Al la enhavo

Israelo-palestina konflikto

de Lakiro, 2014-julio-24

Mesaĝoj: 66

Lingvo: Esperanto

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-julio-25 20:56:34

Lakiro:Ekzistas nemultaj eventoj, al kiuj tita mondo turnas sian atenton. Ekzemple "kulpa Rusio" kaj Sankta Ukrainio.
Ŝajnus, kial ukrainia civila milito interesas Usonon kaj Brition sed tute ne interesas ilin proksima Oriento kun ĝia milita konflikto? Neniu deklaras pri diversaj sankcioj kontraŭ Gaza aŭ Israelo. Ĉu tiu ĉi regiono ne estas zono de usonaj interesoj?
Ekde kiam la ukrainoj akakis Rusion per raketoj? Ĉu la plimulto da ukrainoj deziras ke rusioj mortus? Ĉu ili bombas senkulpajn homojn intence? Ne komparu Ukrainon kaj teroristojn.

La anoj de la "mez-orienta" ŝajne ĉiam batalados inter ili. Ekaŭdi ke Israel kaj Gaza batalas estas tro ofta novaĵo. Mi ne certas, sed eble la konfliktoj de "granda malbona Rusio" estas pli interesa por la novaĵspektantoj, ĉu ne?

Samteme, ie surmonde aliaj homoj mortadas, disrabadas, murdadas, ktp. ĉiun tagon; kaj ni ne sciiĝas. La novaĵkorporacioj fajfas pri tiuj aferoj. Ridinde la plimulto da mi kunusonanoj tro fidas je la gazetaro (sed ankaŭ veras pri Rusianoj, Ukrainanoj, Israelanoj, kaj tiel plu).

kaŝperanto (Montri la profilon) 2014-julio-25 21:02:54

ĉevino:
La Anglosaksaj koloniistoj ja disdonis pafilojn al la indianoj por ke ili uzu krontraŭ ili donante pretekston por ekstermado... Ankaŭ ili konsideras sin supera, elektita popolo (Gott mit Uns)...
La plej grava armilo de la koloniistoj estis biologia. Sen la malsanoj kiun ili portis, la koloniistoj ne venkus.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-julio-26 08:13:14

kaŝperanto: Ne komparu Ukrainon kaj teroristojn.
Mi ne komprenis kiu estas teroristoj. Ĉu Poroŝenko kaj Avakov? Ja ili bombas doneckajn kaj luganskajn urbojn. Sed defendantoj de Donecko kaj Lugansko rezistas kaj loĝas en iliaj domoj, ne atakas Kievon, Odeson, Ĥarkovon. Novorusiaj soldatoj ne murdas pacajn ukrainojn, ili batalas kontraŭ kievaj teroristoj.
Kaŝperanto streĉu vian cerbon kaj rememoru usonan civilan militon inter Sudo kaj Nordo. Kiu tiutempe estis teroristoj? Vi uzas tiun ĉi terminon, ne komprenante ĝin.
Vi tiel ne amas teroristojn, sed silentas pri palestinaj teroristoj, kiuj provokas Israelon. Vin tio ne interesas, ĉar viaj (usonaj) interesoj estas nafto kaj gaso en aliaj regionoj de nia planedo. Vi estas tre ruza nacio.

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-julio-26 09:50:49

> Mi apogas Israelon.

Kial?

> Mi volas kompreni kial Usono aplikas duonan normon al diversaj landoj.
> Por iuj landoj ĝi postulas sankciojn, sed por la aliaj ĝi ne postulas.
> Tiel mi substrekas usonan despotismon al ĉiuj.

La Usona despotismo samas al la Rusa despotismo.

> refreŝigu mian memorkapablon...

Ho volonte, jen la malplaĉa vero pri Ameriko: alvenis koloniistoj, formortigis la antaŭan troviĝantaron, ŝtelis oron kaj aliajn valoraĵojn, kaj kreis novajn faŝismajn ŝtatojn (USA, Mexico, Chile, ...).

> kiam Usono donis landon al la indiĝena
> popolo por ke ili ataku Usonon per raketoj?

Neniam Usono donis landon al iu. Usono nur ŝtelis landon (Nordamerikan, Hawaiian, ...).

> ne provizas iliajn bazajn mankojn en Gaza tiel, kiel
> fromaĝo...kaj raketoj por la infanoj.

Same en Usono: Teraŭoj (x * 10^12) da impostoj fluas plejparte al la Usona soldataraĉo.

> Mi ne komprenis kiu estas teroristoj. Ĉu Poroŝenko kaj Avakov?
> Ja ili bombas doneckajn kaj luganskajn urbojn.

Jes, bedaŭrinde, ĉar la Rusaj teroristoj apogataj de Putin kaŝas tie.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-julio-26 10:10:26

Clarence666:

La Usona despotismo samas al la Rusa despotismo.

Jes, bedaŭrinde, ĉar la Rusaj teroristoj apogataj de Putin kaŝas tie.
Ĉu Rusio proponas enkonduki sankciojn same kiel Usono?
Pri kiaj rusaj teroristoj temas? Ĉu vi vidis ilin? Mi konas nur ukrainajn teroristojn de Poroŝenko. ridulo.gif ridulo.gif ridulo.gif

sergejm (Montri la profilon) 2014-julio-26 10:20:03

Clarence666:
> Mi ne komprenis kiu estas teroristoj. Ĉu Poroŝenko kaj Avakov?
> Ja ili bombas doneckajn kaj luganskajn urbojn.

Jes, bedaŭrinde, ĉar la Rusaj teroristoj apogataj de Putin kaŝas tie.
Doneckajn kaj luganskaj separatistoj ne bombas Kievon kaj Lvovon. Ili ne estas teroristoj, ili nur defendas propran landon.
Same Dudaev, estro de Ĉeĉenio, ne estis teroristo, li estis nur separatisto. Teroristoj en Ĉeĉenio aperis poste.
Rusio keklfoje konkeris Groznij, ĉefurbo de Ĉeĉenio. rekonstruis detruitajn domojn, pagis kompensaciojn, emeritaĵojn, salajrojn ktp., poste terostistoj faris teroragojn en Moskvo kaj aliaj rusaj urboj, rekonkeris Groznij - kaj ĉecenoj mem fine kompreinis ke estas pli bone esti kun Rusio, ke terostistoj estas iliaj malamikoj, kaj ili komencis mem batali kun teroristoj.
Izraelanoj devas fari la samon kun palestinanoj.

mordaunt (Montri la profilon) 2014-julio-26 11:02:41

Clarence666:
Jes, bedaŭrinde, ĉar la Rusaj teroristoj apogataj de Putin kaŝas tie.
Sed la samon oni povus diri ankaŭ pri Izraelo: Izraelo forbruligas la Gaza-sektoron, ĉar tie kaŝiĝas ĥamasanoj.

StuWorthy (Montri la profilon) 2014-julio-26 11:04:30

ĉevino:
Polaris:
Merkuro:Ankaŭ temas pri la fakto ke Usono (kaj aliaj landoj) faris kvazaŭ la samajn aferojn al siaj indiĝenaj popoloj kiujn Israelo faris kontraŭ la Palestina popolo.

Ĝi estas la sama historio de koloniismo kaj aĉuloj kun regpovo.
KONTRAŬ la Palestina popolo?????????? Pri la indiĝena popolo en Usono, refreŝigu mian memorkapablon...kiam Usono donis landon al la indiĝena popolo por ke ili ataku Usonon per raketoj?
La Anglosaksaj koloniistoj ja disdonis pafilojn al la indianoj por ke ili uzu krontraŭ ili donante pretekston por ekstermado... Ankaŭ ili konsideras sin supera, elektita popolo (Gott mit Uns)...
Ĝi ne estis la anglosaksoj... kion historio librojn vi legis?

Sunjo (Montri la profilon) 2014-julio-26 11:44:44

ekzistas filmeto kiu tre bone priskribas la konflikton (averto: ofendiĝemuloj povas ofendiĝi kaj ĝin ne spektu homoj kiuj ne povas vidi fluantan sangon (kvankam nur temas pri animacio))
https://www.youtube.com/watch?v=DUfz2ip71TU "This land is mine" (tiu ĉi lando estas mia)

Altebrilas (Montri la profilon) 2014-julio-26 13:11:18

Ambaŭ flankoj havas problemojn kun siaj ekstremistoj. La plejmulto, ambaŭflanke, ŝajne aprobas ilin pro minacoj, ĉantaĝo je perfido aŭ... tutsimple ĉar ili lasiĝas, vidante ke la problemoj senespere malrapide solviĝas.

Ĉiu rajtu je espero kaj kvieteco.

Reen al la supro