tenas sub via sutano?
La pastro respondas trankvile:
- Ion dolĉan por la femuroj de la sinjorinoj.
La doganisto ekridas, frapas la ŝultron de la pastro kaj eliras el la kupeo, dirante:
- Vi almenaŭ estas ŝercema friponeto.

火車裡兩名美麗小姐熱烈交談著. 她們買了許多尼龍長襪, 這在外國比較便宜. 但不久火車就要到達邊界, 少女恐怕要繳關稅. 同車廂中坐著一個表情愉快的胖神父, 靜靜讀著他的書.
- 請原諒我們, 神父閣下. 幫我們一個忙好嗎?
- 怎麼幫?
- 在你的長袍裡藏幾雙尼龍襪.
- 但如果關稅員問我, 我要怎麼說呢? 我不能說謊.
- 你當然會找到聰明的回答.
他接受了. 火車來到邊界. 關稅員檢查旅客. 突然他問教士:
- 你的長袍下有什麼東西嗎?
神父鎮定地回答:
- 有讓女士們的大腿感到甜蜜的東西.
關稅員笑了, 拍拍神父的肩膀, 走出了車廂, 說著:
- 你至少是個愛開玩笑的小無賴.

manlajo (Å vise profilen) 2010 3 2 00:18:00

Ruĝa papago
紅鸚鵡

La grafino Mambolino organizas kunvenon, al kiu ŝi invitis la tutan mondumanaron de Bervalo. Ĉar la dekoracio estas por ŝi grava afero, ŝi nepre bezonas ruĝan papagon, kies koloro harmoniu kun la salonaj tapetoj kaj ŝia nova robo. La grafino venigas lakeon:
- Burniro, trovu ruĝan papagon por hodiaŭa vespero.
Burniro vane serĉas ruĝan papagon en la magazenoj de la urbo. Fine birdovendisto konsilas al li:
- En la bordelo de la Haveno-strato, No 7, estas ruĝa papago. Eble vi povus liu ĝin por unu tago.
Efektive Burniro revenas en la domon de la grafino kun bela ruĝa papago.
Vespere la luksa birdo tronas en la granda salono. Ekvidante la grafinon, ĝi grakas:
- Ha, la bordelestrino estas nova.
La grafino svenas, kaj la ĉeestantaj sinjorinoj rapidas al ŝi. La papago laŭte blekas:
- Tiujn putinojn mi ne konas.
La protesta klukado de la mondumaninoj altiras la sinjorojn el apuda salono. Vidante ilin, la papago ekkrias:
- Ha! Sed la bordelaj gastoj estas ĉiam la samaj.

萬寶玲女伯爵籌辦聚會, 邀請了整個柏瓦城的名流. 因為布置對她是大事, 她需要有隻紅鸚鵡, 以它的色彩來調和大廳壁氈和她的新長袍. 女伯爵召來僕人:
- 布尼洛, 去找一隻紅鸚鵡供今晚用.
尼洛在在市裡的店找不到紅鸚鵡. 最後鳥店主人建議他:
- 哈維諾街 7 號的妓女院有一隻紅鸚鵡. 或許你可以去租它一天.
結果, 布尼洛回來女伯爵家, 帶著一隻美麗的紅鸚鵡.
晚上, 華麗的鳥駕臨大廳.
一看到女伯爵, 它嗄聲叫道:
- 呵, 是新來的老鴇.
女伯爵昏倒了, 在場的女士們奔過來. 鸚鵡又大聲嘶叫:
- 我不認得這些妓女.
名流女士們的聒噪抗議聲引來了鄰廳的男士們. 看見他們, 鸚鵡又叫道:
- 呵! 但是妓院的顧客們總是相同.

manlajo (Å vise profilen) 2010 3 2 23:41:47

Ĉia dono estas bono
給什麼都好

Soldatoj skribas al fama dikmama stelulino, por peti de ŝi memoraĵon. Ŝi sendas unu el siaj mamzonoj. Post kelkaj tagoj ŝi ricevas leteron de la soldatoj: «Dankon pro via donaco. Ni ege ĝojis pri la belega hamako».

兵士們寫信給出名的大乳房女明星, 向她要紀念品. 她送給一個她的奶罩. 幾天後, 她收到阿兵哥的來信: “謝謝妳的禮物. 我們很高興收到那麼漂亮的吊床.”

manlajo (Å vise profilen) 2010 3 3 23:49:47

Situacio sen eliro
困局

Tri mikroboj en stomako ĵus aŭdis maltrankviligajn sciigojn. La posedanto de la stomako intencas preni laksigilon.
- Terure, - diras la unua mikrobo. - Mi tuj forkuru en la inteston.
- Ankaŭ mi, - diras la dua.
Kaj ili forlasas la stomakon. La tria mikrobo estas kuraĝa. Ĝi preferas atendi, ĉar la stomako estas vera paradizo. Tamen, post unu horo sonas alarmo. Ĝi aŭdis la vorton «apoteko». Tiam ankaŭ ĝi malfermas la stomakan pordon. Sur la alia flanko ĝi retrovas siajn du kunulojn.
- Nu, kion vi ankoraŭ faras ĉi tie?
- Ve, ni maltrafis la fekaĵon de la 3h 17, nun ni atendas tiun de la 4h 23.

胃裡三個微生物剛收到嚇人的通知. 胃主人要吃瀉藥.
- 太可怕了, - 第一個微生物說. – 我快逃到腸子裡去.
- 我也去, - 第二個說.
它們離開胃. 第三個微生物很勇敢. 它寧可等等, 因為胃真是個天堂. 但一小時後警報又起. 它聽到 “藥局” 這個詞. 此時它也打開胃門. 在另一邊, 它會見了它的同伴.
- 嗯, 你們還在這裡做什麼?
- 哎, 我們沒搭上 3:17 的排便, 現在我們要等 4:23 那一班.

manlajo (Å vise profilen) 2010 3 5 12:44:13

Ne ĉesu, ne ĉesu!
別停, 別停!

Elegantan sinjorinon de jam kelka aĝo atakas bandito en dezerta kvartalo.
- La monon!
- Mi havas nenion en mia mansaketo.
Li puŝas la virinon al muro kaj longe priserĉas ŝin. Ĉie li serĉas tre maldiskrete. Kiam li ĉesigas la esploradon, nenion trovinte, ŝi balbutas:
- Ho, daŭrigu. Mi subskribos al vi ĉekon.

土匪在荒廢區攔擊熟齡優雅女士.
- 要錢!
- 我手提包裡沒什麼.
他把女人推向牆, 久久搜身. 他到處亂摸一通. 當他什麼也沒找到而停止再搜時, 她結巴著說:
- 呵, 繼續吧. 我開支票給你.

manlajo (Å vise profilen) 2010 3 6 01:42:22

Por ĉiam netuŝebla
永遠碰不得

La restoracio Bonsupo en Bervalo estas mondfama pro sia higieno. Fremda gasto demandas kelneron:
- Ĉu estas vere, ke vi ne rajtas tuŝi ion ajn per la fingroj?
- Estas vere. Rigardu.
La kelnero havas ŝnureton ĉirkaŭ la kolo. Li tiras la finon de la ŝnureto el la brustopoŝo. Al ĝi estas ligita kulereto.
- Per tiu kulereto mi donas al vi ĉion, kion vi volos: salon, pipron k.t.p.
La kelnero havas ĉirkaŭ la kolo alian ŝnureton, kies ekstremaĵo estas kaŝita en la pantalonfendo.
- Por kio utilas tiu ŝnureto? - demandas la gasto.
- Sinjoro, kiam mi iras al necesejo, ĉar mi rajtas tuŝi nenion per la manoj, mi eltiras mian «kranon» per la ŝnureto.
- Sed kiel vi remetas ĝin en la pantalonon, ne tuŝante ĝin?
- Sinjoro, por tio mi uzas mian kulereton.

柏瓦城美羮餐廳的衛生聞名於世. 外來的客人問服務員:
- 真的你們都不用手指碰任何東西嗎?
- 是真的, 你看.
服務員脖子上繞著細繩. 他從胸前口袋把繩端拉出. 上面繫著小湯匙.
- 以這只湯匙, 我遞送你要的一切: 鹽巴, 胡椒, 等等.
服務員脖子上還有另一條細繩, 末端藏在褲襠裡.
- 那條細繩作什麼用? – 客人問.
- 先生, 當我上廁所時, 因為手什麼都不能碰, 我用這繩拉出我的 “水龍頭”.
- 但是, 你如何將它放回褲裡, 而不碰它?
- 先生, 我用湯匙把它放回去.

manlajo (Å vise profilen) 2010 3 7 00:33:33

Kruko manĝas en luksa restoracio kun belega blondulino ĵus trafita sur la strato. Ĉe apuda tablo sidas eleganta virino, kiu ridetas al li. Post duonhoro ŝi donas al kelnero papereton por Kruko. Sur ĝi ŝi notis: «La junulino, kun kiu vi manĝas, estas nur mia ĉambristino. Krome ŝi surhavas robon de mi».
Kruko redonas la papereton al la kelnero, skribinte: «Trankviliĝu. Ŝi ne surhavos ĝin longe».

克魯克在豪華餐廳和剛在街上遇見的美麗金髮美女進餐. 鄰桌坐著一名優雅女子, 對他微笑. 半小時後, 她遞小紙條請服務員轉給克魯克. 上面她寫著: “和你一起吃飯的少女只是我房間的女清潔工. 此外, 她穿的是我的衣服." 克魯克把紙條遞給服務員, 寫著: “別急. 她不會穿太久.”

manlajo (Å vise profilen) 2010 3 7 23:27:04

Kiu frapas, al tiu oni malfermas
敲門者, 我為他開

Jam de pluraj tagoj hotelestro provas delogi novan servistinon. La koketulino ne volas cedi. La voluptemo frenezigas lin. Iun nokton li supreniras al ŝia subtegmenta ĉambro kaj diskrete frapas la pordon:
- Manjo, mi petas, enlasu min.
- Ne.
Pasas momento. Li frapas pli forte. Ŝi tuj malŝlosas la pordon, kiam aŭdas la sezamon:
- Manjo, ĉu vi divenas, per kio mi frapas vian pordon?

多日來旅館老闆試著要解雇新來的女服務員. 這風騷女子卻不願讓步. 她的愛好淫逸讓他快瘋了. 那晚, 他上到她位於閣樓的房間, 輕敲著門:
- 瑪妞, 請放我進來.
- 不要.
過了片刻. 他更用力敲. 她隨即拉開門鎖, 當聽到芝麻:
- 瑪妞, 妳猜猜, 我用什麼東西在敲門?

Tibake til toppen