Vai all’indice

Israelo-palestina konflikto

di Lakiro, 24 luglio 2014

Messaggi: 66

Lingua: Esperanto

Paulinho (Mostra il profilo) 02 agosto 2014 19:03:07

Mi havas scivolemon: multe da homoj protestas kontraŭ la israelaj atakoj kontraŭ la Gaza-Strio. Mi kredas ke la protesto estas ĝusta, ĉar la armiloj de Israelo estas absurde pli potencaj ol la armiloj de Gazao. Sed mi neniam vidis iun protesti kontraŭ la masakro de kristanoj en Irako. La nombro de persekutitaj kristanoj estas eble tiel granda ol la mortintoj en Gazao. Kaj ili nek estas armita. Kaj neniu protestas. Kial?

efilzeo (Mostra il profilo) 02 agosto 2014 19:10:02

ĉevino:
efilzeo:
ĉevino:
efilzeo:israelo pravas.
Israelo okupas alipopolan teritorion kaj volas neniigi tiun popolon. Se vo opinias ke tio estas prave, vi estas naziisto (krome simion)...
vi ne bone studis historion. tiu lando estis de la britoj, kaj la britoj donis ĝin al la hebreoj. do, tiu lando estas leĝe de la hebreoj. studu antaŭ insulti aliulojn.
Kaj de kiu estas la leĝo, makako ?
israelo estas rekonata el la tuta mondo. kie vi vivas?

la milito estis ekata el la islamanoj kaj islamanoj daŭrigas ĝin. simple

ustra (Mostra il profilo) 02 agosto 2014 21:03:06

Paulinho:Mi havas scivolemon: multe da homoj protestas kontraŭ la israelaj atakoj kontraŭ la Gaza-Strio. Mi kredas ke la protesto estas ĝusta, ĉar la armiloj de Israelo estas absurde pli potencaj ol la armiloj de Gazao. Sed mi neniam vidis iun protesti kontraŭ la masakro de kristanoj en Irako. La nombro de persekutitaj kristanoj estas eble tiel granda ol la mortintoj en Gazao. Kaj ili nek estas armita. Kaj neniu protestas. Kial?
Mi pensas, ke la tri grandaj eventoj en la Ukrainio, en Israelo/Gazao kaj en Irako ne ekestis hazarde en tiu sama tempo. Per tio estas malfacila por la publikecon superrigardi tutaj abomenaĵoj. Aldone, la narativo de la sistemgazetaro estas gvidata nur al la sama direkto...

ISIS/ISIL estas trupo, kiu perfektiĝanta kaj financiĝanta per Usonon kaj Saudan Arabion. La ĥaoso estas projekata kaj persekutas multajn celojn. (Estas kompleksa, sed simila kiel Rusio, devu Irano implikiĝota en milito.)
Ke ĉioj estas projekata oni povas ankaŭ rekoni ĉe la nomo ISIL: Nacio Islama en Irako kaj Levantenio. Levantenio alkalkulas Sirion, Jordanion, Libanon, Israelon kaj Palestinon. Tamen Netanjahu ne vidas danĝeron ĉe tiu naŭza trupo. Kaj oni devus lasi ilin agi... kaj plenumi ilin mision.

vincas (Mostra il profilo) 03 agosto 2014 14:43:17

externalImage.png

Kiel vi kuraĝas defendi sin.

efilzeo (Mostra il profilo) 03 agosto 2014 16:29:52

ĉevino:
Ankaŭ getoj kaj holokaŭsto estis laŭleĝe (kaj plian fojon en Gaza)....

Ne ĉiu arabo estas islamisto kaj ne ĉiu islamisto estas arabo (kaj palestinano). Ne ĉiu israelido estas sionisto kaj ne ĉiu sionisto estas isrealido...

La militon komencis ja la sionistoj kiam per terorismo sukcesis de Anglio permeson invadi kaj ŝteli Palestinon...
ĉu vi kapablas legi? sionistoj ŝtelis nenion. la lando estis de britio kaj britio povis fari ĉion kion ĝi volis. pro tio israelo estis sube rekonata el ĉiuj la ŝtatoj.

studu historion anstataŭ diri stultaĵojn.

Paulinho (Mostra il profilo) 03 agosto 2014 18:34:13

Komento unu. Respondo neniu. Sed mi ekspektas.

alimales (Mostra il profilo) 03 agosto 2014 21:40:09

efilzeo:
ĉevino:
Ankaŭ getoj kaj holokaŭsto estis laŭleĝe (kaj plian fojon en Gaza)....

Ne ĉiu arabo estas islamisto kaj ne ĉiu islamisto estas arabo (kaj palestinano). Ne ĉiu israelido estas sionisto kaj ne ĉiu sionisto estas isrealido...

La militon komencis ja la sionistoj kiam per terorismo sukcesis de Anglio permeson invadi kaj ŝteli Palestinon...
ĉu vi kapablas legi? sionistoj ŝtelis nenion. la lando estis de britio kaj britio povis fari ĉion kion ĝi volis. pro tio israelo estis sube rekonata el ĉiuj la ŝtatoj.

studu historion anstataŭ diri stultaĵojn.
Anstataŭ insulti aliajn, bonvolu ne skribi pri io, kion vi ŝajne tre malbone konas :

1) Post la unua mondmilito, la Ligo de Nacioj donis mandaton al Britio por administri Palestinon kiel ĝi donis unu al Francio por administri Libanon kaj Sirion. Sekve Britio neniam posedis Palestinon (kiel Francio neniam posedis Libanon aŭ Sirion)
Vidu MandatoryPalestine

2)Do Britio ne povis transdoni Palestinon al iu ajn kaj tio ne okazis!
Vidu IsraeliDeclarationofIndependence

dgespera (Mostra il profilo) 04 agosto 2014 04:50:16

Ĉevino ?
kio okaziz kun vi ?
kial vi uzas filingvo al iu kiu montras al vi la veron ? vi rijtas havas vian opinion (kiu estas basita pri multaj mensogoj ), sed vortoj kial simio naciio ?
ĉu vi iam estis en palestino aŭ Israelo por kontroli la veran situacion ?

Interese ke el kiu malbonaj eventoj vi elktas citi Sabra kaj Shatila . En tiu terura evento kristana libanoj mortigis la homoj en la kampoj, mi ankorŭ memoras tiu ĉi eventoj , la rakontoj de la ŝokitaj soldatoj kiu komprenis en la mateno kiu okasis kaj la granda protesto ene de Israelo pri tiu .
fakte mi ĝojas ke mi povas kompreni esperatnon kaj lerni kion pensas alia uloj , bedaurinde vi kaj via amiko rujo uzaz nur douno al la faktoj kaj multe mensogoj kiu normala arabaj uzaz .
Jes mi vidis multaj mortigitaj infanoj en bildoj ( ofte el sirio , irako kaj eĉ Israelo mem ) kiu la propogand-maŝino de la araboj ( financita de petro-dolaroj) disdonas. Mi ankaŭ vidis filmetoj kiu montrigas kia hamaso vere uzas kaj traktas infanoj ...
Judoj en palistino aŭ Israelo ne ŝtelis neniu ... kaj arabaj mortigas kaj atakas judoj almenaŭ ekde 1921. La nakaba estas interesa rakonto ( kaj en ĝi multaj mensogoj) sed por alia mesaĝo.
Mi esperas ke vi povas skribi vian opinion pli respekta por havi veran diskuton kaj ne fi-vortoj interŝango ....

ustra (Mostra il profilo) 04 agosto 2014 08:29:05

Araboj vivis kunu kun judoj dum centjarojn. Eĉ la araboj protektis la judojn antaŭ la kristanoj. Ke ili nur interbatadi ne estas vera. La problemoj komencis kiam la cionistoj aperis kaj komencis paroli en la nomo de judoj - ĝis hodiaŭ.
La palestinoj estas kompleta enfermiĝata kaj vivi en prizono subĉiela, je ne uzi la terminon koncentrejo.

tommjames (Mostra il profilo) 04 agosto 2014 11:57:00

Vincas, via bildaĉo estas perfekta ekzemplo de ignorema kaj tute falsa misreprezento de la realo de la situacio en Palestino.

La radika kaŭzo de la konfliktoj tie estas grandega historia kaj ankoraŭ okazanta krimo: la 66-jara agreso de landŝtelado kaj etna-purigado kontraŭ la palestinanoj, kiun entreprenis la apartheid-ŝtato de Israelo kaj ties cionismaj apogantoj usonaj kaj eŭropaj. Tiu banditaro nun tenas tutan popolon en nepre netolereblaj cirkonstancoj, senĉese ŝtelas ilian landon en la Okcidenta Bordo, senigas ilin je la plej bazaj rajtoj, kaj enkarcerigas la transfuĝintojn de Gazo en virtuala prizono, kiu nun estas la objekto de kontraŭleĝa seiĝo.

Ĉesigu la krimojn kaj ĉesos la raketoj, kiuj estas nenio pli ol reago al tiuj krimoj. Ĉesu rompi UN-rezolucion 242, ĉesu ŝteli, subpremi, mensogi, fiagi kaj uzi ridindajn senkulpigojn kiel "ni nur defendas nin kontraŭ agresantoj!" Ĉesu murdadi infanojn, virinojn kaj virojn per fiarmiloj, kaj komencu respekti la homojn kiujn vi senesperigis dum jardekoj.

Se mi invadus ies domon, ŝtelus la meblojn kaj batus la enloĝantojn, nur sencerba kreteno dirus ke mi estas viktimo kiu havas rajton "defendi sin" kontraŭ la naturaj reagoj kiujn mi estigis per mia agaĉo. Sed sur tiu stulta logiko baziĝas tiu bildaĉo, kiu hontigas vin kaj viajn samopiniantojn.

Torna all’inizio