去目錄頁

Kiel oni transdonus ridado en skriba Esperanto?

Infinitebit, 2014年7月24日

讯息: 11

语言: Esperanto

Metsis (显示个人资料) 2019年6月19日上午7:22:02

Oijos jam menciis PIV-on, kiu donas tri sencojn al la ripetita ha. Unu el ili estas rido.

Interjekcioj estas malfacilaj, ĉar oni komprenas ilin diversmaniere en la mondo. Ekz. singulara ha, kiu esprimas ekmiron aŭ surprizon en E-o, estas en mia denaska lingvo ah (kp. kun la germana ach). La ripetita ha, ha, ha, kiu en E-o povas signifi aŭ ironion aŭ ridon en E-o, oni tradukas en mian denaskan lingvon kiel heh, heh en ironia senco kaj kiel hah, hah en rida senco.

Kiam oni estas vizaĝo kontraŭ vizaĝo tre ofte gestoj, akcento kaj aliaj ne-vortaj rimedoj malkovras, kion mi celas per diversaj interjekcioj. Tiu dimensio ne ekzistas en skribo.

回到上端