Mensagens: 20
Idioma: Esperanto
akueck (Mostrar o perfil) 21 de julho de 2014 10:32:42
Sunjo (Mostrar o perfil) 21 de julho de 2014 10:56:35
b) Ĉu vi ankaŭ respondis lian demandon?
akueck (Mostrar o perfil) 21 de julho de 2014 11:30:28
Sunjo:a) Ĉu la vorto "neologismo" ne tamen estis plurfoje uzita en la kurso? Laŭ mia memoro jes.Ankau lau mia memoro estis uzita en la seminario mem la termino "neologismo". Mi ne plu memoras, chu tie mi atentigis pri ghia dusignifeco. Mi konjektas, ke mi ne faris, char tiukuntekste ne estis tre grave, chu signifo 1 au 2 au ambau signifoj estis celitaj.
Sunjo:b) Ĉu vi ankaŭ respondis lian demandon?Se mi bone memoras: Jes; mi diris al tiu instruisto, ke en la seminario oni ne diskutas pri la uzado je neologismoj fare de Jorge Camacho kaj ke lau mi Jorge Camacho eble uzas "novajn vortojn" (kio lau la sepa alineo de la Antauparolo al la Fundamento ne postulas ies permeson), sed ne "formojn novajn" (= "neologismojn" lau signifo 1; formoj novaj povas esti proponataj de autoritata centra institucio lau la oka alineo de la Antauparolo). Mi ankau diris al tiu instruisto, ke ech iuj Akademianoj ne klare konscias kaj/au distingas tiujn aferojn, ke tion chi faris/faras tamen kvar homoj (Zamenhof, Helmut Welger, Bernhard Pabst kaj mi [= du mortintoj kaj du ne-Akademianoj]) kaj ke tial estas dubinde, chu la nuna Akademio de Esperanto ankorau entute estas autoritata.
erinja (Mostrar o perfil) 21 de julho de 2014 21:32:04
... sed ĉiukaze, laŭ mi la kutima kompreno de la vorto "neologismo" estas "novaj aldonoj al la lingvo, vortoj kiuj ne estas formitaj el ekzistaj radikoj". Ja estas du subkategorioj, kiujn vi menciis, sed laŭ mi tiu ĝenerala signifo sufiĉas por demando. Kaj vi ĉiukaze povis respondi ekzemple "Jes, estis neologismoj laŭ la kategorio [bla bla bla]" aŭ "Ne, ne estis neologismoj".
johmue (Mostrar o perfil) 22 de julho de 2014 01:53:46
Same mi miras, kion vi fakte volas atingi per tiu ĉi afiŝo via: Ĉu montri, ke vi estas eĉ pli sperta ol la spertaj instruistoj?
Por respondi vian demandon kion fari: Proponu prelegon pri la du signifoj de la termino "neologismo" aliĝante al venontjara SES. Tute evidente, ĉu ne? Eble ankaŭ la Herzberganoj interesiĝas pri tia prelego por siaj klerigseminarioj.
akueck (Mostrar o perfil) 22 de julho de 2014 15:57:35
johmue:Sed mi estas sufiĉe certa, ke ankaŭ mi reagus ĝenite pro tia respondo pensante "Ho ve, ne tia pravemulo, tion mi ne bezonas."Mi estis negative surprizita de jeno: Tiu instruisto ne demandis ekzemple, kiuj literaturaj periodoj kaj verkoj estas temo de la seminario. Li unue volis scii, chu estas priparolata la neologismoricha verkadostilo de unu el la seminariestroj (kaj miaimprese en ghi la instruisto kvazau vidas ion ne bonan, kiel iuj Bonlingvistoj-Akademianoj).
johmue:Ĉiu scias, ke ekzistas tiu distingo kaj tamen oni uzas la terminon "neologismo" iomete neekzakteMi pridubas, ke vere chiu konscias la dusignifecon de tiu termino.
johmue:(Mi mem tamen evitas la teminon "neologismo".)Laudinde. Se vere chiu konscius la dusignifecon, chiu imitus vian evitadon
johmue:Same mi miras, kion vi fakte volas atingi per tiu ĉi afiŝo viaVidu malsupre.
johmue:Por respondi vian demandon kion fari: Proponu prelegon pri la du signifoj de la termino "neologismo" aliĝante al venontjara SES. Tute evidente, ĉu ne? Eble ankaŭ la Herzberganoj interesiĝas pri tia prelego por siaj klerigseminarioj.Unuflanke tiu chi propono estas bona. En klubrenkontigho mi prelegis pri tre simila temo. Aliflanke: La temo estas tro grava, por esti forshovata en prelegon, kiu atingas kredeble ne sufiche da homoj.
Tial mi volas, ke la temo uzebleco je vortoj lau Zamenhof estu pritraktata en la normalaj Esperanto-kursoj kaj ke jam en ili la kursestroj klarigu, kio estas vortoj Fundamentaj, oficialaj, novaj kaj internaciaj kaj krome kio estas formoj novaj. Tiaokaze pligrandighus la shanco, ke iam estontece la Akademio de Esperanto konsistos el membroj laue instruitaj kaj proe estos autoritata.
erinja (Mostrar o perfil) 22 de julho de 2014 17:16:29
akueck:Unuflanke tiu chi propono estas bona. En klubrenkontigho mi prelegis pri tre simila temo. Aliflanke: La temo estas tro grava, por esti forshovata en prelegon, kiu atingas kredeble ne sufiche da homoj.Mi vere ne komprenas vian celon. T.e. kial estas tiel grave al vi, ke la tuta esperantistaro konsciu pri via preciza difino de la vorto "neologismo" kaj la du subkategorioj kiujn vi proponas?
Tial mi volas, ke la temo uzebleco je vortoj lau Zamenhof estu pritraktata en la normalaj Esperanto-kursoj kaj ke jam en ili la kursestroj klarigu, kio estas vortoj Fundamentaj, oficialaj, novaj kaj internaciaj kaj krome kio estas formoj novaj. Tiaokaze pligrandighus la shanco, ke iam estontece la Akademio de Esperanto konsistos el membroj laue instruitaj kaj proe estos autoritata.
johmue (Mostrar o perfil) 22 de julho de 2014 17:22:45
akueck:Tial mi volas, ke la temo uzebleco je vortoj lau Zamenhof estu pritraktata en la normalaj Esperanto-kursoj kaj ke jam en ili la kursestroj klarigu, kio estas vortoj Fundamentaj, oficialaj, novaj kaj internaciaj kaj krome kio estas formoj novaj. Tiaokaze pligrandighus la shanco, ke iam estontece la Akademio de Esperanto konsistos el membroj laue instruitaj kaj proe estos autoritata.Fakte mi instruas pri tiu temaro en miaj kutimaj kursoj universitataj, ĉar tie estas multaj lingvistikaj studentoj, kiuj ne tiom interesiĝas paroli Esperanton, sed pli pri ĝia strukturo kaj historio. En kursoj kiel en SES ekzemple mi ne nepre traktas tiun temon. Simple dependas de tio, pri kio la lernantoj interesiĝas. Ĉi jare mi faris, ĉar venis tia demando el la lernantaro.
Oni devas klare agnoski ke malsamaj homoj interesiĝas pri malsamaj temoj kaj taksas malsamajn aferojn gravaj. Do se iu instruisto ne tiom fokuse aŭ eĉ tute ne tuŝas la temon de novaj radikoj, tio ne signifas, ke tiu instruisto estas malsperta. Estas enorde ne taksi tiun temon grava.
Laŭ mi, Esperantujo vere havas multajn aliajn defiojn pli alfrontindajn ol tiun ĉi.
akueck (Mostrar o perfil) 23 de julho de 2014 15:32:32
johmue:Fakte mi instruas pri tiu temaroTiu temaro (uzebleco je "novaj vortoj", "formoj novaj" kaj internaciaj vortoj; autoritata centra institucio; oficialigado k. c.) kvazau konsistigas la Esperanto-lingvokonstitucion akceptitan kadre de la akcepto je la Bulonja Deklaracio.
johmue:en miaj kutimaj kursoj universitataj, ĉar tie estas multaj lingvistikaj studentoj, kiuj ne tiom interesiĝas paroli Esperanton, sed pli pri ĝia strukturo kaj historio.Tio estas bona kaj tamen pliboniginda tiuefike, ke ne nur lingvosciencistoj estu informataj pri la dirita temaro, sed ankau chiu esperantisto: "La 'Fundamento de Esperanto' devas trovighi en la manoj de chiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankighado de la vojo de unueco."
johmue:Laŭ mi, Esperantujo vere havas multajn aliajn defiojn pli alfrontindajn ol tiun ĉi.Lau mi estas grave, ke ni havu Akademion de Esperanto, kies membroj estu fidelaj al la konstitucio kaj plenumu siajn taskojn. En la nuna Akademio estas tro multe da membroj, kiuj kontestas au ne konscias tiun konstitucion; unu membro distrumpetis ech falsajhon pri la Akademi-statuto. Alia ekzemplo: Renato Corsetti , ech Akademi-sekretario, misinterpretas la Fundamenton kaj publike asertis false: "Duecetere, 'kurta' kaj 'olda' atencas la principon de la Fundamento ke oni faras mal-vortojn per 'mal-'."
Imagu ke tia Akademiano prijughas KER-ekzamenon! Lau mi estas grave akceli, ke almenau estonta Akademio konsistu el taugaj membroj. Estontaj membroj estas nuntempaj partoprenantoj je SES-kursoj. Tial jam en ili ni instruu ankau la konstituciajn regulojn de Esperanto sufiche frue.
johmue (Mostrar o perfil) 23 de julho de 2014 15:53:00
akueck:Imagu ke tia Akademiano prijughas KER-ekzamenon! Lau mi estas grave akceli, ke almenau estonta Akademio konsistu el taugaj membroj. Estontaj membroj estas nuntempaj partoprenantoj je SES-kursoj. Tial jam en ili ni instruu ankau la konstituciajn regulojn de Esperanto sufiche frue.Laŭ mi tio estas vere flanka afero. Se vi taksas ĝin grava, vi estas libera investi energion kaj laboron en tiun temon. Ekzemple prelegu pri tio en la instruista trejnado en Herzberg. Mi mem ne taksas tion tiom grava, kaj mi investas energion kaj laboron pli en teomojn kaj projektojn, kiujn mi taksas pli grava por mi kaj por Esperantujo.