K vsebini

SES 2014 SK: sperto pri "sperta instruisto"

od akueck, 21. julij 2014

Sporočila: 20

Jezik: Esperanto

akueck (Prikaži profil) 21. julij 2014 10:32:42

Dum SES 2014 SK unu el la "spertaj instruistoj" (la nomon mi prisilentas intence) demandis al mi en privata konversacio, en kiu kurso mi estas. Mi respondis, ke mi estas en la seminario pri Esperanto-literaturo. Li rimarkigis, ke unu el la seminari-gvidantoj, nome Jorge Camacho, estas konata pro sia uzado je neologismoj, kaj volis scii, chu ankau pri tio chi estas parolate en la seminario. Mi klarigis al tiu instruisto, ke la termino "neologismo" estas dusignifa (1: "formo nova" [= formo paralela; t. e. ordinare unuradikajho sinonima al Fundamenta/oficiala unuradikajho] lau Zamenhof koncerne Esperanton kaj 2: [ghenerale] vorto nov-enkondukita en lingvon) kaj ke tial tiu termino estas evitinda en diskutoj. Mi klarigis al tiu instruisto la diferencojn inter "formo nova", "nova vorto", "internacia vorto" kaj "Fundamenta/oficiala vorto" kaj ilustris tion chi iom improvize el mia memoro per tiu chi ekzemplo kaj per la "nav'"/"ship'"-respondo de Zamenhof. Mi konstatis, ke li estis sufiche konsternita, kaj el tio chi kaj lia senvorteco mi konkludis, ke li evidente eksciis je la unua fojo tiujn aferojn. Kion fari, por ankau pri ili spertigi "spertajn instruistojn"?

Sunjo (Prikaži profil) 21. julij 2014 10:56:35

a) Ĉu la vorto "neologismo" ne tamen estis plurfoje uzita en la kurso? Laŭ mia memoro jes.

b) Ĉu vi ankaŭ respondis lian demandon?

akueck (Prikaži profil) 21. julij 2014 11:30:28

Sunjo:a) Ĉu la vorto "neologismo" ne tamen estis plurfoje uzita en la kurso? Laŭ mia memoro jes.
Ankau lau mia memoro estis uzita en la seminario mem la termino "neologismo". Mi ne plu memoras, chu tie mi atentigis pri ghia dusignifeco. Mi konjektas, ke mi ne faris, char tiukuntekste ne estis tre grave, chu signifo 1 au 2 au ambau signifoj estis celitaj.

Sunjo:b) Ĉu vi ankaŭ respondis lian demandon?
Se mi bone memoras: Jes; mi diris al tiu instruisto, ke en la seminario oni ne diskutas pri la uzado je neologismoj fare de Jorge Camacho kaj ke lau mi Jorge Camacho eble uzas "novajn vortojn" (kio lau la sepa alineo de la Antauparolo al la Fundamento ne postulas ies permeson), sed ne "formojn novajn" (= "neologismojn" lau signifo 1; formoj novaj povas esti proponataj de autoritata centra institucio lau la oka alineo de la Antauparolo). Mi ankau diris al tiu instruisto, ke ech iuj Akademianoj ne klare konscias kaj/au distingas tiujn aferojn, ke tion chi faris/faras tamen kvar homoj (Zamenhof, Helmut Welger, Bernhard Pabst kaj mi [= du mortintoj kaj du ne-Akademianoj]) kaj ke tial estas dubinde, chu la nuna Akademio de Esperanto ankorau entute estas autoritata.

erinja (Prikaži profil) 21. julij 2014 21:32:04

Mi ne ĉeestis vian konversacion, do eble mi tute malpravas. Sed povus esti ke la instruisto estis konsternita ĉar anstataŭ respondi al la demando, vi kritikis la elektitan vorton. Povus esti ke la instruisto trovis tion malĝentila. Ekzemple se oni demandus al mi, "Ĉu la glaciaĵo estas mava ĉe tiu glaciaĵejo?", la persono ne volas aŭdi mian opinion pri la vorto "mava" (= evitinda kaj nenecesa aldono al la lingvo); la persono preferus aŭdi mian opinion pri la glaciaĵo. Povus temi do pri tio, ke ŝajnas (laŭ via rakonto) ke vi donis detalan klarigon pri tio, kion la demandanto tute ne demandis. Mi mem eble estus senvorta post tia respondo al simpla demando!

... sed ĉiukaze, laŭ mi la kutima kompreno de la vorto "neologismo" estas "novaj aldonoj al la lingvo, vortoj kiuj ne estas formitaj el ekzistaj radikoj". Ja estas du subkategorioj, kiujn vi menciis, sed laŭ mi tiu ĝenerala signifo sufiĉas por demando. Kaj vi ĉiukaze povis respondi ekzemple "Jes, estis neologismoj laŭ la kategorio [bla bla bla]" aŭ "Ne, ne estis neologismoj".

johmue (Prikaži profil) 22. julij 2014 01:53:46

Mi estas unu el tiuj "spertaj instruistoj" (mi ne elektis la esprimon), kiuj instruis dum SES 2014 SK. Tamen mi ne estas tiu, pri kiu Andreas parolas. Mi nek ĉeestis la diskuton nek scias pri kiu li parolas. Sed mi estas sufiĉe certa, ke ankaŭ mi reagus ĝenite pro tia respondo pensante "Ho ve, ne tia pravemulo, tion mi ne bezonas." Ĉiu scias, ke ekzistas tiu distingo kaj tamen oni uzas la terminon "neologismo" iomete neekzakte (Mi mem tamen evitas la teminon "neologismo".)

Same mi miras, kion vi fakte volas atingi per tiu ĉi afiŝo via: Ĉu montri, ke vi estas eĉ pli sperta ol la spertaj instruistoj?

Por respondi vian demandon kion fari: Proponu prelegon pri la du signifoj de la termino "neologismo" aliĝante al venontjara SES. Tute evidente, ĉu ne? Eble ankaŭ la Herzberganoj interesiĝas pri tia prelego por siaj klerigseminarioj.

akueck (Prikaži profil) 22. julij 2014 15:57:35

johmue:Sed mi estas sufiĉe certa, ke ankaŭ mi reagus ĝenite pro tia respondo pensante "Ho ve, ne tia pravemulo, tion mi ne bezonas."
Mi estis negative surprizita de jeno: Tiu instruisto ne demandis ekzemple, kiuj literaturaj periodoj kaj verkoj estas temo de la seminario. Li unue volis scii, chu estas priparolata la neologismoricha verkadostilo de unu el la seminariestroj (kaj miaimprese en ghi la instruisto kvazau vidas ion ne bonan, kiel iuj Bonlingvistoj-Akademianoj).

johmue:Ĉiu scias, ke ekzistas tiu distingo kaj tamen oni uzas la terminon "neologismo" iomete neekzakte
Mi pridubas, ke vere chiu konscias la dusignifecon de tiu termino.

johmue:(Mi mem tamen evitas la teminon "neologismo".)
Laudinde. Se vere chiu konscius la dusignifecon, chiu imitus vian evitadon ridulo.gif

johmue:Same mi miras, kion vi fakte volas atingi per tiu ĉi afiŝo via
Vidu malsupre.

johmue:Por respondi vian demandon kion fari: Proponu prelegon pri la du signifoj de la termino "neologismo" aliĝante al venontjara SES. Tute evidente, ĉu ne? Eble ankaŭ la Herzberganoj interesiĝas pri tia prelego por siaj klerigseminarioj.
Unuflanke tiu chi propono estas bona. En klubrenkontigho mi prelegis pri tre simila temo. Aliflanke: La temo estas tro grava, por esti forshovata en prelegon, kiu atingas kredeble ne sufiche da homoj.

Tial mi volas, ke la temo uzebleco je vortoj lau Zamenhof estu pritraktata en la normalaj Esperanto-kursoj kaj ke jam en ili la kursestroj klarigu, kio estas vortoj Fundamentaj, oficialaj, novaj kaj internaciaj kaj krome kio estas formoj novaj. Tiaokaze pligrandighus la shanco, ke iam estontece la Akademio de Esperanto konsistos el membroj laue instruitaj kaj proe estos autoritata.

erinja (Prikaži profil) 22. julij 2014 17:16:29

akueck:Unuflanke tiu chi propono estas bona. En klubrenkontigho mi prelegis pri tre simila temo. Aliflanke: La temo estas tro grava, por esti forshovata en prelegon, kiu atingas kredeble ne sufiche da homoj.

Tial mi volas, ke la temo uzebleco je vortoj lau Zamenhof estu pritraktata en la normalaj Esperanto-kursoj kaj ke jam en ili la kursestroj klarigu, kio estas vortoj Fundamentaj, oficialaj, novaj kaj internaciaj kaj krome kio estas formoj novaj. Tiaokaze pligrandighus la shanco, ke iam estontece la Akademio de Esperanto konsistos el membroj laue instruitaj kaj proe estos autoritata.
Mi vere ne komprenas vian celon. T.e. kial estas tiel grave al vi, ke la tuta esperantistaro konsciu pri via preciza difino de la vorto "neologismo" kaj la du subkategorioj kiujn vi proponas?

johmue (Prikaži profil) 22. julij 2014 17:22:45

akueck:Tial mi volas, ke la temo uzebleco je vortoj lau Zamenhof estu pritraktata en la normalaj Esperanto-kursoj kaj ke jam en ili la kursestroj klarigu, kio estas vortoj Fundamentaj, oficialaj, novaj kaj internaciaj kaj krome kio estas formoj novaj. Tiaokaze pligrandighus la shanco, ke iam estontece la Akademio de Esperanto konsistos el membroj laue instruitaj kaj proe estos autoritata.
Fakte mi instruas pri tiu temaro en miaj kutimaj kursoj universitataj, ĉar tie estas multaj lingvistikaj studentoj, kiuj ne tiom interesiĝas paroli Esperanton, sed pli pri ĝia strukturo kaj historio. En kursoj kiel en SES ekzemple mi ne nepre traktas tiun temon. Simple dependas de tio, pri kio la lernantoj interesiĝas. Ĉi jare mi faris, ĉar venis tia demando el la lernantaro.

Oni devas klare agnoski ke malsamaj homoj interesiĝas pri malsamaj temoj kaj taksas malsamajn aferojn gravaj. Do se iu instruisto ne tiom fokuse aŭ eĉ tute ne tuŝas la temon de novaj radikoj, tio ne signifas, ke tiu instruisto estas malsperta. Estas enorde ne taksi tiun temon grava.

Laŭ mi, Esperantujo vere havas multajn aliajn defiojn pli alfrontindajn ol tiun ĉi.

akueck (Prikaži profil) 23. julij 2014 15:32:32

johmue:Fakte mi instruas pri tiu temaro
Tiu temaro (uzebleco je "novaj vortoj", "formoj novaj" kaj internaciaj vortoj; autoritata centra institucio; oficialigado k. c.) kvazau konsistigas la Esperanto-lingvokonstitucion akceptitan kadre de la akcepto je la Bulonja Deklaracio.

johmue:en miaj kutimaj kursoj universitataj, ĉar tie estas multaj lingvistikaj studentoj, kiuj ne tiom interesiĝas paroli Esperanton, sed pli pri ĝia strukturo kaj historio.
Tio estas bona kaj tamen pliboniginda tiuefike, ke ne nur lingvosciencistoj estu informataj pri la dirita temaro, sed ankau chiu esperantisto: "La 'Fundamento de Esperanto' devas trovighi en la manoj de chiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankighado de la vojo de unueco."

johmue:Laŭ mi, Esperantujo vere havas multajn aliajn defiojn pli alfrontindajn ol tiun ĉi.
Lau mi estas grave, ke ni havu Akademion de Esperanto, kies membroj estu fidelaj al la konstitucio kaj plenumu siajn taskojn. En la nuna Akademio estas tro multe da membroj, kiuj kontestas au ne konscias tiun konstitucion; unu membro distrumpetis ech falsajhon pri la Akademi-statuto. Alia ekzemplo: Renato Corsetti , ech Akademi-sekretario, misinterpretas la Fundamenton kaj publike asertis false: "Duecetere, 'kurta' kaj 'olda' atencas la principon de la Fundamento ke oni faras mal-vortojn per 'mal-'."

Imagu ke tia Akademiano prijughas KER-ekzamenon! Lau mi estas grave akceli, ke almenau estonta Akademio konsistu el taugaj membroj. Estontaj membroj estas nuntempaj partoprenantoj je SES-kursoj. Tial jam en ili ni instruu ankau la konstituciajn regulojn de Esperanto sufiche frue.

johmue (Prikaži profil) 23. julij 2014 15:53:00

akueck:Imagu ke tia Akademiano prijughas KER-ekzamenon! Lau mi estas grave akceli, ke almenau estonta Akademio konsistu el taugaj membroj. Estontaj membroj estas nuntempaj partoprenantoj je SES-kursoj. Tial jam en ili ni instruu ankau la konstituciajn regulojn de Esperanto sufiche frue.
Laŭ mi tio estas vere flanka afero. Se vi taksas ĝin grava, vi estas libera investi energion kaj laboron en tiun temon. Ekzemple prelegu pri tio en la instruista trejnado en Herzberg. Mi mem ne taksas tion tiom grava, kaj mi investas energion kaj laboron pli en teomojn kaj projektojn, kiujn mi taksas pli grava por mi kaj por Esperantujo.

Nazaj na začetek