Al la enhavo

Israelo-palestina konflikto

de Lakiro, 2014-julio-24

Mesaĝoj: 66

Lingvo: Esperanto

Lakiro (Montri la profilon) 2014-julio-24 16:54:49

Ekzistas nemultaj eventoj, al kiuj tita mondo turnas sian atenton. Ekzemple "kulpa Rusio" kaj Sankta Ukrainio.
Ŝajnus, kial ukrainia civila milito interesas Usonon kaj Brition sed tute ne interesas ilin proksima Oriento kun ĝia milita konflikto? Neniu deklaras pri diversaj sankcioj kontraŭ Gaza aŭ Israelo. Ĉu tiu ĉi regiono ne estas zono de usonaj interesoj?

mordaunt (Montri la profilon) 2014-julio-24 17:58:10

En la kazo de Izraelo, ĉio estas tro evidenta, laŭ mia opinio. Izraelo estas amiko kaj aliancano de Usono, sekve Usono ĝin apogas.

Merkuro (Montri la profilon) 2014-julio-24 18:04:54

Ankaŭ temas pri la fakto ke Usono (kaj aliaj landoj) faris kvazaŭ la samajn aferojn al siaj indiĝenaj popoloj kiujn Israelo faris kontraŭ la Palestina popolo.

Ĝi estas la sama historio de koloniismo kaj aĉuloj kun regpovo.

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-julio-25 12:37:53

> Ekzemple "kulpa Rusio" kaj Sankta Ukrainio.

Ukrainio ne sanktas.

> Ŝajnus, kial ukrainia civila milito interesas Usonon
> kaj Brition sed tute ne interesas ilin proksima Oriento

"proksima Oriento" <- eŭropcentrisma fivorto

> Neniu deklaras pri diversaj sankcioj kontraŭ Gaza aŭ Israelo

Ĉu vi volas sankcii na Gaza? Absurda ideo: Gaza jam estas blokita, ruinigita, bruligita zono ... kion vi celas atingi?

> Ĉu tiu ĉi regiono ne estas zono de usonaj interesoj?

Usono apogas na Fiisrael, ĉiam, senkondiĉe malgajo.gif

Tero ja abundas je faŝismaj terorŝtatoj: Ruslando, Usono, Israelo, Ĉinujo, ...

vincas (Montri la profilon) 2014-julio-25 12:44:01

Mi apogas Israelon.

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-julio-25 12:51:14

Lakiro (Montri la profilon) 2014-julio-25 18:21:03

Clarence666:

Ĉu vi volas sankcii na Gaza? Absurda ideo: Gaza jam estas blokita, ruinigita, bruligita zono ... kion vi celas atin
Ne! Mi volas kompreni kial Usono aplikas duonan normon al diversaj landoj. Por iuj landoj ĝi postulas sankciojn, sed por la aliaj ĝi ne postulas. Tiel mi substrekas usonan despotismon al ĉiuj.

Polaris (Montri la profilon) 2014-julio-25 19:16:36

Merkuro:Ankaŭ temas pri la fakto ke Usono (kaj aliaj landoj) faris kvazaŭ la samajn aferojn al siaj indiĝenaj popoloj kiujn Israelo faris kontraŭ la Palestina popolo.

Ĝi estas la sama historio de koloniismo kaj aĉuloj kun regpovo.
KONTRAŬ la Palestina popolo?????????? Pri la indiĝena popolo en Usono, refreŝigu mian memorkapablon...kiam Usono donis landon al la indiĝena popolo por ke ili ataku Usonon per raketoj?

Polaris (Montri la profilon) 2014-julio-25 19:30:56

Clarence666:>
Ĉu vi volas sankcii na Gaza? Absurda ideo: Gaza jam estas blokita, ruinigita, bruligita zono ... kion vi celas atingi?

> Ĉu tiu ĉi regiono ne estas zono de usonaj interesoj?
Jes, la miliardo da dolaroj de monhelpo ne provizas iliajn bazajn mankojn en Gaza tiel, kiel fromaĝo...kaj raketoj por la infanoj.

Reen al la supro