Al la enhavo

Israelo-palestina konflikto

de Lakiro, 2014-julio-24

Mesaĝoj: 66

Lingvo: Esperanto

AlfRoland (Montri la profilon) 2014-julio-30 18:32:28

Junpe:Israelo-palestina konflikto ne estas konflikto pro etna aŭ religia malsameco, sed tion kaŭzis Britio, kiu en 1917 promesis al judoj subteni kreadon de juda lando, dum ĝi samtempe promesis al araboj sendependecon de la regiono. Usono malpliboniigas la situacion per vendado de armiloj al Israelo. Ni devas kompari la armean koston de Israelo kaj la nombron de homoj, kiuj estis murdataj en la konflikto de Israelo, kun tiuj de palestinanoj. Mi tute ne komprenas, kiel iuj personoj povas aprobi Israelan agadon, murdadon de multe da infanoj.
Mi samopinias - mi nur aldonu ke estus pli logike se Izraelo estus establita en Prusujo.

efilzeo (Montri la profilon) 2014-julio-31 20:13:00

ĉevino:
efilzeo:israelo pravas.
Israelo okupas alipopolan teritorion kaj volas neniigi tiun popolon. Se vo opinias ke tio estas prave, vi estas naziisto (krome simion)...
vi ne bone studis historion. tiu lando estis de la britoj, kaj la britoj donis ĝin al la hebreoj. do, tiu lando estas leĝe de la hebreoj. studu antaŭ insulti aliulojn.

efilzeo (Montri la profilon) 2014-julio-31 20:16:41

Junpe:Israelo-palestina konflikto ne estas konflikto pro etna aŭ religia malsameco, sed tion kaŭzis Britio, kiu en 1917 promesis al judoj subteni kreadon de juda lando, dum ĝi samtempe promesis al araboj sendependecon de la regiono. Usono malpliboniigas la situacion per vendado de armiloj al Israelo. Ni devas kompari la armean koston de Israelo kaj la nombron de homoj, kiuj estis murdataj en la konflikto de Israelo, kun tiuj de palestinanoj. Mi tute ne komprenas, kiel iuj personoj povas aprobi Israelan agadon, murdadon de multe da infanoj.
la islamanoj mortigas israelulojn per la usonaj monoj el la petrolo.

malsamo, kun tiu mono, israelo faris bonegan ŝtaton, la plej bona de la tuta regiono, anstataŭ islamanoj faris terurajn ŝtatojn, kaj kiam ili povas kion ili faras? ili voĉdonas teroristajn organizojn kiel Hamas.

kiu ekis la militon? islamanoj.

kiu daŭrigas la militon? islamanoj.

kaj tamen la kulpo estas de israelo. ha ha

ustra (Montri la profilon) 2014-julio-31 21:16:44

Ĝi miras min, ke la cionismo ne estis menciata. Kun tio estas ideologio simila de la faŝismo. Bedaŭrinde la cionistoj kaŝas sin malantaŭ la judismo kaj insulti kritikistojn de via politiko kiel antisemitoj.

Laŭ via kredo, judoj ne bezonas propran landon.

Jen video pri protestantaj judoj kontraŭ cionismon.

baibaibibi (Montri la profilon) 2014-julio-31 21:25:43

ustra:Ĝi miras min, ke la cionismo ne estis menciata. Kun tio estas ideologio simila de la faŝismo. Bedaŭrinde la cionistoj kaŝas sin malantaŭ la judismo kaj insulti kritikistojn de via politiko kiel antisemitoj.

Laŭ lia kredo, judoj ne bezonas propran landon.

Jen video pri protestaj judoj kontraŭ cionismon.
Ĉiuj popoloj kiuj havas fortan nacian kaj religian sentojn fariĝas, pli aŭ malpli frue, frenezaj amasmurdistoj kaj stultegaj barbaroj.

mordaunt (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-02 06:12:24

Estas nur unu leĝo: Might is right (Potenco pravas). Dume Usono apogas Israelon, Israelo ekzistas. Se Usono disfalos aŭ simple haltigos la apogon, ankaŭ Israelo ne ekzistos plu.

ustra (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-02 08:24:42

Bolivio deklaras Israelon kiel terora ŝtato.
Brave, estas komenco!

mordaunt:Estas nur unu leĝo: Might is right (Potenco pravas). Dume Usono apogas Israelon, Israelo ekzistas. Se Usono disfalos aŭ simple haltigos la apogon, ankaŭ Israelo ne ekzistos plu.
La cionisma retaĵo estas granda, potenca kaj internacia. Mi legis, ke 50% de usona kongreso havas ankaŭ la israelan civitanecon.

Rujo (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-02 08:46:19

Kion vi opinias pri tio:
La Palestina Genocido
Jam antaŭ unu semajno Israelo rekomencis la bombadon de Gaza-Strio, hejmo por preskaŭ du milionoj da palestinanoj. Iuj diras ke estas la plej granda subĉiela malliberejo sur la mondo. Preskaŭ cent homoj estis mortigitaj, ĉefe infanoj kaj maljunuloj. Kaj la mondo rigardas [alado] al unu pli faŝisma barbareco farita de tiu registaro kiu regas Israelon.

La palestina popolo estas miljara, vivanta en Palestino kaj kultivanta sian landon dum pli ol dek mil jaroj. La plej malnova urbo en la mondo, Jeriĥo, menciita en la Biblio, estas palestina kaj ekzistas jam de dek jarmiloj. Tiu popolo estas posteulo de la antikvaj Filiŝtoj. Poste, kun la araba-islama imperio de 630, la tuta regiono estis iompostiome arabiĝinta.

Tamen, projekto por koloniigo de la regiono estis skizitata jam meze de la deknaŭa jarcento, kies celo estus preni Palestinon por la juda popolo. Laŭ ĉi tiu kaj ankaŭ laŭ Malnova Testamento ĝi estus la elektita popolo de Dio por havi tiujn landojn. Mi ofte diras ĉiam: nenio kontraŭ ke ĉiu dio promesu landon pro homoj kiuj kredas je Li. Kion oni ne povas fari estas promesi landon de personoj kiuj vivas sur ĝi dum miloj da jaroj.
La politika movado pere de kiuj iuj judoj komencis alproprigi al si Palestinon nomiĝas "sionismo". Ĉi tio havas nenion komunan kun judismo, kiu estas ankaŭ antikva religio. Cetere, la plimulto el la 25 milionoj da judoj sur la mondo neniam respondis al tiu homa alvoko por moviĝo al Palestino. Kio hodiaŭ estas nomita Israelo havas proksimume sep milionojn da judoj kaj ankoraŭ venintaj el pli ol 70 landoj.

Sed, por ke tiuj sionistaj gvidantoj povus efektivigi sian kolonian projekton trans la regiono, ili bezonis alianciĝi kun la brita imperiismo, kiu regis la regionon inter 1920 kaj 1947. Kaj tiel ili faris. Censo efektivigita en 1910 atestis kion ni ĉiam sciis: tie loĝis en Palestino nur 5% el judoj kaj la ceteraj el palestinanoj.

Tamen, tiu realo iom post iom ŝanĝiĝas. Komencis inter ili persekutoj far de judoj en la tuta Eŭropo por devigi la judan migradon al la regiono. La situacio fariĝis tiom eksploda ke la UN mem - kiu ankaŭ ne posedis tiun landon - decidis dispartigi Palestinon kaj krei du ŝtatojn, Israelo kaj Palestino. Judoj, kiuj estis la plimulto, alpropriĝis po 54%, kaj restis al la veraj posedantoj po 46%. Kiam Britio retiriĝis de Palestino, je la 15-a de majo, 1948, tuj la cionistoj proklamis la starigon de Israelo.

De tie, la cionistoj komencis militon kontraŭ araboj kaj palestinanoj por uzurpado de la restanta lando. Ĝi okupaciis ĝis 76% de la totala areo. Preskaŭ 500 palestinaj vilaĝoj estis detruitaj, iliaj hejmoj malkonstruitaj kaj iliaj familioj forpelitaj. En la hodiaŭa mondo estas ses milionoj da palestinanoj ekzilitaj. Sed Israelo neniam kontentiĝis pri tio, sed ĉiam volas pli.

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-02 08:46:52

ustra:Bolivio deklaras Israelon kiel terora ssxtato
Mi ja cxiam sciis kaj asertis tion.

> Brave, estas komenco!

Jes, brave!

PS: Evo Morales, ne suficxas kritiki aliajn. Certigu, ke vi fidinde evitas iun ajn teroron, fasxismon, rasismon, seksismon, ... ktp en via propra lando. Mi baldaux alvenos, senvize eniros (mi ja ne estas Israelisto), kaj inspektos la rezulton de via regado. ridulo.gif

> La cionisma retaĵo estas granda, potenca kaj internacia.
> Mi legis, ke 50% de usona kongreso havas ankaŭ la israelan civitanecon.

Bedauxrinde, vi certe iel pravas. Israel estas sxtato artefifarita far USA. Cxiuj sxtatoj estas forigendaj, sed cxe Israel la problemo estas plej urgxa!

Rujo (Montri la profilon) 2014-aŭgusto-02 08:49:32

(Daŭrigo)
Dum tiuj 66 jaroj de Nakba - araba vorto signifanta "katastrofon" -, aferoj plimalboniĝis. Neniu baras Israelon. Eĉ mem Usono kapablas tion fari. Estas pli ol 300 UN-rezolucioj kontraŭ Israelo, sed bandita ŝtato ne konsideras tion. Kaj nur al du Usono voĉdonis favore: 228 kaj 334, kiuj garantias al palestinanoj la rajton je reveno. Sed ili neniam plenumiĝis.

Ne sufiĉis tamen la okupacio. Cionistoj regule masakris palestinan loĝantaron. Estas dekoj da tiaj. La plej famaj estis la Deir Yassin, en aprilo 1947, Sabra kaj Ŝatila (Libano) en 1982, Gaza en januaro 2009. Em tiu lasta, kiel faras nun, Israelo bombardis tiun malgrandan areon dum 22 tagoj.
Nun, denove, ĉi tiu paria ŝtato, regata de faŝismaj cionistoj atakas aliafoje. La televidaj bildoj impresas onin. Ni estis ŝokitaj vidinte mortintajn infanojn. Ili detruis hospitalojn kaj lernejojn intence. Ĉiuj kovarduloj, ĉar pilotoj renversis bombojn aviadile tro alte. La palestinanoj estas tute sendefendaj. Ne havas armeon nek batalilojn, nek kontraŭ-aviadila pafigilo.

La mondo devas halti Israelon. La tiel nomata Internacia Komunumo devas ĉesigi la kruelaĵojn kaj la genocidon faritajn de Israelo. Oni devas liberigi proksimume dek mil palestinajn kaptitojn. Ni devas detrui la muron 700 kilometran kiun Israelo konstruis, embargita de la Unuiĝintaj Nacioj kaj de la Internacia Kortumo pri Justico. Oni bezonas krei la ŝtaton Palestino. Israelo devas havi siajn landlimojn difinitaj. Kaj Palestino devas reveni al lernejaj mapoj. Hodiaŭ, ĝi ne ekzistas, sed preskaŭ dek milionoj da palestinanoj vivadas sur tiuj landoj. Do, nia plena solidareco kun tiuj homoj.

Lejeune Mirhan - Sociologo, verkisto kaj faka instruisto pri la araba mondo. Li havas ses eldonitajn librojn, el kiuj tri trakti pri Palestino kaj la Araba Mondo. Vojaĝis al la Proksima Oriento kaj konadis ses landojn, ĉefe la okupaciita Palestino, kie li estis tri foje.

Sociologo, instruisto, verkisto kaj arabisto. Kolumnisto de la revuo Sociologio, el la eldonejo Escala, de la Fondaĵo Mauricio Grabois kaj Vermelho. Li estis profesoro pri sociologio kaj politika scienco ĉe UNIMEP, inter la jaroj 1986 kaj 2006 kaj prezidanto de la Sindikato de sociologoj el San-Paŭlo, de 2007 ĝis 2010. Li ricevas mesaĝojn retpoŝte: lejeunemgxc@uol.com.br.

Reen al la supro